Successfully reported this slideshow.
We use your LinkedIn profile and activity data to personalize ads and to show you more relevant ads. You can change your ad preferences anytime.

Kien estas iranta Esperantologio? Defioj kaj proponoj por la ĵusa estonteco

743 views

Published on

Prezentita ĉe la Esperantologia Konferenco en Lillo, Francio, la 30an de Julio 2015, kadre de la 100a UK

Published in: Education
  • Be the first to comment

Kien estas iranta Esperantologio? Defioj kaj proponoj por la ĵusa estonteco

  1. 1. Kien estas iranta Esperantologio? Defioj kaj proponoj por la ˆusa estonteco Federico Gobbo Amsterdamo / Milano-Bicocca / Torino F.Gobbo@uva.nl 30 Julio 2015 – Esperantologia Konferenco, Lille, FR 1 de 31
  2. 2. La nuna situacio 2 de 31
  3. 3. La defio de Esperanto en universitatoj Kiam oni prenas la liston de la universitatoj redaktitan de Germain Pirlot, la absoluta nombro de la universitatoj kie Esperanto estas instruata malkreskis en la lastaj jaroj. Tio malgra˘u pintoj kiel Doc. Ma Youngtae, kiu da˘ure instruas Esperanton en Korea universitato Dankook dum 30 jaroj ! La˘u la vortoj de la kompilinto, okaze de la lasta aktualigo (2014): Jen mia deksesa kompilado. . . En 1986 mi sukcesis arigi sciigojn pri 125 kursoj en 28 landoj. Nun ili estas nur 40 en 19 landoj, sen mencii 14 neoficialajn kadre de universitata asocio a˘u en universitatoj de la tria aˆgo. 3 de 31
  4. 4. Esperanto-kursoj en universitatoj (1977–2014) c 2014 Germain Pirlot 4 de 31
  5. 5. Esperanto ne necese implicas Esperantologion! Rigardante la situacion pri Esperantologio, la pejzaˆgo estas ankora˘u pli malbela. Estas nur unu trijara kurso pri Interlingvistiko – kiu ja implicas Esperantologion – kun Esperanto kiel laborlingvo, en Poznano (UAM), estrita de kolegino Prof. dr. hab. Ilona Koutny. La Amsterdama Katedro, kiu estas prestiˆga kaj respektata en la Universitato de Amsterdamo, estas beda˘urinde unikaˆo. Plejofte Esperanto estas plimalpli tolerata temo ene de lingvosciencoj. Similan sintenon mi spertas pri minoritataj lingvoj. Ne ˆciuj Esperanto-kursoj estas oficialaj; ne ˆciuj donas kreditpoentojn a˘u atestilojn, kaj krome multaj estas nur lingvokursoj, sen ajna teoria aliro. 5 de 31
  6. 6. Kvar proponoj por Esperantologio universitate 6 de 31
  7. 7. #1 Enkonduku Esperantologion en Esperanto-kursojn! La˘u mia sperto, ne eblas vere klarigi Esperanton sen paroli iam ajn pri Esperantologio. Anedokta ekzemplo: kiam lernanto de la germana ekscias pri la ekzisto de kvar kazoj, preska˘u neniam ˆs/li demandas: “kial la germana havas kvar kazojn?”; sufiˆcas studi ilin. Esperanto estas planlingvo, do tute nature komencanto povas demandi: “kial la lanˆcinto de Esperanto decidis enkonduki akuzativon en la lingvo?” La respondo al ˆci demando portas nin de la objekto-nivelo (t.e. la lingvo mem) al la metanivelo (t.e. Esperantologio). Propono unu: klarigu Esperanton per Esperantologio, almena˘u en universitat-nivelaj kursoj! 7 de 31
