Segurança Jurídica e Eficácia da Garantia de Direito de Resposta após a Revog...
Kien la Nuklea Energio?
1. Kien la Nuklea Energio?
Nova aliro al la atomo
Jimes Vasco Milanez
41a Brazila Kongreso de Esperanto
26a Brazila Esperantista Junulara Kongreso
Campinas, la 17an de Julio 2006
2. Kion vi memoras kiam vi
aŭskultas la esprimon
“Nuklea Energio”?
3. Ĉernobilon?
La 26an de Aprilo 1986, la kvara reaktoro de la nuklea
uzino de Ĉernobilo, Sovetunio [Ukrainio], eksplodis,
disĵetante amason da radioaktivaj partikloj en la
aeron, kiuj atingis preskaŭ la tutan Eŭropon.
4.
5. Hiroŝimon, Nagasakon?
Aŭgusto de 1945. Uzante siajn disvolvitajn konojn pri
nuklea teknologio, Usono bombas du japanajn urbojn
cele al la kapitulacigo de Japanio kaj por montri sian
potencon al Sovetunio. Komenciĝas la atoma kurado.
7. La emocia bildo
Interalie pro la laste menciitaj faktoroj, la monda
publika opinio havas ĝenerale malbonan bildon pri
nuklea energio, precipe post la ĉernobila akcidento
Pro la malvarma milito, dum kvar jardekoj la mondo
restis minacata de la nuklea armilaro de du potencaj
landoj: Usono kaj Sovetunio
Kompare al iuj energiofontoj, la nuklea energio estis
pli kosta, kio certagrade malpliigis la intereson pri ĝi
dum oni povis ĉerpi el aliaj ordinaraj fontoj
Dum la nuklea radioaktiva rubo estis vaste
kondamnita, la emisiado kiu kaŭzas la forcejan efikon
kreskis en multaj landoj
– Ĉu vere la nuklea energio nur havas malbonajn flankojn? Ĉu
ekzistas ununura nuklea energio, ĉiam egala?
8. Aplikoj en la socio
Samkiel iu ajn teknologio, ankaŭ la nuklea povas esti
uzata por bonaj kaj malbonaj celoj
440 nukleaj reaktoroj nuntempe respondas pri ĉirkaŭ
16% de la monda produktado de elektra energio
Francio: preskaŭ tute nuklea kaj la plej malgranda
emisiado de gasoj de forceja efiko en Eŭropo
Uzoj en la medicino, industrio kaj scienco
Elekt ra energio en la m ondo
11% Kar ba
15% 40% Hidr oelekt r a
Nuklea
Gasa
16%
18% Olea
9. Brazilo
La uzinoj Angra I kaj Angra II produktas duonon de la
energio konsumata en la tuta Rio de Janeiro
Angra II antaŭnelonge efike atingis la 16an pozicion
de la monda ranglisto de produktado
Brazilo ĵus konstruis sian propran fabrikon por riĉigi
uranion, celante redukti dependecon el eksterlando
10. Kiel funkcias la nuklea
energio?
