Tradukaĵoj de Zamenhof: ĉe la sojlo de la estonteco!
Malgranda prezentado pri la tradukaĵoj de Zamenhof en la kunteksto de la mondaj literaturaj movadoj.
Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...
Tradukoj zamenhofaj
1. Malgranda provskribo pri la tradukaĵoj de Zamenhof
en la kunteksto de la mondaj literaturaj movadoj.
Luiz Claudio Oliveira
Divinópolis/ Belo Horizonte – Minas Gerais
Divinopoliso/ Belo-Horizonto – Minas-Gerajso
TRADUKAĴOJ DE ZAMENHOF:
ĈE LA SOJLO DE LA ESTONTECO!
3. ZAMENHOF:
-Grava antaŭulo de esperanto.
-aŭtoro de 'inkunabloj', de verkoj
de la komenca periodo de la lingvo,
antaŭ ol la propre dirita
literatura florado...
-Tiaj interpretadoj malveraj, altruditaj,
klopodas forpreni el Zamenhof:
lian nekontesteblan lingvan autoritatecon sur esperanto,
lian modernecon aŭ nuntempecon.
4. ZAMENHOF:
-estas la esenco de esperanto,
kiel lingvo kaj kiel movado.
-estis tiu, kiu difinis kio estas
kaj kiel funkcias la Internacia Lingvo.
-lia vivo kaj verkaro enmiksiĝas
en modernan kuntekston,
de la originoj mem de nia nuntempa mondo.
5. NUNTEMPO: PROBLEMO SITUACIO X SOLVO
Ekde ĝia ‘populariĝo’, esperanto estos submetata:
al interpretadoj plej diversaj,
al uzado de grupoj kaj individuoj plej diversaj
pli interesataj pri modismoj, privataj ideoj, aĉaj altvalorismoj, modernismoj
anstataŭ la ellernado de la lingvo laŭ ĝiaj fundamentoj,
aplikoj kiel efika instrumento de la interkomunikiĝado
inter ĉiuj tavoloj de la socio, de ĉiuj popoloj, de ĉiuj kulturoj
de la Planedo Tero —kaj tio en ĉiuj tempoj, estintaj kaj estontaj—.
Studado de la verkoj de Zamenhof
11. La vivdaŭro de Zamenhof (1859-1917) lokiĝas en la sojlo, en la
komenca limŝtono de nia nuntempa mondo : la 19-a jarcento.
Ekspozicio Parizo 1889.
La ideoj de la literaturo, de la scienco, disvolviĝintaj dum la 19-
a jarcento, estas la sojlo de la nuntempa mondo, ĝia origino.
La verkoj de aŭtoroj de tiu epoko, eĉ iliaj literaturaj aliroj, daŭre
influas la mondon ĝis hodiaŭ.
La 21-a jarcento en diversaj aferoj estas nenio plu ol daŭrigado
de la bolantaj kaj revoluciaj ideoj de la 19-a jarcento
—inter ili la konkretigo de la malnovaj idealoj pri internacia
lingvo, realigitaj de la lingva genio de Zamenhof—.
12. el prozo —La Batalo de l’ Vivo (Dickens), La Habeno de
Baĥaraĥ (Heine), La Gimnazio (Aleihem), Marta (Orzeszko)—.
kaj dramajn — Hamleto (Shakespeare), La Revizoro (Gogol),
La Rabistoj (Schiller), Ifigenio en Taŭrido (Goethe), Georgo
Dandin (Molière)—.
lirikajn —diversaj poeziaĵoj de la Fundamenta Krestomatio
(Mickiewicz, Goethe, Heine kaj aliaj), kio inkludas Hamleton
(Shakespeare)— .
Zamenhof tradukis tekstojn (klasika enklasado):
13. Laǔ neformala enklasado, ni havas:
tragedion: Hamleto, kritikan komedion: Georgo Dandin, La Revizoro,
romanojn kaj rakontojn: La Batalo de l’ Vivo, La Habeno de Baĥaraĥ
(rakonto), Marta (rakonto), La Gimnazio (rakonto).
teatraĵojn: Hamleto, Ifigenio en Taŭrido, Georgo Dandin, La Revizoro, La
Rabistoj,
literaturon ▪religian: Malnova Testamento,
▪ porinfanan: Fabeloj de Andersen,
▪ kaj ‘popolan’ : Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof).
14. Laŭ vidpunkto de la lokiĝo de la verkoj en la tempo, ni havas:
tekstojn malnovajn: Malnova Testamento,
de la Renesanco: Hamleto, Georgo Dandin,
kaj nuntempajn, apartenantajn al:
Romantiko —pioniraj: Ifigenio en Taŭrido, La Rabistoj;
—pli freŝdataj rilate al lia epoko: La Habeno de Baĥaraĥ,
Realismo: La Revizoro,
Viktoria epoko: La Batalo de l’ Vivo,
(pola) Pozitivismo: Marta.
