1. Movebleco kaj Inklu-
ziveco en Multlingva
Eŭropo
Kion oni lernas planante sekretan lingvon?
Lingvolaboratorio en Montesori-bazlernejo en Milano
Federico Gobbo
⟨Amsterdam / Milano-Bicocca / Torino⟩
⟨F.Gobbo@uva.nl⟩
30 Apr 2016
Centra Oficejo de UEA, Roterdamo
Malferma Tago
1 (cc) 2016 F Gobbo
3. Multlingva bunteco en Eŭropo kiel ĉiutagaĵo
Ĉiutaga uzo de multaj lingvoj estas sperto de multaj civitanoj en la
Eŭropa Unio. Laŭ esploro de la EU-parlamento, almenaŭ 55 mil
civitanoj, t.e. 10% de la tuta EU-civitanaro parolas Regionan kaj
Minoritatan Lingvon (RML) Ekzemploj de RMLoj estas la
okcidentfrisa en la nordo de Nederlando, aparte en Frislando, aŭ la
lombarda en la nordo de Italujo, aparte en Lombardujo.
EU sponsoras multajn programojn por vojaĝigi homojn tra ĉi tiu
mondoparto kaj ne nur: inter la aliaj, la Erasmus-programo movas
milojn da universitataj studentoj kaj ili venas en kontakto kun aliaj
lingvoj kaj kulturoj. Rifuĝintoj portas novajn lingvojn en multaj
landoj de EU, ne sen problemoj.
3 (cc) 2016 F Gobbo
4. Novaj formoj de provizora movebleco tra Eŭropo
La Schengen-traktato, la malaltiĝo de la vojaĝkostoj per aviadiloj kaj
la bitteknologioj faciligas novajn formojn de movebleco ene de la EU.
Interalie pli kaj pli oftas, ke familioj vivu kaj laboru en alia lando
de Eŭropo por kelkaj jaroj, ĉefe en Eŭropaj urbegoj – t.e. kun pli ol
1 milionoj da enloĝantoj.
En tiuj familioj oni parolas unu aŭ pli da lingvoj kiuj estas malsamaj
kompare al la nacia lingvo de la gastiga socio, kiu kutime estas la
ununura instrulingvo en la publikaj lernejoj. Bedaŭrinde lernejoj
kun pli ol unu instrulingvoj, malgraŭ la evidentaj avantaĝoj, estas
ankoraŭ la escepto, ne la normo.
4 (cc) 2016 F Gobbo
5. La avantaĝoj de frua dulingveco
Multaj seriozaj fakesploroj pruvas, ke frua dulingveco donas
avantaĝojn al la infanoj. Resume ili estas:
■ sociaj kaj kulturaj: havi du identecojn (aŭ pli) portas al pli larĝa
percepto de la mondo;
■ ekonomiaj: dulingvanoj trovas pli facile bone pagitajn
laborpostenojn ol unulingvanoj;
■ kognaj (mensaj): du- kaj multlingveco estas la natura stato de
la cerbo, dum unulingveco estas malhelpo pro malfeliĉa okazaĵo;
□ infanoj disdividas frue A kaj B (aĝo: 8 monatojn) eĉ se la lingvoj
similas (ekz. la kataluna kaj la hispana), kaj la du lingvoj estas ĉiam
aktivaj samtempe;
□ ili pli facile lernas ĉian alian lingvon;
□ ili pli bone konscias pri la lingvoj metalingvistik-nivele (vidu sube);
□ ili iĝas legantoj pli frue;
□ ili pli efike ŝanĝas kognajn taskojn, kaj fokusiĝas je unu tasko pli
longatempe se necesas.
5 (cc) 2016 F Gobbo
6. Celo: porti la familiajn lingvojn en la klason
La statuso de la familiaj lingvoj en tiuj kazoj similas al tiu de la
RMLoj: ofte oni uzas la familiajn lingvojn ekskluzive ene de la
familia rondo, dum la nacia lingvo estas uzata kun la samniveluloj –
t.e. geamikoj kaj konatoj.
Lerni kiel legi kaj skribi en alia lingvo ol la familia povas frustri la
bazlernejanojn, kiuj povas senvalorigi la propran heredan lingvon
ĉar ili sentas, ke “neniu” uzas ilin krom la familio. Foje ili sentas sin
neceraj pri sia lingvonivelo. Krome, ofte ili devas kontraŭstari stultajn
onidirojn, ekzemple ke frua dulingveco estas “mens-kaosiga”.
La lingvolaboratorioj kiun mi gvidas celas ĉefe doni okazon uzi la
familiajn lingvojn en la klaso kaj konscii pri multlingveco kiel
normala kutimaĵo kaj ŝanco por ĉiu infano.
