1. tejo tutmonde
20 l numero 272 (2016:2)
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Laamerikamovado
UrielGurdiánestasjunaesperantistoelNikaragvo,membrode
la Amerika Komisiono de UEA (AK). Sed antaŭ ol paroli pri AK,
bonvolu rakonti al ni iom pri vi. Kiu vi estas? Kion vi faras?
Mi naskiĝis en Managvo, la ĉefurbo de Nikaragvo, kaj ĉiam loĝis ĉi
tie. Mi interesiĝis pri informatiko kaj tion mi studis en universitato,
tamen mi ĉiam havis fortan emon pri lingvoj.
Mi lernis la anglan antaŭ 10 jaroj kaj Esperanton en 2011.
MiajfakajstudojfaktemultekontribuisalmiamalkovrodeEsperanto
ĉarinstalanteLinuksonennovakomputilokajserĉantelahispanan
lingvon (español), mi trovis Esperanton. Feliĉa hazardo.
Milaborissurdiversajkampoj,envokcentroj,helpanteklientojnaŭ
vendante servojn, mi ankaŭ laboris kiel interpretisto angle-hispane
sed ekde januaro 2016 mi laboras kiel oficisto de TEJO. Mi ekde
2012 ankaŭ gvidas Esperanto-kurson en la Nacia universitato de
mia urbo.
2. Kiel statas la Esperanto-movado en Nikaragvo? Kiom da
esperantistoj nuntempe estas en via lando?
La esperantistaro daŭre kreskas. Ĉiujare regule okazas Esperanto-
kursoj kaj ni klopodas regule renkontiĝi por praktiki la lingvon kaj
konatiĝi kun la novaj lernantoj. Ni provas partopreni en foiroj kaj
kulturajfestivaloj.Nihavaslaimpresonkeiompostiomplidahomoj
scias pri Esperanto kaj volas lerni ĝin. Ĉi-jare ni faris grandan paŝon
antaŭen ĉar ni malfermis ankaŭ posttagmezan kurson - antaŭe ni
nur ofertis matenan kurson.
Estas tre malfacile diri la kvanton de la Esperanto-parolantoj, kiuj
vivas ĉi tie. Mi nur povas taksi kiom da homoj eklernis ĉe mi ekde
2012 kiam mi komencis instrui, tamen ni ofte ricevas mesaĝojn de
homojelaliajurbojkiujmemlernas,ĉurete,ĉuperlernolibroj.Dum
lapasintafoiro,kiunnipartoprenis, eĉ venis persono kiu lernas per
Duolingo, malgraŭ ke ankoraŭ ne pretas la kurso de Esperanto por
hispanlingvanoj.
Vi estas oficisto de TEJO. Rakontu al ni pri via laboro. Kie vi
laboras? Kion vi faras?
Mi estas la dua oficisto kiun TEJO elektis, grava avantaĝo estas ke
oficistojlaborasperinterreto,dotiosignifaske,malgraŭkemivivas
en Ameriko, mi povas kontribui al la laboro de TEJO. La ĉefa tasko
de la oficistoj estas helpi la estraron plenumi diversajn taskojn de
la strategia laborplano, ekz. helpi al landaj sekcioj pri internacia
agado kaj kunlaboraj projektoj inter ili mem, verki kaj administri
subvencipetojn, plenumi administrajn taskojn kaj simile.
Vi ankaŭ estas membro de la Amerika Komisiono de UEA. Kio
estas AK? Kion ĝi celas kaj kiel ĝi funkcias? Kiu ĝin estras?
En2014UEAelektisnovajnkomisionanojnporAmeriko.LaAmerika
komisiono (AK) estas 6-kapa grupo de aktivuloj kiuj pretas helpi la
landajnasociojnkajperaskontaktonkunUEA.AKlaborasinterrete,
enniadiskutlistooniproponasideojn,konigasinformojnkajpretigas
laborplanojn. Ĝi konsistas el 2 komisionanoj por Nord-Ameriko, 2
por Centr-Ameriko kaj Kariba Maro kaj 2 por Sud-Ameriko. La rolo
de la Amerika Komisiono estas gvida, konsila kaj subtena, tial la
plej grava projekto estas la okazigo de TAKE 2016. La taskon mem
transpreniskolombianojpostkomunadecidoen2014.En2015per
financojdelaAmerikaFondaĵo,S-inoMaritzaGutiérrezreprezentis
Esperanton en Amerikanista Kongreso en Salvadoro.
