1. revuo kontakto l 21
libroj,ĝeneralelasendokostojelEŭropoaltigaslaprezojn.Donacojde
libroj al amerikaj bibliotekoj montris havi tre pozitivan efikon.
Rakontu pri la sukcesoj kaj la malsukcesoj
Nia plej granda sukceso certe ankoraŭ ne okazas, ni faris gravan
paŝon per okazigo de TAKE post 4 jaroj danke al granda laboro
de kolombianoj. Ni ankaŭ ĝojas ke kubanoj, argentinanoj kaj
venezuelanoj,ekzemple,anoncassinenniaFacebook-paĝo“Amerika
Komisiono UEA-TEJO”, tio certe montras unuecon en nia kontinento,
kaj ni tre ŝatus se ankaŭ aliaj organizoj agus tiel.
Laŭ mi, malsukceso estis ke kelkaj LA ankoraŭ ne sendis ĝisdatigon
de siaj informoj. Ni volis arigi ĉiujn informojn por prezenti ilin en
la retpaĝo ameriko.org kaj ke ĝi servu kiel referenc-punkto por
amerikanoj. Ke esperantistoj povu en unu loko trovi informojn pri
ĉiu LA kaj pri eventoj.
Kiu estas la estonteco de Esperanto en Ameriko kaj de AK?
Ni pozitive rigardas la estontecon de Esperanto en nia kontinento.
Ni rimarkas ke allogaj E-renkontiĝoj okazadas en diversaj landoj.
En 2016 Duolingo lanĉos kurson de Esperanto por hispanlingvanoj
kaj ni atendas multajn interesatojn en Latinameriko, kiujn ni
klopodos enmovadigi, ke ili ne sentu sin izolitaj. AK volas helpi la
LA prezenti allogan vizaĝon al novaj esperantistoj. Estus bele se pli
da amerikaj junuloj povos partopreni alikontinentajn eventojn, pro
tio mi memorigas vin ke donacoj por la fonduso “Partoprenu IJK”
estas tre gravaj.
Iyan S. Taylor
Trilande,trifojesukcese
En marto 2016, de la 23a ĝis la 28a, Bandung gastigis la Trilandan
Kongreson de Esperanto inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-
Zelando. Partoprenis 101 homoj el 9 landoj, tio estas el Aŭstralio,
Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Indonezio, Sud-Koreio,
Nov-Kaledonio, Nov-Zelando, kaj Singapuro. La aranĝon organizis
la loka junulara esperantistaro de la Klubo “Ruĝa Formiko” (el:
TEJO Tutmonde / Kontakto 2014:6) dum la antaŭaj 13 monatoj.
La LKK-estrino estis Qonita Qurrota’ayun, kiu transprenis grandan
respondeconkajlaboriseĉpostkirurgiaoperacio.Laaliajkomitatanoj
estis:Novia(sekretario),mi(programo),Tyas(artavespero),Erlangga
(kongresatemo),Iqbal(kongresaĵoj),WahidNurJayn(kongresaĵoj),Sri
Apiyanti(manĝaĵoj),Cindy(manĝaĵoj),Annisa(ekpozicio,aranĝodela
E-kurso), Yani (propagando), Eko Nur Syah (tradukanto kaj helpanto
dum la kursoj) kaj Ilia Sumilfia Dewi (kasisto, ekstera rilato, ekskursa
programo kaj kongresejo).
Ni kampanjis kun aliaj kluboj kaj propagandis la Kongreson
interrete, uzante la frapvortojn #TrilandaKongreso #Indonezio
#Aŭstralio #Nov-Zelando #Esperanto #Paco #Spirito #Diverseco
ktp. Ni ankaŭ kunlaboris por krei filmeton kaj la geaktoroj estas la
membroj de nia klubo.
20-an de Marto 2016
EksterlandajpartoprenantojdelaTrilandaKongresovizitisPulaPari
(Pari-Insulon)enKepulauanSeribu;ilivojaĝis,naĝiskajinterkomunikis
kun lokanoj de la insulo.