6 (cc) 2016 F Gobbo
8. Kiel ni organizis la laboratoriojn
Ĉiu laboratorio havas kvar fazojn:
1. la esploristo ĉeestas en la klaso, klarigas la “regulojn de la ludo”,
kun la helpo de la instruisto. Lernejanoj komencas inventi la
sekretan lingvon per la normiga gramatiko kaj la leksikono, sub la
duobla gvido de la esploristo kaj la instruisto;
2. la laboratorio daŭras per la vortprovizo en la sekvaj monatoj,
kun la instruisto, sen rekta interveno de la esploristo, kiu restas en
kontakto nur kun la instruisto, sed povas sendi mesaĝojn en la
sekreta lingvo;
3. la esploristo revenas en la klason ĉirkaŭ la jarfino por permesi al la
infanoj montri la tekstojn en la sekreta lingvo;
4. taksado de la tutjara laboro estas farita je la fino, per prelego de
la esploristo kaj de la instruisto al la gepatroj.
8 (cc) 2016 F Gobbo
9. Lingvoj estas baroj kaj pontoj samtempe
La Montesori-metodo stimulas la naturan scivolemon al ĉiuforma
konado, per preparado de aktivaj spertoj. La instruistoj de la
Montesori-bazlernejo en Milano (strato Milazzo) rimarkis, ke ĉirkaŭ je
la 9a jaraĝo infanoj nature ekinteresiĝas pri lingvodiverseco kaj
paralele revis inventi sekretan lingvon.
Ĉiuj homaj lingvoj povas esti uzitaj kaj kiel ponto inter anoj de
diversaj homgrupoj kaj kiel baro por ekskludi la membrojn de aliaj
homgrupoj. Du lingvolaboratorioj estis pretigitaj por permesi al la
infanoj sperti la du aspektojn. Ili estis parto de la normalaj
kontaktohoroj en la klaso, po unu laboratorio jare.
9 (cc) 2016 F Gobbo
10. Kial inventi lingvojn enklase?
La laboratorio pri la sekreta lingvo celas lernigi la baran flankon de la
lingvoj per komuna planado de sekreta lingvo kaj altigi la
metalingvistikan konscion. Hodiaŭ ni vidos nur ĉi tiun pro kialoj de
tempo. Metalingvistika konscio estas la sumo de la sekvaj kapabloj:
■ konscii pri la fakto, ke lingvoj ne estas nur iloj por porti signifojn,
sed ili ankaŭ analizeblas kiel simbolaj sistemoj kun strukturo;
■ konscii pri la fakto, ke la konceptoj kiujn la vortoj esprimas ne
estas la sama afero ol la realaĵoj (la signifo estas en la menso, ne
en la realaĵoj);
■ konscii, ke la strukturo de la lingvoj ne estas fiksita sed ĝi ŝanĝiĝas
laŭ situacio, loko, instrumento, tempo, socio.
Sen metalingvistika konscio oni ne komprenus, interalie: ironion,
idiomaĵon aŭ metaforon.
10 (cc) 2016 F Gobbo
11. La interlingvistika heredaĵo
La inspiro de la laboratorio venas de la sekreta lingvo Markuska, kiun
Alessandro Bausani – orientisto, interlingvisto kaj esperantisto –
inventis kiam li estis juna, kaj priskribis en la libro La inventitaj
lingvoj – legebla en la itala kaj germana. Ĝis nun ni (mi kaj la
instruistinoj) donis la laboratorion en du klasoj (aĝo: 10).
■ La unua eldono okazis en la lerneja jaro 2012-3; la familiaj lingvoj
en la klaso estis: franca, hispana, nederlanda, serba. La sekreta
lingvo nomiĝas Araik’a.
■ La dua eldono estas okazanta nun, kaj baldaŭ finiĝos en Majo; la
familiaj lingvoj estis: flandra, franca, germana, hebrea, japana,
napola (suditala RML). La sekreta lingvo nomiĝas Gatlojk’a.
11 (cc) 2016 F Gobbo
13. La unua fazo: lingvoplanado
Por plani Markuskidon ni komencas ekde la strukturo de la lingvo.
Ĉiu decido estis gvidita de la esploristo sed aprobita per demokrata
voĉdono, ĉar la lingvo devas esti bone komprenita de ĉiuj
klasmembroj. Pro tio, ĝi estos sufiĉe regula en la strukturo kaj
mistera en la vortprovizo.
Markuskidojn oni uzas ĉefe skribe, por verki poeziaĵetojn kaj
alispecajn mesaĝojn al la samklasanoj.
13 (cc) 2016 F Gobbo
14. Ŝtupoj en la unua fazo de lingvoplanado
1. oni komencas per decido de la sonaro de la lingvo (fonetika kaj
fonologia niveloj) – per analizo de la itala, la instrulingvo de la
klaso – kaj skribmaniero, kiu povas esti tute inventita alfabeto;
infanoj skribas sian nomon en la nova lingvo;
2. poste oni konstruas la funkciajn partojn de la lingvo, kiel
ekzemple pronomojn, prepoziciojn, numeralojn – kaj samtempe
decidas ĝeneralajn trajtojn, kiel la bazan vortordon aŭ la genron;
3. en la tria momento, oni decidas la vorterojn por formi la
vortprovizon (morfologia nivelo). Kiel multaj planlingvoj, sekretaj
lingvoj estas ĝenerale regulaj kaj aglutinaj (t.e. morfemoj estas
senŝanĝaj) – kiel en Esperanto.
