More Related Content

More from Federico Gobbo(20)

‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina nomo de Esperanto en diakrona perspektivo

  1. Movebleco kaj Inklu- ziveco en Multlingva Eŭropo ‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina nomo de Esperanto en diakrona perspektivo Federico Gobbo ⟨Amsterdamo / Milano-Bicocca / Torino⟩ ⟨F.Gobbo@uva.nl⟩ Julio 2016, Nitro, Slovakio Esperantologia Konferenco 1 (cc) 2016 F Gobbo
  2. Enkonduko
  3. Esperanto, morfologio kaj sintakso En la unuaj priskriboj de la gramatiko de Esperanto kaj en siaj Lingvaj Respondoj, Zamenhof donis multan atenton al morfologio, t.e. la vortformado, kaj kompare malmultan atenton al sintakso, t.e. la vortordo. Ĉiuj lingvistoj scias, ke vortordo neniam tute liberas. Esperanto ne estas escepto. Sintakson Zamenhof ne esplicite klarigis en multaj partoj, sed per la konkreta lingvouzo en la originaj tekstoj la lingvo rapide ekstabiligis. Laŭ la kurpusaj analizoj de Esperanto (Gledhill 2000, 1998 kaj Jansen 2008, 2007), la baza vortordo estas SVO (subjekto-verbo-objekto). 3 (cc) 2016 F Gobbo
  4. La vortordo de adjektivoj kaj nomoj En la nomaj sintagmoj gravas la pozicio de adjektivoj kaj nomoj. AdjN NAdj Gledhill (2000:98) 97,12% 2,88% Jansen (2008:25) 96,4% 3,6% ZE (Jansen 2008) 88% 12% Ambaŭ ordoj, adjektivo-nomoj (AdjN) kaj substantivo-adjektivo (NAdj) eblas, sed la nemarkita ordo estas AdjN. Notinde, la Zamenhofa Esperanto (ZE) ne tro malsimilas al la posta uzo. 4 (cc) 2016 F Gobbo
  5. Kial ‘internacia’ kaj ‘lingvo’ tiel gravas en Esperanto? Laŭ la studo de Melnikov (2015:191), la noma sintagmo Lingvo Internacia estas grava esperantonimo: tiel Zamenhof nomis sian lingvon origine (i.a. en la grava eseo Esenco kaj Estonteco de la Ideo de la Lingvo Internacia); la nomo ‘Esperanto’ fakte estis la plumnomo kiun li uzis por lanĉi la lingvon. Laŭ la Oftecvortaro de Esperanto (Fiedler k.a. 2014) la vortoj lingvo kaj internacia estas relative oftaj. Tio estas pruvo pri ilia graveco en la kulturo de la lingvo (Fiedler 2016, 2010). La esplordemando do estas: kial Zamenhof preferis nomi Esperanton Lingvo Internacia, per markita ordo NAdj, anstataŭ internacia lingvo? Ni faru kvantan kaj kvalitan analizon por respondi. 5 (cc) 2016 F Gobbo
  6. Kovrilo de la Unua Libro
  7. Esperantistoj multe diskutas pri lingvoj… En Oftecvortaro, multaj vortoj enhavas la vorton lingvo. Ekzemple: vortoj oftecoklasoj cellingvo(jn) 17-19 ĉeflingvo(jn) 17-20 eduklingvo 19 eldonlingvoj 19 etnolingvo(jn) 16-19 faklingvo(jn) 17-19 fikcilingvo(j) 19 florlingvo 19 font(o)lingvo(j) 17-18 fremdlingvo(jn) 15-17 gest(o)lingvo(j) 17-18 … …
  8. …kaj pri internacieco En Oftecvortaro, internacia kaj similaj vortoj estas oftaj. Ekzemple: vortoj oftecoklasoj internaci(ajn) 8-17 internaciaĵoj 19 internacias 19 internacie 12-15 internacieca(n) 18-19 internacieco(n) 14-16 internaciiga(n) 18-19 internaciigas 19 internaciigi 17 internaciigis 19 internaciigita(j) 18-19 … …
  9. Kvanta analizo de ‘lingvo internacia’ kaj ‘internacia lingvo’
  10. Uzo de ‘lingvo internacia’ en la ZE En la tuta verkaro de Zamenhof (987.006 vortoj, el Tekstaro), la sintagmo lingvo internacia (markita vortordo: NAdj) aperas sufiĉe ofte. sintagmo trovoj lingvo internacia 107 lingvon internacian 6 lingvoj internaciaj 1 lingvojn internaciajn 0 Lingvo Internacia 1 Lingvon Internacian 0 Lingvoj Internaciaj 0 Lingvojn Internaciajn 0 Entute 115 10 (cc) 2016 F Gobbo