21-an de Marto 2016
La gastoj alvenis al la marhaveno Kali Adem de Ĝakarto kaj
veturis kun mi al Bandung. La vojaĝo postulas 3 horojn pro la terura
trafiko.
22-an de Marto 2016
Mi gvidis la partoprenantoj viziti la Blankan Krateron en Ciwidey,
Bandung.Matenejela10anivizitislaBlankanKrateronsurlamonto
Patuha ĝis la 11a. Oni nur permesas ĉirkaŭiri tie maksimume 30
minutojn ĉar la sulfuro estas danĝera. Post tio, ni vizitis la lagon
Patengan (En Esperanto “Interŝerca lago”) kaj en la mezo ekzistas la
ŝtono de amo. Poste ni vizitis la ĝardenon de Cervo.
23-an de Marto 2016
Matene je la 8h ni veturis al Bandung por viziti la arbaron de Jnĝ
H. Juanda Bandung. Ni estis en la kaverno de Japanio kaj en tiu de
Nederlando kaj tie ni aŭskultis informojn pri la kolonia periodo de
Indonezio.
Je la 16a, la partoprenantoj alvenis al la kongresejo, ricevis la
kongresajn materialojn kaj ripozis post la longa vojaĝo. Vespere je la
19-a, estis la interkona vespero.
24-an de Marto 2016
La malferma ceremonio okazis je la 8-a en la Muzeo de la
Konferenco de Azio kaj Afriko (MKAA) en 2 lingvoj: Bahasa Indonesia
kaj kompreneble en Esperanto. Ni kunlaboris kun ŝtat-institucio, pro
tio la aranĝo komenciĝis oficiale per preĝado kaj per kantado de
nia nacia himno. Parolis nome de LKK Qonita, kaj poste Ilia Sumilfia
Dewi, prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio, Sándor Horvath,
prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio, Bradley McDonald,
prezidanto de Novzelanda Esperanto-Asocio, kaj laste Thomas A.
Sirega, la estro de la Muzeo de la Konferenco Azio-Afriko. Poste oni
kantis La esperon, kaj komenciĝis arta spektaklo de tradicia danco
kaj ARUMBA (Bambua Muzikilo). Krom la kursoj, estas substrekinda
la okazo de la AMO-Seminario de Stefan MacGill.
25-an de Marto 2016
Okazis 2 Esperanto-kursoj, la AMO-Seminario kaj multaj interesaj
prelegoj:Esperantoenla21ajarcento,VulkanodeAŭklando,Movado
en Indonezio, Kafo de Javaon Preanger (Okcident-Javo), Historio de
Gamelan,AksaraSunda,Kulturokajkantado.Niĝuisankaŭkoncerton
de Jonny M, kaj Artan Vesperon.
26-an de Marto 2016
Dum tuttaga ekskurso la partoprenantoj vizitis la lokan Muzeon
de Sri Baduga, kaj la urbocentron de Bandung (kie estas la Granda
Moskeo). Poste oni estis en Saung Angklung Udjo.
NispektiskoncertondeJonnyMkajdelokajmuzikistojenlaMuzeo,
malfermitanokteporpropagandiEsperanton.Onidisdonislapinglon
delaTrilandaKongresodeEsperantokajafiŝonpriEsperantoalĉirkaŭ
500 vizitantoj de la muzeo.
27-an de Marto 2016
La kvara tago pasis senprobleme.
28-an de Marto 2016
EnlafermaceremoniooniinterkonsentiskeAŭstralio,Indoneziokaj
Nov-Zelandookazigosla2-anTrilandanKongresonsamlokeen2018.
Post la Kongreso niaj asocioj kunlaboros por disvastigi Esperanton,
plifortigi amikecon kaj fratecon. Laŭ mia penso kiel organizanto mi
esperaskeIndoneziaEsperanto-Movadoplifortiĝos.Dank’allaefikode
laTrilandaKongresomultajjunulojkiujnestudisEsperantonantaŭe,
nun ekamas Esperanton kaj ĝin lernos baldaŭ.