  8. 8. #2 Ne timu Interlingvistikon! En la unua duono de la dudeka jarcento Esperanto devis alfronti la atakojn de konkurantaj planlingvoj, kiel ekzemple Ido kaj Occidental. Sed Esperanto triumfis sur ili, kaj tiu “interlingvistika milito” estas parto de nia historio. Se ni klarigas – almena˘u parte – la historion de nia lingvo (tio ja estas parto de Esperantologio) la lernantoj havos la instrumentojn por kontra˘uataki kiam oni pridemandos kial ili studas Esperanton. Esperanto havas interesan kaj buntan historion, kiu ja rilatas al Interlingvistiko. Aldonendas, ke Interlingvistiko kaj Esperantologio ne estas nur privilegio de fakuloj. La Interlingvistika historio estas parto de nia heredaˆo: ni konu ˆgin. 8 de 31
  9. 9. #3 Esperantismo estas mult-faceta, ne unubloka Socilingvistikaj esploroj pri la aliroj al esperantismo ankora˘u malmultas. En Italio, ekzemple, ofte disertaˆoj priparolas Esperanton el teoria vidpunkto: kio ˆgi povas esti, kion ˆgi (ne) sukcesis atingi. Ofte la impreso el neesperantista vidpunkto estas, ke esperantistoj konsistas el malgranda, kompakta, disciplinita grupo kies membroj kundividas la samajn ideojn. Realmondaj enketoj montras male, ke esperantismo – krom komuna kerno reprezentita de la interna ideo – estas bunta, plurkolora, multfaceta ideologio. Multaspekte ni estas malsamideanoj. Esperantologio devas sin okupi pri la vivanta lingvo kaj do pri ˆgiaj parolantoj. 9 de 31
  10. 10. #4 Esperantologio, fako ne nur por lingvistoj En Universitatoj estas multaj fakoj. La nura maniero fortigi la pozicion de malforta fako kiel la nia estas per aliancoj. Jen tri areoj pri kiuj kolegoj kutime interesiˆgas al ni: el la vidpunkto de lingvistiko, Esperanto ofertas studkazon ofte teorie interesan kompare al etnaj lingvoj, aparte se rilata al lingvo-politikaj kaj planadaj (LPP) temoj; el la vidpunkto de filozofio, la historio de interlingvistiko, ˆcefe la ‘filozofaj lingvoj’ de ekz. Leibniz kaj Wilkins ofertas pensigajn punktojn por la naturo de la kono, kaj la rilato inter lingvo kaj mondo (epistemologio); el la vidpunkto de informadiko, la reguleco de Esperanto simpligas enkodigon de la lingvo en la komputiloj por esti poste pritraktitaj por diversaj celoj, aparte por la Per-A˘utomata Tradukado (PAT). 10 de 31
  11. 11. Esplorindaj temoj en Esperantologio 11 de 31
  12. 12. Interna kaj ekstera Esperantologio Oni povas ordigi la temojn la˘u la sekva kriterio: 1. interne, oni devas ekspluati la Esperantan minejon lingve, je la tradiciaj niveloj: fonetiko kaj fonologio; morfologio kaj sintakso; semantiko kaj pragmatiko; 2. ekstere, la socilingvistikaj trajtoj de Esperanto ankora˘u bezonas esploradon: kiel la lingvo estas uzata de ˆgiaj uzantoj, kiuj estas almena˘u dulingvaj? Kiun pozicion ˆgi havas en la lingva repertuaro? Kiam ˆgi povas influi moveblecon? ˆCu estas malfermaj temoj pri inkluziveco kaj identeco? Krome, estas spertoj de Esperanto por PAT: kiel statas la afero? 12 de 31
  13. 13. Internaj Esperantologiaj temoj 13 de 31
