1. FONDAĴOJ DE UEA
Per helpo de donacantoj, UEA faras multon kio ne estus ebla sen tiu ekstra subteno. Ĉi-subaj fondaĵoj kaj
specialaj kontoj bonvenigas ankaŭ vian donacon. Se la celo de donaco ne estas indikita, la mono eniras la
Ĝeneralan Kason, aŭ, se temas pri pli ol e3050, la Asocian Kapitalon. Donacojn oni povas sendi pere de
kotizperanto aŭ rekte al la CO de UEA. Kiuj interesiĝas testamenti al UEA aŭ al unu el la fondaĵoj, bv. peti
informojn ĉe la Centra Oficejo.
Afriko: Financas kaj helpas multfacetan laboron por disvastigi Esperanton en Afriko.
Ameriko: Helpas la Esperanto-movadon en Suda kaj Centra Ameriko.
Antoni Grabowski: Subtenas Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj (precipe por beletro) kaj per
kuraĝigo al junaj verkistoj.
Azio: Subtenas la disvastigon de Esperanto en Azio.
Belarta Fondaĵo: Subtenas la Belartajn Konkursojn de UEA.
Biblioteko: Subtenas la prizorgadon de la Biblioteko Hector Hodler.
Canuto: Helpas membrigi en UEA homojn el landoj kun transpagaj malfacilaĵoj kaj en evolulandoj.
Edukado: Subtenas la laboron pri instruado de Esperanto kaj aliaj edukaj kaj kulturaj agadoj: CED, kaj
instruado en Afriko (pere de la Fondaĵo Hans).
Espero: Helpas e-istajn viktimojn de militoj kaj naturaj katastrofoj, la kampanjon “Lingvo de Paco”, kaj la
lernejojn en evolulandoj kie oni instruas ankaŭ Esperanton.
Eŭropo: Subtenas la agadon por Esperanto en Eŭropa Unio.
Informado: Subtenas la informan laboron de la Asocio.
Junularo: Subtenas TEJO-n, la junularan sekcion de UEA.
Oficeja Ilaro: Servas por ekipi la CO de UEA per modernaj laborhelpiloj.
Societo Zamenhof: Societo por doni ekstran financan apogon al la Asocio. La kotizo estas duoblo de la MAkotizo.
Wüster: Helpas financi la aktivadon de UEA por evoluigi la Esperanto-terminologion de diversaj fakoj.
Triamonda Kongresa Fondaĵo: Helpas partopreni en UK al triamondanoj, invititaj de UEA, kiuj mem ne
povus pagi ĉiujn kostojn.
Volontula Fondaĵo: Subtenas la Volontulan Servon, kadre de kiu gejunuloj laboras kaj spertiĝas en la Centra
Oficejo de UEA.