Unlocking the Power of ChatGPT and AI in Testing - A Real-World Look, present...
21_PDFsam_Kontakto2_2015
1. revuo kontakto l 21
tejo tutmonde
IJKenAfriko—alvenisjamlatemp’?
Okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Afriko estas jam de
kelkaj jaroj inter la prioritataj planoj de TEJO. Decidon por alstrebi
ĝin alprenis la Komitato de TEJO dum sia kunveno en la IJK 2009 en
Liberec’, Ĉeĥio. Tiam ĝi estis nur bela ideo kun ankoraŭ nemultaj
konkretaj ideoj pri tio kiel realigi ĝin. Intertempe tamen TEJO faris
sufiĉe grandan progreson. Ni spertiĝis pri organizado de IJK-oj
ekster Eŭropo, danke al eventoj en Kubo, Israelo, Vjetnamio kaj
Brazilo. Ni konstante kunlaboras kun ILEI por okazigi niajn ĉefajn
eventojn en Afriko kune, unu post la alia en neforaj lokoj. Ni ankaŭ
kolektas informojn pri tio kie kaj kiel tio fareblus en Afriko, kaj ankaŭ
ekstermovadeaktivasentiukampo.Ĝustelaeksterarilataagadodonis
alnieblonpartoprenienla10-aAfrika-EŭropaTrejnadoporJunularaj
Organizoj, kiu okazis en Kenjo en la lasta semajno de januaro. Tiun
okazon ni decidis utiligi por fari viziton al Burundo, kiu estas la ĉefa
afrika kandidato por organizi Internacian Junularan Kongreson. La
vizito al Burundo havis kelkajn ĉefajn celojn. Krom evidente rilata al
la IJK, temis ankaŭ pri helpo al la Esperanto-centro en Rumonge kaj
ĝenerale pri ekscio kiel funkcias la junulara Esperanto-movado tie.
Pri tiuj diversaj aspektoj mi jen ŝatus raporti al vi.
Burunda Esperanto-movado – forta, sed ne sen
problemoj
VenantealBurundokajrenkontiĝantekunlokajesperantistojcerte
ne eblas ne rimarki, ke ili vere multnombras. Nur en Buĵumburo mi
renkontis ĉirkaŭ 20-30 esperantistojn kaj pliajn lernantojn, dum en
la tuta lando estas centoj da esperantistoj. En ĉiuj lokoj de Burundo,
kiujnmivizitis,mirenkontisveremultajnhomojn,treentuziasmajnkaj
emajn lerni Esperanton. Do certe homfortoj por organizi la IJK-on tie
nemankas.IomamankoestastamenIJK-spertuloj.Interburundanoj
fakte ĝis nun estas nur unu kiu partoprenis IJK-on (en 2013 en
Hanojo) danke al la
subvencio Partoprenu
en IJK. Por ĉi tiu jaro
per la sama premio
povas veni al la IJK
alia burunda aktivulo,
tamen tio ankoraŭ
dependas de la ricevo
de vizo. Por du aliaj
tiuregionaj aktivuloj
ni subvencipetis ĉe
neesperantistafonduso
kajatendasrespondon.
Ni esperas ke ĉi tiuj
streboj almenaŭ parte
sukcesos.
Ĉu Buĵumburo pretas por gastigi IJK-on?
Loĝistike la kongreso tie estas farebla sufiĉe senprobleme. Ni
vizitis lernejon, kiu povus gastigi IJK-n. Ĝi estas gvidata de internacia
neregistaraorganizokajenhavasĉiujnnecesajnlokojnporokazigode
lakongreso(160lokojenlitoj,eblohaviamasloĝejojnkajtendumejojn,
unu granda salono kun scenejo, pluraj klasoĉambroj, manĝejo kun
kuirejo k.s.). Sola teknika problemo estas mankoj de elektro, kiuj tre
oftas en Burundo, sed tio solveblas per ekhavo de elektro-generilo.
Pensmaniero “ni bezonas helpon”
Por esti honesta oni tamen devas mencii ankaŭ problemojn. En
la lokaj kluboj ne maloftas pensmaniero, ke “ni bezonas helpon,
ĉar sen helpo ni povas fari nenion”.
En tiu mondparto tre viva estas la
imago,keenEŭropoekzistasbonhavaj
Esperanto-organizoj. Ne ricevante iun
ne tre precize difinitan helpon de ili,
la lokaj junaj esperantistoj ofte trovas
tiel ekskuzon por manko de agado. Ni
multeparolispritio,keunueneekzistas
E-organizoj,kiujhavasmultedamono,
sedjesekzistasbonhavajesperantistoj,
kiuj pretas helpi. Ne sufiĉas tamen
nur diri “mi bezonas helpon” por
ricevihelpon, ĉar en la mondo estas
multegaj tiaj petoj. Ni diskutis pri tio,
kiel oni povas organizi laboron de la
kluboj por unue provi helpi al si mem
kaj poste, montrante la rezultojn
serĉi helpon ekstere. La serĉadon oni
povas plej facile komenci ĉe la Landa
Asocio, ĉar eble temas simple pri iuj
informmankoj kaj la Landa Asocio
scias kiel eblas helpi en iu konkreta
situacio. Eblas ankaŭ serĉi helpon ĉe
esperantistoj kaj ĉe neesperantistaj
subtenantoj.Tiujneesperantistajestas
certe malpli facilaj, ĉar oni devas
realigi agadojn kadre de projekto
Łukasz Żebrowski
Renkontiĝo kun komencantoj en Esperanto-centro en Rumonge
Łukasz Żebrowski