4. fine, oni tradukas al la sekreta lingvo la unuajn vortojn kiuj
povas veni el la instrulingvo aŭ el la familiaj lingvoj.
14 (cc) 2016 F Gobbo
15. Strategioj el la Markuska de Bausani
Bausani enkriptigis la vortojn per la sekvaj strategioj, kiuj ni uzis ĉefe
en la unua laboratorio, por konstrui la Araikan:
■ inversio de la legado: la itala bello [‘bela’] iĝas unue olleb;
■ volapukigo de la vorto: la vorto olleb li unusilabigis en lev;
■ ŝanĝo de la gramatika finaĵo: la itala marca [‘provinco’] iĝas
marku;
■ reanalizo de la vortoj, laŭ la Zamenhofa ekzemplo: -ska estas
adjektiva finaĵo [’-a’], dum en- similas al ‘mal-’: enlev estas
‘malbona’ – sed oni povas ankaŭ diri ‘mava’ per turp, per inversio
kaj volapukigo de la itala brutt-.
15 (cc) 2016 F Gobbo
16. La graveco de sekreta alfabeto
Rilate al la Araika (unua eldono), ni ĉifris la lingvon per super- kaj
sub-signoj ĉe latina literoj, aŭ uzante konatajn simbolojn, kiel
ekzemple <ş, č, $, ë> nekutimaj por italoj.
Rilate al la kazo de la Gatlojka (dua eldono) la inversia strategio povis
esti tro malfacila, ĉar en la klaso estas kvar infanoj kun perturbaj
problemoj en la legado (disleksio). Do, ni (t.e. la esploristo kaj la
instruisto) decidis malaltigi la nombron de la vokaloj al 3, laŭ la
ekzemplo de la semidaj lingvoj, kaj eviti malfacile prononceblajn
konsonantgrupojn. Krome, ni proponis facile skribeblan alfabeton.
16 (cc) 2016 F Gobbo
19. La dua fazo: vortprovizo
■ 1. prenu vorton el la itala (aŭ alia lingvo, viaplaĉe);
■ 2. verku ĝin en la nova alfabeto, adaptante la sonojn;
■ 3. analizu la vorterojn (morfemoj, genro, tempo, ktp)
■ 4. se la rezulto novas, iru al 5a; male, iru al 5b.
■ 5a. aldonu la novan vorton al la vortprovizo, en la propra alfabeto,
itala transskribo kaj aldonu tradukon al la itala mem;
■ 5b. trovu ĝin en la vortprovizo;
■ 6. ‘rekalkulu’ derivitajn vortojn morfologie.
■ 7. verku la paradigmon de la nova vorto.
19 (cc) 2016 F Gobbo
28. Kristnaska poeziaĵo en la Gatlòika…
Vílastlokam di Nátalaom1
de S.M.
Ni Nátalaom ig ásal óno vóstam ka dóni ǧóiam
Ti ig valalom sáltala ni tástam!
Lagalòmi splándanomi álmalomi lokantòni
ági ásal totòmi mólto kontantòmi
Ni póstlomi ágolomi ígi asalómi sikolómi!
1
Rimarku la eraron! Devus esti ‘Nátalo’28 (cc) 2016 F Gobbo
29. …kaj senpretenda traduko en Esperanto
Galimatio por Kristnasko
de S.M.
Kristnasko estas tiel ĝojplena festo
ke viaj kapoj saltos for de vi!
Brilaj donacoj, arboj lumplenaj,
Ni ĉiuj feliĉas
Niaj bondeziroj estas firmaj kaj solidaj kiel muroj!
29 (cc) 2016 F Gobbo
30. Finaj rimarkoj
La infanoj multe diskutis pri la trajtoj de la sekretaj lingvoj: ekzemple,
knabinetoj volis “seksan ekvilibron” en la vortprovizo per ingenraj
vortoj: ĉar la itala estas tro “virema”, ili diris. Akraj diskutoj venis
por decidi la nomon de la lingvoj, kiujn ili promesis ne instrui al
gefratoj aŭ plenkreskuloj ekster la klaso. Finfine, la sekreta lingvo
iĝis parto de la identeco de la klaso.
Aliflanke, dulingvaj infanoj havis la okazon uzi en la klaso siajn
familiajn lingvojn, kaj la prestiĝo de la familiaj lingvoj altiĝis.
Krome, la difino de konceptoj kiel ‘adjektivo’ kaj ‘prepozicio’ iĝis
multe pli klara – t.e. altigo de la metalingvistika konscio. Ili eĉ
pretigis demandojn kaj respondojn kiel krommaterialon por la aliaj
samklasanoj.
30 (cc) 2016 F Gobbo