Distingo inter fisio kaj fuzio
Konservado de energio kaj la fama ekvacio de
Einstein
La ciklo de la nuklea brulaĵo:
Urania Flava Riĉigo Nuklea
erco kuko de U235 brulaĵo
La bezono riĉigi uranion: la distribuo en la naturo
Nuklea uzino: speco de termelektrejo
Malsamaj konstruteknologioj
Video Areva PWR
[simila teknologio de la brazilaj]
11. Avantaĝoj
Granda produktado de energio (densa uzino). Komparo al aliaj:
Biomasa: 3000 kvadrataj kilometroj da kultivita tero por ekhavi 1000MW
Suna/Venta: 50 kvadrataj kilometroj da paneloj aŭ helicoj por 1000MW
Hidroelektra: gigantaj inunditaj areoj
Malmulte da brulaĵo Angra I + II: ĉk
2000 MW
1 Kg da ligno produktas ĉirkaŭ 1 KWh da energio
1 Kg da karbo produktas ĉirkaŭ 3 KWh da energio
1 Kg da oleo produktas ĉirkaŭ 4 KWh da energio
1 Kg da natura uranio produktas ĉirkaŭ 50000 KWh da energio
1 Kg da riĉigita uranio produktas ĉirkaŭ 6000000 KWh da energio
Facila transporto de la brulaĵo
Regula kaj konstanta produktado
Malgranda emisiado de gasoj (ĉefe nur akvovaporo)
Lokigo de la uzinoj en konvenaj lokoj
– Kial Angra? Pri la konsumcentroj kaj transmisiaj perdoj
Energia sendependeco kaj scienca disvolviĝo
12. Malavantaĝoj
Kosto, kompare al pli simplaj termelektrejoj kaj hidroelektrejoj
Produktado de radioaktivaj ruboj
La malfermita nuklea ciklo
Reprocezado de uzita brulaĵo (Eŭropo): ĝis 95% reakirebla
Malsamaj specoj de rubo: laŭ la duonvivo de la elementoj
Manko de taŭgaj longdaŭraj deponejoj
Varma akvo en riveroj
Teknologio uzebla por armiloj
Riĉigo: 90% de Uranio 235, Plutonio (reprocezado)
La disputo inter Usono kaj Irano
Riskoj ke malĝustaj homoj aliru la materialon
Eblaj terorismaj celoj
Riskoj de akcidentoj: superkrita reakcio
Kio vere okazis en Ĉernobilo?
Malsama teknologio, armeaj interesoj, malkomunikado/kaŝado
Pri la evoluo de la sekurecsistemoj, pasiva kontrolo, homaj riskoj
13. La nuntempa problemo
Gigantaj bezonoj pri energio en la moderna mondo
Industrio, transporto, komerco, hejmoj
Rekta ligo inter ekonomia kresko kaj energiaj postuloj
Malekvilibra distribuo de pokapa konsumo en la mondo
La forceja efiko, protokolo de Kioto
La alta kosto de petrolo
Tendenco al la karbo
Kosto kaj maldensa kapablo de alternativaj fontoj
Riskoj pri nestabileco: vento, suno, pluvo
Bezono diversigi la fontojn ankaŭ laŭ ekonomia vidpunkto
Brazilo: unika kazo, dispono je ĉiuj fontoj, por pluraj kuntekstoj
Potencialo de novaj hidroelektrejoj x lokoj x ekologiaj efikoj
Aŭkcioj de energio: la premo de la kostoj
La kverelo kun Bolivio pri la gaso kaj la bezono de sendependeco
14. La reveno al la atomo
Daŭraj energiaj postuloj kaj la bezono redukti emisiojn
Teknologia evoluo? Pli intensa socia akcepto?
Lastaj anoncoj de Britio, Germanio, Finnlando...
Azio: Ĉinio kaj Barato, ĉu la du estontaj potencoj?
Komparo de kostoj por novaj uzinoj:
Speco de uzino Brulaĵo Tarifo
(US$/MWh) (US$/MWh)
Hidroelektra - 40
Karba 27 42
Olea 28 42
Nuklea 6 45
Gasa 20 48
Venta - 62
Fonto:
Suna - 145 Eletronuclear
15. Novaj nukleaj teknologioj
La generacioj de reaktoroj
Generacio I
Generacio II
Generacio III
Unuaj prototipoj Generacio III+
Komercaj reaktoroj Generacio IV
Evoluintaj LWR
Evoluecaj
Projektoj Tre ŝparigaj
ekonomie pli
favoraj kaj taŭgaj Plibonigita
por rapida sekureco
deplojo Minimuma rubo
Rezistaj al
proliferado
Premisoj de novaj disvolvadoj
Efika uzado de la rimedoj
Sekureco propra al la procezo kaj pasiva kontrolo
Pli bona rubo-traktado kaj konverto de danĝeraj restaĵoj al aliaj pli mallongdaŭraj
Rezisto al proliferado de armiloj
Ekonomia konkuriveco kaj publika akcepto
16. Akcelilgviditaj Sistemoj [ADS]
Carlo Rubbia, CERN, 1995: energio-amplifiloj. Kiel funkcias?
