Unlocking the Power of ChatGPT and AI in Testing - A Real-World Look, present...
22_PDFsam_Kontakto2_2015
1. tejo tutmonde
22 l numero 266 (2015:2)
kaj krome oni devas adaptiĝi al la prioritatoj
de la subvenicdonantoj, kiuj ja principe ne
subtenasporesperantanagadon.Tamen,tiam
la rezulto estas duobla, ĉar oni ne nur helpas
al sia asocio aŭ klubo, sed ankaŭ ne forprenas
rimedojn de la Esperanto-komunumo, kiuj plu
povas esti utiligitaj aliloke. Serĉante helpon
ĉe esperantistoj oni devas unue informi pri
sia agado – pri tio, kion oni faras, kiaj estas la
rezultoj kaj ĉeokaze informi pri bezonoj, kiuj
ne estas solveblaj per iliaj propraj rimedoj.
Tre bonan ekzemplon oni povas facile trovi
en Burundo – temas pri Esperanto-centro
en Rumonge, kie oni faras vere multegan
laboron, montras ĝin al la mondo kaj sekve
ricevas helpon.
Virinoj ne multas
Alia problemo kiu tuj frapas la okulojn de
gastoalvenantadeekstere,estaslamalmulteco
devirinojenlamovado.EnBurundovirinojofte
neestasboneedukitajkajnemultepartoprenas
la socian vivon. Fine de la lecionoj en la lernejo
ilidevasrapiderevenihejmenporfarihejmajn
laborojn. Dum virinoj por iri ien ajn bezonas permeson de siaj
familianoj,virojĝeneraleĝuasplenanliberecon.Ankaŭlaesprimpovo
de virinoj estas kulture limigita. Kiam mi estis demandanta virinojn
kaj mi ne eksplicite menciis, ke mi volas respondon de virino, tiam
kutime estis iu viro ekparolanta ilianome. Ne gravas ĉu temis pri
salono plena de homoj aŭ ĉu pri eta kelkpersona babilado. Ankaŭ
ne vere temis pri iuj familiaj ligoj inter ili. Simple viroj tie ofte kvazaŭ
aŭtomate ekparolas nome de virinoj, verŝajne eĉ sen pensi pri tio.
Kiammiestisentiujklubajkajlernejajrenkontiĝoj,miĉiamdemandis
kial virinoj tiom malmultas. Ĉiam tuj ekparolis iu viro aserante ke
“virinoj ne interesiĝas”. La respondo de virinoj al la sama demando
estis tamen tute alia. Virinoj mem diris, ke ili ja interesiĝas, sed ili ne
povas partopreni, ĉar mankas al ili tempo por tiaj aktivaĵoj. Por ke ili
povu esti engaĝitaj, necesas okazigi la agadojn tiel, ke ili povu en ili
partopreni – t.e. en iuj specifaj tagoj aŭ horoj kiam ili disponeblas.
Tio nun ŝajnas al mi la plej granda defio por la burunda Esperanto-
movado – plenumi la deziron de virinoj, ke ili povu partopreni la
movadon, konsiderante la kadrojn en kiuj ili funkcias.
Gravas ankaŭ aldoni, ke estas tamen
almenaŭ unu pozitiva escepto. Temas
pri la klubo “Verda Stelo”, gvidata de
la prezidanto de JEBUO, Mlossi Saidi,
en la islama liceo en ne aparte riĉa
kvartalo de Buĵumburo. En la klubo
proksimumetrionoestasvirinojkajunu
el ili estas kasistino. Tie mi estis dufoje,
ĉar mankis tempo por respondi ĉiujn
demandojn. Fakte tiu klubo ŝajnis al mi
la plej entuziasma el ĉiuj, kiujn mi vidis
– eble tiuj aferoj ligiĝas? Ĝenerale en
Buĵumburoemancipiĝodevirinojestas
multe pli progresinta ol aliloke. IJK en
Burundo povus certe pozitive kontribui
al ŝanĝoj kaj precipe se ĝi estos ankaŭ
teme ligita al tio.
Kiel financi tian projekton?
Financado estas la ĉefa defio por
entrepreni tiom kuraĝan projekton,
kiel IJK en Afriko. Certe ne eblas atendi,
ke ĉi tiu kongreso estu profitdona, sed
tio ne estas la plej grava problemo –
antaŭvidante tion, TEJO nun okazigos
sinsekve du IJK-ojn en Eŭropo, kiuj
esperebledonosalnisufiĉedasekureco.
Renkontiĝo kun komencantoj en Esperanto-centro en Rumonge
La kaĉon el kunbatitaj eroj de karbo kaj folioj oni ŝmiras sur la muro. Kiam ĝi sekiĝos,
ĝi estos tabulo