  11. Uzo de ‘internacia lingvo’ en la ZE En la tuta verkaro de Zamenhof (987.006 vortoj, el Tekstaro), la sintagmo internacia lingvo (nemarkita vortordo AdjN) estas ege rara. sintagmo trovoj internacia lingvo 4 internacian lingvon 0 internaciaj lingvoj 0 internaciajn lingvojn 0 Internacia Lingvo 0 Internacian Lingvon 0 Internaciaj Lingvoj 0 Internaciajn Lingvojn 0 Entute 4 11 (cc) 2016 F Gobbo
  12. Uzo en la moderna gazetaro En Tekstaro, estas interalie du subkorpusoj el moderna gazetaro: Artikoloj el Monato (1993-1997) kaj La Ondo de Esperanto (2001-2004). Kune ili sumas 1.477.500 vortojn, t.e. ĉirkaŭ 150% de la aro da vortoj de ZE. Jen la uzo de la du sintagmoj. AdjN NAdj internacia(jn) lingvo(jn) lingvo(jn) internacia(jn) Artikoloj el Monato 21 5 La Ondo de Esperanto 143 27 Entute 164 (83,6%) 32 (16,3%) La ekvilibro de la lingvouzo estas tute inversigita kompare al la ZE. 12 (cc) 2016 F Gobbo
  13. Eltiroj el la kvanta analizo ■ ni jam sciis, ke la nemarkita vortordo AdjN estis tia eĉ en la ZE; ■ ni montris, ke en la moderna gazetaro la sintagmo internacia lingvo (AdjN) estas multe pli ofta ol lingvo internacia (NAdj); Do, la kvanta analizo montras, ke la Zamenhofa uzo de ‘lingvo internacia’ estis jam markita siatempe kaj eĉ pli ĝi estas markita en la moderna lingvouzo. Nur la kvalita analizo povas respondi al la demando pri la kialo de la markita vortordo NAdj fare de Zamenhof.
  14. Kvalita analizo de ‘lingvo internacia’ kaj ‘internacia lingvo’
  15. Kelkaj rimarkoj pri la trovoj en la gazetaro El la 27 trovoj de lingvo internacia en La Ondo de Esperanto: ■ unu trovo estas citaĵo de kajero de LOdE de 1917, do ekster la korpuso; ■ unu trovo estas citaĵo de saluto de d-ro Zaleski-Zamenhof, kiu diris neŭtrala lingvo internacia, citante la sintagmon de la parolado en Bulonjo-ĉe-Maro de la avo en 1905 (nur unu trovo en la tuta ZE!); ■ tri trovoj estas citaĵoj de la titolo Esenco kaj estonteco de lingvo internacia, grava Zamenhofa eseo; ■ unu trovo estas citaĵo de la titolo Ekzercaro de la lingvo internacia “Esperanto”, de Zamenhof; ■ unu trovo estas klarigo de la Zamemhofa uzo lingvo internacia anstataŭ lingvo helpa okaze de faka prelego; ■ unu trovo estas citaĵo el la Zamenhofa unua lernolibro; Do, el la 27 trovoj de la ordo NAdj nur 19 estas reale prinotinda. 15 (cc) 2016 F Gobbo
  16. Pli proksima rigardo al la uzo en la ZE La nura trovo de Lingvo Internacia (majuskle) povas esti kunigita al lingvo internacia, ĉar ĝi estas en la komenco de frazo. sintagmo trovoj sintagmo trovoj lingvo internacia 108 internacia lingvo 4 lingvon internacian 6 internacian lingvon 0 lingvoj(n) internaciaj(n) 1 internaciaj(n) lingvo(j)n 0 Entute 116 4 Estas nur unu trovo en la pluralo; la kunteksto estas: “novaj lingvoj internaciaj”, [notu la citilojn!] estas nur projektoj, en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Do, lingvo internacia por Zamenhof estas nur Esperanto. 16 (cc) 2016 F Gobbo
  17. Lingvo Internacia kiel objekto 1/3 Rimarkindas, ke la uzo de lingvo internacia (vortordo: NAdj) estas ĉefe nominativa. En la akuzativa kazo estas nur 6 trovoj. Pli detale, unuela eltiro venas de Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo. Krom mia persona lingvo mi devas posedi ankaŭ lingvon internacian, por ke mi sen genta altrudemeco povu ĝin uzi. Ĉiuj aliaj venas de la eseo Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia. 17 (cc) 2016 F Gobbo
  18. Lingvo Internacia kiel objekto 1/2 En la daŭro de multaj centjaroj la homoj, ankoraŭ ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensiĝadis pri tiu ĉi demando; […] kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. […] Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo. […] ĝis la apero de Volapük kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian;