En 2014 okazis UK kaj IJK en Ameriko. Kion lernis la amerika
movado de tiuj E-renkontiĝoj? Kiuj E-aranĝoj okazos ĉi-jare?
Laŭ mia impreso la plej grava afero kiun ni lernis, estas ke ni havas
la forton kaj kapablon fari multon por la Esperanto-movado.
Menciindas ke ankaŭ
en 2014 okazis la
ILEI-konferenco en
Urugvajo, do la plej
grandajE-renkontiĝoj
v e n i s e n n i a n
kontinenton. Tio
vekisentuziasmonen
landoj “dormantaj”
kaj ni fiere povis diri
al amaskomunikiloj
ke Esperanto estas
tutmonda. Ĉi-jare
la plej grava evento
sendube estos Tutmonda Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE),
kiuokazosenBogoto,Kolombio,post4jarojdapaŭzo.Okazosankaŭ
naciaj kongresoj en Venezuelo, Argentino kaj Brazilo.
Ĉu AK havas bonan rilaton kun la landaj organizoj? Kiuj
dormemas kaj kiuj aktivas? Rakontu al ni iom pri ili.
AKvolasenkondukilabormanierontielkeplifortajLandajAsociojiel
subtenu la malpli fortajn, ĉu per konsiloj, ĉu per konigo de spertoj
kaj per partopreno en alilandaj renkontiĝoj.
En AK membras homoj el Usono, Meksiko, Nikaragvo, Kubo,
Kolombio kaj Brazilo, tio ebligas ke estu bona rilato kun la landaj
asocioj. Landaj asocioj aktivas en diversaj niveloj ĉu okazigante
kongresojn kaj renkontiĝojn, ĉu instruante kaj disvastigante la
lingvon, pro tio mi ne kuraĝus diri, kiuj dormemas kaj kiuj aktivas.
Ekzemple, Kolombio ĉi-jare gastigos TAKEn kaj tio certe kaptos la
atenton de la Esperanto-mondo al tiu lando, sed kiel dirite, pluraj
asocioj aktivas diversmaniere.
Kion vi opinias pri la nuna situacio de la movado en
Ameriko?
ChuckSmith,laesperantistodelaJaro2015,estasusonano(tamen
li loĝas en Berlino). Mark Fettes, prezidanto de UEA, estas usonano
loĝanta en Kanado. Rogener Pavinski, brazilano, de 2010 redaktas
Kontakto-n kaj muzikumas en Supernova. Fabrício Valle redaktis la
revuonEsperantoĝisaprile.LagermanoMartinSchäfferloĝantaen
MeksikoestaslanunaĜeneralaSekretariodeUEA.JulianaEvandro
(Ĵu) el Brazilo estas vicprezidanto de TEJO. Ameriko gravegas por la
movado kaj niaj aktivuloj estas tre lertaj kaj kapablaj.
Midiruskeekde2014onisentasplidaentuziasmoĝenerale,nividis
starigondeFacebook-paĝoj,plidarenkontiĝoj,naciajkongresojkaj
pli kaj pli amerikaj aktivuloj rolas en la internacia movado; tamen
mi opinias la tuton pliboniginda, kvankam ni faris gravajn paŝojn
antaŭen, daŭre estas malfacilaĵoj. Ekemple, ekzistas landoj kie tute
neestasmovado,eĉnekontakt-personojkajestasdeziroŝanĝition,
ke almenaŭ en ĉiu amerika lando estu kurso de Esperanto.
Kaj junulare?
Danke al landa agado de TEJO kaj al malavaraj donacantoj por la
fonduso “Partoprenu IJK”, jam de pluraj jaroj almenaŭ unu junulo
ricevas subvencion por partopreni sian unuan IJK-n kaj tio alportas
al ni la plej entuziasmajn aktivulojn. En 2013 kolombiano vojaĝis al
Israelo,en2014aliajvizitisBrazilon,en2015mimemirisalGermanio
kaj en 2016 peruano partoprenos la IJK-n en Pollando. Tio gravegas
ĉar homoj spertiĝas kaj poste entuziasme laboras por la movado
lande kaj regione.
Kio mankas?
Nibezonaspliefikankunlaboron,tamenenniakontinentovojaĝide
unu lando al alia ne estas tiom facile kiel en Eŭropo. Kiel AK ni ŝatus
ke al TAKE ekzemple venu homoj el pluraj amerikaj landoj; ni volus
veniginepagipovajnjunulojnkajriĉigilamovadon,sedtiomalfacilas
promankodemonajrimedoj.GravasankaŭhavialironalEsperanto-
Uriel Gurdián