15. Rilate al vorttrezoro, ni havas:
verkon riĉegan el priskriboj de emocioj, agoj, pejzaĝoj, realaj kaj imagitaj,
kun abundo da detaloj —Fabeloj (4 volumoj)—,
unu verkon pri enpripensado kaj psikologia analizo —Marta (kun modela
lingvo de grandliteratura aŭ senmiksa esperanto)—,
verkojn kun temoj tragikaj —Hamleto, La Rabeno de Baĥaraĥ, Marta—,
verkojn kun temoj komikaj —La Revizoro, Georgo Dandin—,
romanojn —La Batalo de l’ Vivo, Marta, La Rabeno de Baĥaraĥ—,
verkojn kun frazoj aǔ diraĵoj popolaj —Esperanta Proverbaro—.
16. 3-AMASIGO DE LA TRADUKAĴOJ DE ZAMENHOF
LAǓ LITERATURAJ MOVADOJ/ KONCEPTOJ
17. A- VERKOJ EN KUNTEKSTO REALISMA-NATURALISMA
(i) Marta, de lia juneco:
matura verko de la grandliteratura aŭ
senmiksa lingvo de esperanto.
(ii) La Gimnazio:
verko kun loka-socia enhavo.
Orzeszko, aŭtorino de Marta:
ligata al Pozitivismo
do Marta donas ideon pri la pensoj pri la
socio kiuj absorbis Realismo-Naturalismon
de tiu epoko. Virino glatanta kaj infano
kudranta (1890~1900, Medio
simila al tiu de 'Marta')
18. Plue en tiu kunteksto realisma-naturalisma
(iii) La Revizoro
(iv) La Rabeno de Baĥaraĥ
Do, jen 4 verkoj reprezentantaj
la ideĉenojn realismaj-naturalismajn.
Ili pritraktas la problemojn, sopiregojn,
malfacilaĵojn kaj korpremojn de popoloj,
klasoj, malplimultaroj, laŭ rekta maniero
(sen ‘romantikeco’).
Bildo por 'Heinrich Heine, Der
Rabbi von Bacherach'
(germane).
19. B- VERKOJ EN KUNTEKSTO ROMANTIKA-VIKTORIA
(i) La Batalo de l' Vivo:
● ekzemplodona pri la Viktoria epoko.
● verko milda komparite al la antaŭaj.
Konsiderante la romantikulojn kiel posedantajn
temarojn pli proksima al la viktoria epoko:
jen du pliaj verkoj similaj al La batalo de l'
Vivo, la romantikaj ekzempleroj:
(ii) Ifigenio en Taŭrido kaj
(iii) La Rabistoj
20. C- PORINFANA LITERATURO
Fabeloj de Andersen:
● 4 volumoj.
● originalaĵoj publikigitaj de 1815 ĝis 1842.
● ankaŭ plaĉas al la junularo kaj plenkreskuloj.
● kun trajtoj el romantiko, sed ankaŭ
naturalismo, supernatura realismo, eble
ekzistadismo kaj ankoraŭ religia sento.
mikso de la genieco kaj personeco de
Andersen.
bonega kiel didaktika verko por la plej
diversaj esprimoj en esperanto. Statuo de la 'Virineto de maro'
(Fabeloj) en Kopenhago.
21. RESUMO 1:
Specimeno de la kultura heredaĵo
lasita de Zamenhof por la literaturo en esperanto
prenita el la literaturaj movadoj
de la sojlo de la moderna mondo:
a) Temaro realisma-naturalisma:
4 verkoj: —Marta, La Gimnazio, La Revizoro, La Rabeno de
Baĥaraĥ—,
b) Temaro viktoria-romantika:
3 verkoj: —La batalo de l´Vivo, Ifigenio en Taŭrido, La Rabistoj—,
c) Temaro porinfana-porjunula tre diversigita
(romantiko, realismo supernatura, religiemo):
1 verko (4 volumoj): —Fabeloj de Andersen—.
Jen moderna baza literaturo, nuntempa laǔ siaj
temoj: realisma-socia, romantika, diversigita, de 1800 al 1900.
Unua flugo de veturilo
pli peza ol la aero: en
1906, flugmaŝino 14-bis
de Santos Dumont.
22. D/E- VERKOJ ANTAŬAJ AL LA 19-A JARCENTO
Zamenhof elektis:
2 universalajn klasikaĵojn:
―Hamleto kaj Georgo Dandin―
1 malnovan tekston,
amplekse disvastigitan en la Planedo:
―Malnova Testamento―
‘Vidaĵo de Hamleto’,
1893, de Pedro Américo.
23. Hamleto (Shakespeare) kaj Georgo Dandin (Molière)
Renesancaj verkoj (1500-1670),
klasikaĵoj, je mondskala atingo.
Ili forestas nek de la imagaro nek de la uzado
de la monda literaturo.
Malnova Testamento de la Biblio:
Teksto ege singulara, antikva (300 a.K-100 p.K.?)
Kun sia tipa lingvaĵo
kaj enhavo sakra por multaj popoloj.