  14. 14. Fonetiko kaj fonologio Gravas la pionira studo de John Wells (1989), kaj krome estas kelkaj fakartikoloj de Marc van Oostendorp, ˆcefe en la jaroj 1990aj. ˆCiukaze, mankas serioza, detala studo a˘u priskribo de la lingvo ˆci-nivele. Ekzemple, estas fenomenoj pri reduktado a˘u simpligo de la neformala prononcado: spontanea → spontana (akceptita en nPIV) biero prononcata [’bjero] anstata˘u [bi’ero] Krome, mankas entute socilingvistikaj studoj pri tiu ˆci nivelo. Ekzemple, ˆcu ni povas paroli pri ‘fremdaj akˆcentoj’ en la kazo de Esperanto? Kaj kiel prijuˆgi “bonan” prononcon? 14 de 31
  15. 15. Morfologio kaj sintakso Morfologio estas la plej originala parto de la gramatiko: en multaj aspektoj ˆgi ne estis pruntita de la tri lingvofamilioj el kiu originas la lingvo (latinida, ˆgermana, slava). Probable ˆgi estas la plej studata parto de la lingvo. Sintakso estas multe malpli studata ol morfologio. Wim Jansen publikigis diversajn fakajn studojn pri Esperanto la˘u la perspektivo de Funkcia Diskurs-Gramatiko (FDG). Tamen, kiel notis li mem, detala priskribo de la sintakso de Esperanto en la terminoj de moderna lingvistika skolo ankora˘u ne haveblas. Baze je Struktura Sintakso de Lucien Tesni`ere (franca originalo en 1959), mi kaj Marco Benini (matematikisto ˆce Universitato de Insubria, Varese-Como, Italio) ellaboris translingvan aliron al gramatiko, nomata Konstruiva Adpozicia Gramatiko (KonAdGram). 15 de 31
  16. 16. La rolo de Esperanto en la sintakso de Tesni`ere El la paragrafo 33.2 de Tesni`ere (traduko el la franca originalo, kun kontrolo de la angla kaj la itala tradukoj): 33.2 Ni adoptas la sekvan konvencion: O Nomo A Adjektivo I Verbo E Adverbo 33.3 Oni notu, ke ˆci kvar literoj koresponas al la finaˆoj de la vortotipoj en Esperanto: -o por la nomoj, -a por la adjektivoj, -i por infinitivo, kaj -e por adverboj. 16 de 31
  17. 17. Konstruiva Adpozicia Gramatiko nuksoˆsele El la Tesniera Struktura Sintakso, la jenaj elementoj estis prenitaj: unue, la kvar gramatikaj karakteroj (kiel epistemologio, ne ontologio!); due, la centra rolo de la verbo kaj ˆgia valento-valoro; tiel ni scipovas priskribi la leksikan semantikon. Por obteni tiun rezulton, ni verkis formalan gramatikon priskribitan per konstruiva matematiko (toposo-teorio). El Kogna Lingvistiko, ni prenis la koncepton de konstruaˆo, t.e. morfosintaksa paradigmo identigebla per konkreta uzo. Konstruaˆojn oni povas enmeti en kontinuo de gramatikiˆgo. Krome, ni prenis la paron ‘trajektoriilo / limsigno’ de Langacker por pritrakti informado-elstarecon (ekz. fokuso kontra˘u komento). 17 de 31
  18. 18. Ekzemplo de dependenco-stila adpozicia arbo Mi (ne) ˆsatas futbalon O1 E I2 O2 verbo neanto ˆsatanto ˆsatato Futbalo (ne) plaˆcas al mi O1 E I2 U O2 verbo neanto prepozicio ˆsatato ˆsatanto 18 de 31
  19. 19. Pilota eksperimento de apliko de KonAdGram’oj Kiel pilota eksperimento, du klasoj de 8-10 aˆgaj bazlernejanoj en Montesoria lernejo en Milano (Italio) komparas frazojn kaj do gramatikojn, ˆcefe la italan kaj la anglan, uzante la Simbolan Analizon por la etiketado, kiel en la ekzemplo: I like football (la˘u la modelo de ‘mi ˆsatas futbalon’) A me piace il calcio (la˘u la modelo de ‘futbalo plaˆcas al mi’). Kompreneble la formalaj, matematikaj detaloj estas kaˆsitaj. Ili desegnas la sagojn kvaza˘u lude, kaj per la inter-lingva komparo ili pli bone komprenas kernajn metalingvistikajn konceptojn – ekz. ‘subjekto’, ’objekto’, a˘u ‘prepozicio’. Pluaj eksperimentoj estas esperataj. 19 de 31