  19. Lingvo Internacia kiel objekto 3/3 Resume, laŭ la du antaŭaj eltiraĵoj, por Zamenhof lingvon internacian oni: ■ devas posedi; ■ bezonas; ■ elektas; ■ havus (laŭ pli ampleksa kunteksto, nur sekve de elekto); ■ kreis. 19 (cc) 2016 F Gobbo
  20. Kvalitoj de lingvo internacia 1/3 Plej ofte (114 trovoj) Zamenhof uzas la sintagmon lingvo internacia kiel subjekto, kaj estas interese vidi la kvalitojn kiujn li foje atribuas al la sintagmo. Laŭ ofteco: sintagmo kun kunteksto trovoj la ideo(n) de lingvo internacia 18 la demando (de/pri) lingva internacia 3+3=6 ekzistado (mem) de lingvo internacia 3+1=4 formo(n) de lingvo internacia 4 la afero de lingvo internacia 2 celado(n) al lingvo internacia 2 la enkonduko de lingvo internacia 2 Entute 39 20 (cc) 2016 F Gobbo
  21. Kvalitoj de lingvo internacia 2/3 Krome, estas 6 hapaksoj (t.e. sintagmoj troviĝantaj nur unu fojon en la tuta ZE). sintagmo kun kunteksto trovoj facileco de lingvo internacia 1 gravaj principoj de lingvo internacia 1 malamikoj de lingvo internacia 1 merito de lingvo internacia 1 neŭtrale-homa lingvo internacia 1 rolo de lingvo internacia 1 Entute 6 21 (cc) 2016 F Gobbo
  22. Kvalitoj de lingvo internacia 3/3 La kvalitoj de lingvo internacia estas klaraj. Nun ni vidu, se la uzo de internacia lingvo indikas aliajn trajtojn. Ni notu, ke internacia lingvo aperas 4 fojojn en preskaŭ identaj frazoj de Dogmoj de Hilelismo (1906, Januaro) kaj en Homaranismo, (1906, post Januaro). Ambaŭ verkojn Zamenhof publikigis anonime aŭ kiel “unua rondeto hilelista”. Ni vidu la du citaĵojn kun abunda kunteksto. 22 (cc) 2016 F Gobbo
  23. La uzo de ‘internacia lingvo’ en la ZE en la daŭro de tuta semajno [en Bulonjo, 1905, 22 diversaj popoloj, NdR] vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neŭtrale-homajn. […] [la iniciatoroj de la homaranismo, NdR] decidis proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion. 23 (cc) 2016 F Gobbo
  24. Konkludoj Laŭ mi en la verkoj pri Hilelismo/Homaranismo en 1906 Zamenhof konscie ne verkas siastile, sed samkiel li estus “normala” esperantisto kiu partas la hilelistan rondeton. En la pionira epoko, pro la influo de Zamenhof, la vortordo NAdj (lingvo internacia) estis pli prestiĝa ol AdjN (internacia lingvo) sed ambaŭ estis uzitaj. Eble la populariĝo de la vortordo venis kun la ekapero de SAT. Konklude, mia tezo estas la jena: Zamenhof konscie uzis la markitan vortordon NAdj por substreki la specialecon de Esperanto. 24 (cc) 2016 F Gobbo
  25. Kromaj pripensoj por pluaj esploroj Oni notu, ke jam en Vojaĝimpresoj (1895) enestas kaj lingvo internacia (2 trovoj) kaj internacia lingvo (2 trovoj). Do ambaŭ formoj troveblas eĉ en la lingvouzo de la pioniroj. Probable lingvo internacia estis pli uzita, eble pro la apero de revuo Lingvo Internacia, ekde 1895 ĝis la eksplodo de la mondmilito (1914). La inversigo de la proporcio favore al internacia lingvo verŝajne venas post la pionira periodo. Fakte, en Vortoj de Kamarado E. Lanti (verkojaroj: 1920-1929) aperas nur 2 trovoj en la vortordo NAdj sed 10 en la vortordo AdjN; tiam, probable la vortordo NAdj lingvo internacia estis ekkonsiderita konscie-nekonscie Zamenhofa kaj pionir-stila. 25 (cc) 2016 F Gobbo
  26. Dankon! Demandoj? Komentoj?  ⟨F.Gobbo@uva.nl⟩  @goberiko  federico.gobbo  +FedericoGobbo  http:/federicogobbo.name/pub/ 26 (cc) 2016 F Gobbo