Rulaĵo kun la Malnova
Testamento.
24. F/G- VERKOJ POPULARAJ KAJ DIDAKTIKAJ
Proverbaro Esperanta:
Verko aparta, singulara
ĝi enhavas la popolan ‘saĝecon’:
‘ ‘Frazeologio rusa-pola-franca-germana’
de Marko Zamenhof.
Fundamenta Krestomatio:
Kolekto da modelaj tekstoj,
por ‘bona verkisto’ (laŭ Antaŭparolo
de Zamenhof)
Libroservo dum la Universala
Kongreso de Esperanto de 2008.
25. Kolekto Aprobita:
Kolekto Esperanta, aprobita de
Dr-o Zamenhof, eldonisto Hachette
Prezentado de verkoj
kun la aprobmarko de la majstro
Ne por esti superaj, tamen
por konservi la unuecon de la lingvo.
Universala Kongreso: malgranda
elmontro de homoj el tre diversaj
lingvoj kaj kulturoj.
26. RESUMO 2:
De antikvaj tempoj
tra Renesanco
ĝis la didaktika kaj populara:
d) Renesanca temaro:
2 verkoj: —Hamleto kaj Georgo Dandin—,
e) Malnova/antikva teksto:
1 verko (ampleksa): —Malnova Testamento—,
f) Temaro didaktika-populara:
diversaj verkoj: —Proverbaro Esperanta, Fundamenta Krestomatio,
Kolekto Aprobita (diversaj libretoj)—.
Per tiuj tradukoj, Zamenhof disigis sian verkadon tra periodo de 1800
ĝis 2100 jaroj, kun ankoraŭ pli da grandega diverseco de enhavo kaj
stilo.
27. AMASIGO DE LA TRADUKAĴOJ DE ZAMENHOF
LAǓ LITERATURAJ MOVADOJ/ KONCEPTOJ
a) Temaro realisma-naturalisma:
4 verkoj: —Marta, La Gimnazio, La Revizoro, La Rabeno de Baĥaraĥ—,
b) Temaro viktoria-romantika:
3 verkoj: —La batalo de l Vivo, Ifigenio en Taŭrido, La Rabistoj—,
c) Temaro porinfana-porjunula tre diversigita
(romantiko, realismo supernatura, religiemo):
1 verko (4 volumoj): —Fabeloj de Andersen—.
d) Renesanca temaro:
2 verkoj: —Hamleto kaj Georgo Dandin—,
e) Malnova/antikva teksto:
1 verko (ampleksa): —Malnova Testamento—,
f) Temaro didaktika-populara:
diversaj verkoj: —Proverbaro Esperanta, Fundamenta Krestomatio,
Kolekto Aprobita (diversaj libretoj)—.
29. Projekto de tradukado de Zamenhof: granda varieco da literaturaj
specoj, stiloj, epokoj, aŭtoroj, temaroj, enhavo.
disigita tra 1800 ĝis 2100 jaroj en la literatura historio de la homaro
grupoj da du aŭ tri verkoj de sama emo aŭ temaro:
—renesanca, realisma-naturalisma, viktoria-romantika ktp.—
diversaj aliaj malgrandaj variitaj temoj en la Fundamenta Krestomatio
reviziisto kaj eldonisto
Tiu elekto kiu estas iuflanke eĉ malgranda
13 tradukitaj verkoj rekte el Zamenhof
tamen aliflanke riĉega en varieco de enhavo kaj stilo.
30. Nur geniulo kun kapableco pri koncizo tia, kiel tiu Zamenhofa
povus fari verkon tiel kompakta, kaj samtempe
tiel signifa en ĝia variega enhavo.
Se esperantistoj lernus pli kaj sisteme la verkojn de Zamenhof,
duono de la senutilaj neologismoj vidataj tie kaj tie malaperus:
nur tiu, kiu ne atentis ekz-e la vorttrezoron riĉegan kaj detaligegan
de la Fabeloj, tuj komprenebla sen multe da konsultado al la vortaro,
povas emi al la uzado aŭ eĉ instruado de ‘spekti’ anstataŭ ‘rigardi’,
‘inventi’ anstataŭ ‘elpensi’, ‘ekspliki’ anstataŭ ‘klarigi’, ‘spuroj’ anstataŭ
‘postesignoj’, ktp., ktp., ktp.
31. La elektoj de Zamenhof, lia heredaĵo lasita en tradukoj al esperanto,
havas do tiun karakteran trajton:
ampleksa laŭ la tempo, varia laŭ stilo, laŭ temaro,
modernega kaj nuntempa aǔ eĉ estontecema.
kvante alirebla de la komuna parolanto, kiu povas legi kaj lerni
praktike lian tutan verkaron sen elspezi dekojn da jaroj por tio
estas disponebla al la tuta Homaro, por ke ĝi povu legi, ĝui,
kaj pripensi pri tiuj malgrandaj trezoroj de literaturo
—praktikaj modeloj de lingvo, por la planeda unueco de esperanto—.