  20. 20. Semantiko kaj pragmatiko La˘u mia sperto, ofte la ordinara, progresanta Esperanto-parolanto ne certas pri la maniero enkonduki novajn konceptojn en la lingvo: ekzemple, en la 1990aj, oni atakis la uzon de la radiko ‘blog-’ per kunmetoj kiel ekzemple “retˆurnalo”, ankora˘u nun oni hezitas diri ‘blogon’! Mankas leksikografia laboro. En la kazo de etnaj lingvoj, ˆciun jaron vortaroj enmetas la novajn vortojn per konstanta aktualigo baze de korpus-analizoj de la uzo de la lingvo. Aparte gravas la frazemoj1. La studoj de Sabine Fiedler pri frazeologio povas esti bona modelo por la farendaj leksikografiaj esploroj. 1 Plurelementa lingva unuo kun stabila strukturo, havanta kiel tuto signifon, kiu ne interpreteblas el la unuopaj partoj (Beletra Almanako 21: 71)20 de 31
  21. 21. La temo de la oficialeco de la vortaro Multaj konsideras nPIV normiga, eˆc se la nura oficiala vortaro estas la Akademia. Beda˘urinde, la Akademia Vortaro estas tro malgranda por esti uzata konkrete, pro la grandeco: Akademia Vortaro: 4953 elementoj post la 9 aldonoj, el kiuj 2768 Fundamentaj kaj 2185 Oficialaj Nova PIV: ˆcirka˘u 16780 kapvortoj kaj 46890 leksikaj unuoj de nPIV (Wennergren 2002). Tute neoficiala – sed pli kaj pli uzata – estas la Esperanta Vikipedio, kiu ofte enhavas vortojn kiuj estas listigitaj nek en la AV nek en la nPIV. 21 de 31
  22. 22. ‘A˘ustereco’ por Esperanto estas anka˘u lingva problemo ˆCi-jare amaskomunikiloj ofte parolas pri ‘austerity’ – almena˘u tra E˘uropo – sed la semantika kampo de la radiko ‘a˘uster-’ en nPIV estas tro strikta (nPIV: “severmoda, morrigida; (f) senornama”) por permesi certan, rektan tradukadon el la angla al la travidebla Esperanta vorto a˘ustereco por multaj homoj. Eˆc en Vikipedio, oni trovas la vorton en tiu senco nur unufoje, en la paˆgo ‘Cenzuro en Hispanio’ (mia emfazo): La 26an de oktobro 2012, dum la rekta telesendo de la Premioj Princo de Asturio, TVE cenzuris kaj la protestojn kaj la prifajfadon al la reˆgino Sofia kaj al la princo Felipe de koncentriˆgo organizita en la proksimaˆo kontra˘u la politiko de a˘ustereco kaj la ekonomiaj reduktoj de la registaro. Notu, ke ne temas pri enkonduki neologismon (kiel ekz. estus la kazo de Greliro por ‘Grexit’) sed nur pri plilarˆgiˆgo de la semantiko.22 de 31
  23. 23. Eksteraj Esperantologiaj temoj 23 de 31
  24. 24. Sociolingvistiko de Esperanto Esploroj pri Esperanto kaj la Movado estis faritaj, ˆgis la lastaj tempoj, rilate al la sekvaj tri aspektoj, preska˘u sen escepto: historio, lingvistiko, literaturo [. . . ] Por multaj sociaj sciencistoj, eˆc pripensi studon pri la Esperanto-Movado estas riskega strategio, tre diversa ol ekstudi aliajn sociajn movadojn a˘u grupajn fenomenojn. Verki pri la Movado signifas inviti aliˆgon. John Edwards (1986) tradukita en Gobbo (2015) 24 de 31