Utiligo de torio-232 anstataŭ uranio-235
Fermita nuklea ciklo: la rubaĵoj estas remetataj en la reaktoron
plurfoje, produktante des pli da energio, ĝis ili fariĝas pli simplaj
elementoj
Subkrita reaktoro: ne ekzistas risko de kolapso
Torio estas pli abunda ol uranio kaj produktas pli da energio
Uzado de preskaŭ 100% de la rimedoj kaj ne bezonata riĉigo
Malpli granda produktado de restaĵoj, kies plej longa duonvivo
estas ĉirkaŭ centoble pli mallonga
Malfacile utiligi por armiloj
Ebleco bruligi restaĵojn kaj armilojn jam ekzistantajn
Barato, la dua plej granda rezervo de torio, 275 GW ĝis 2050
Brazilo: grandaj rezervoj, studoj dum la sepdekaj jaroj, IPEN nun
17. Kelkaj konkludoj
La kresko de energiopostuloj daŭras kaj neniu statistika analizo
montras renverson de la tendenco
La mondo debatas: estas urĝe redukti la emisiojn kaj la forcejan efikon.
La klimataj ŝanĝoj montriĝas pli intense
Nuklea energio estas unu el la solvoj. Estas same necese diversigi
Ekonomiaj faktoroj ne estas neglekteblaj; risko pri monda krizo
Ĉu vi emas pagi pli por via energio?
Scenoj el la proksimaj ĉapitroj
La problemo pri transportoj: kelkaj fakuloj konsideras la nuklean
energion la sola maniero amase produkti hidrogenon por veturiloj
Azio turnas sin al la atomo, Eŭropo kaj Usono eble sekvos. Brazilo.
La esploroj pri nuklea fuzio antaŭeniras: konsorcio ekkonstruas
Alternativaj fontoj iom post iom fariĝas pli efikaj
Distribuita generado de energio: la ŝanĝo de la paradigmo...
18. Referencoj
Energia nuclear socialmente aceitável como solução possível para a demanda energética brasileira
– Jimes Milanez, Ricardo Almeida kaj Fausto Carmo
Revuo Ciências do Ambiente On-line, IB/Unicamp – http://143.106.62.15/be310/
Ĉu fino de la atomepoko? – Behrouz Soroushian
Revuo Monato, Septembro 2002/9
Nigra rikolto de la homaro – Eugenia Zvereva
Revuo Kontakto 3-2002
A energia nuclear e seus usos na sociedade – Odair Gonçalves kaj Ivan Almeida
Revuo Ciência Hoje, Oktobro 2005
O sistema elétrico nacional e a necessidade nuclear – Othon Silva kaj Leonam Guimarães
Revuo Brasil Engenharia, Aprilo 2006
Thorium fuel cycle: potential benefits and challenges – Internacia Asocio de Atoma Energio
IAEA TECDOC Serio 1450, Majo 2005 – http://www.iaea.org
Potential of thorium based fuel cycles to constrain plutonium and reduce long lived waste toxicity –
Internacia Asocio de Atoma Energio
IAEA TECDOC Serio 1349, Aprilo 2003 – http://www.iaea.org
Is the friendly atom poised for a comeback? – E. Marshall
Revuo Science, la 19a de Aŭgusto 2005
Nuclear reactor hazards – H. Hirsch et al.
Greenpeace International, Aprilo 2005
Eletronuclear http://www.eletronuclear.gov.br/
Vikipedio http://eo.wikipedia.org/