  25. 25. Esperanto kaj multlingveco socilingvistike Kiel sciate, estas malfacile eˆc diri serioze la kvanton da Esperanto-parolantoj en la mondo, pro la speciala socilingvistika situacio de la lingvo. ˆCu vere ne estas lingvo-teritorio de Esperanto? Konsidereblas tiel la kongresoj, festivaloj, kunvenoj, je internacia, nacia kaj loka niveloj. Oni povas esplori socilingvistike la lingvon en tiuj okazoj. Irene Caligaris ˆus defendis disertaˆon en la Universitato de Torino pri la aliroj al multlingveco de la Esperanto-parolantoj, per kvalitaj kaj kvantaj metodoj. Por pli da detaloj, vidu la afiˆson ˆci-postagmeze. 25 de 31
  26. 26. Esperanto kaj minoritataj lingvoj Esperanto estas neniel oficiala lingvo, kaj ˆgi vivas danke al la volo de la parolantoj, ofte sen ajna buˆgeta subteno. Tio estas similaˆo kun minoritataj lingvoj. Ekzistas kelkaj analogioj kaj diferencoj inter la socilingvistika priskribo de Esperanto kaj minoritataj lingvoj. Tiu temo estas debatata en la lastatempa faka literaturo (ekzemple de Goro Kimura kaj Suzanne Romaine). En 2016 aperos fakartikolo en la itala pri komparo inter la Piedmonta kaj Esperanto, de mi kaj Emanuele Miola (Universitato de Milano-Bicocca). 26 de 31
  27. 27. Esperanto kiel familia lingvo La fenomeno ‘denaskismo’ estas tre interesa la˘u teoria vidpunkto, ˆcar la socilingvistika situacio de la familioj uzantaj (anka˘u) Esperanton estas malfacile komparebla kun aliaj lingvoj. El psikolingvistika vidpunkto, estas interese noti fenomenojn de hiperreguligo en la lingvo parolata de infanoj. Krom la belaj laboroj de Renato Corsetti (Universitato “La Sapienza” de Romo) kaj Jouko Lindstedt (Universitato de Helsinki), estas Sabine Fiedler kaj Cyril (Kirilo) Brosch (Universitato de Leipzig) kiuj laboras pri tiuj temoj. Sed estas spaco por aliaj esploristoj! La temo estas eksterordinare interesa. 27 de 31
  28. 28. Egalecen: repripensi genrecon en Esperanto Unu el la plej interesaj blogoj en Esperanto estas Egalecen2 kiu lastatempe (18 Julio) publikigis Manifeston pri pluraneco (angle: intersectionality) kies blogaˆojn foje republikigis Beletra Almanako. Lingvistike, la kolektivo proponas: riismo: (‘reguligo kaj senseksismigo de Esperanto’): revigligo de la prepozicio ‘cis’ (malo de ‘trans’) ˆcefe kiel prefikso (cisgenra k transgenra); revigligo de sufikso ‘-iˆc-’ kiel malo de ‘-in-’; enkonduko de la akronimo GLAT (Geja, Lesba, Amba˘useksema, Transgenra). 2 http://egalecen.wordpress.com28 de 31
  29. 29. Fina konsidero 29 de 31
  30. 30. La laboro abundas, homoj ofte mankas Mi invitas precipe junajn Esperanto-parolantojn kiuj havas universitatajn interesojn pripensi la ˆsancon esplori Esperantologiajn temojn, ne nur ekskluzive, sed anka˘u lige al aliaj fakoj. Mi invitas homojn kiuj instruas Esperanton en Universitatoj a˘u – kiuj volas tion iniciati ie – ne forgesi pri Esperantologio kaj Interlingvistiko. 30 de 31
  31. 31. Dankon por via atento! Se ne nun, sendu ilin poste al: F.Gobbo@uva.nl Deˆsutu kaj disvastigu ˆci prezenton de ˆci-tie: http:/federicogobbo.name/eo/2015.php CC BY: $ C Federico Gobbo 2015 31 de 31

×