2. • Kio estas radioamatorismo?
• Kio estas ILERA?
• Kio estas KLERA?
• Kio estas la Esperanta Radioklubo de KEA?
• Radiaj aranĝoj
• Teknikaj kaj fakaj aplikoj de Esperanto en RA.
• Eksterlandaj e-radioamatoroj (Jarlibro), (amikoj,
kontaktoj).
• Kubaj e-radioamatoroj (Adresaro)
• Informado
• esperanto.cu
• www.frcuba.cu
• Projektoj
• Estonteco de la fakgrupo
4. Kio estas radioamatorismo?
Ŝatokupo
Fakoj de amatora radio estas multaj:
CW aŭ telegrafio
Amplituda modulado (AM), frekvenca modulado
(FM), unuopa flanka modulado (angle SSB, Single
Side Band, pli efika speco de AM
Frekvencoj kaj bendoj
Propagiĝo
5. • Oni povas sendi bildojn per malrapida fotoregistra
televido (angle SSTV, Slow Scan Television). Oni
bezonas ĉirkaŭ 8 sekundojn por sendi unu bildon.
Simila principo estas la faks-sendmetodo (angle Fax),
kiu estas bone konata en la modernaj oficejoj. Oni
povas faksi al aliaj amatoraj stacioj, aŭ ricevi
informon de aliaj fontoj (ekz. veteraj mapoj).
• Ankaŭ oni povas sendi bildojn per rapida televido
(angle FSTV, Fast Scan Television) ricevebla per
analogaj televidiloj.
• Oni povas sendi tekston per diversaj metodoj.
Radioteletajpo, RTTY, PSK, AMTOR estas plibonigita
metodo, kiu permesas erarkorektadon. Se oni
konektas komputilon al la radio, oni povas sendi
tekston per paket-radio. JT9, JT65, FT8
6. Konfirmkartoj (QSL-kartoj)
Estas multaj kialoj por lerni kiel uzi la
amatoran radion. Iuj ŝatas lerni pri homoj en
aliaj lokoj. Ofte ili interŝanĝas pri
konfirmkartojn, mallonge QSL-kartojn, (iom
kiel poŝtkartoj), por konfirmi la kontakton. Se
oni havas unu karton el minimume 100
landoj, oni gajnas la bazan "DXCC" (longa
distanca centa klubo) premio. Iuj el la pli ol
350 landoj estas tre maloftaj, kaj multaj
radiistoj ĝuas la defion ricevi konfirmkartojn
de ili.
7.
8. Radiaj Konkursoj
Radiistoj ankaŭ interesiĝas pri konkursoj, en kiuj
oni celas kontakti plej multajn homojn kiel eble
dum limigita tempo. Sed iuj simple ŝatas babili
kun iu ajn, kiu hazarde respondas al la alvoko.
Amatoraj radiistoj ankaŭ havas
gravan rolon dum krizoj,
katastrofoj ktp. dum uraganoj,
tertremoj, ktp., provizante
gravan komunikadon kiam
elektro kaj normalaj metodoj de
komunikado ne funkcias.
9. Kio estas ILERA?
ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj
Radioamatoroj) kunigas esperantistajn
radioamatorojn. Organizas konkursojn, skedojn,
radiajn elsendojn dum la Universalaj Kongresoj
de Esperanto. Ĝi publikigas fakajn librojn,
vortarojn kaj bultenojn. Ĝi reprezentas la e-
radioamatorojn en UEA.
10. Kio estas KLERA?
KLERA (Kuba Laborgrupo de Esperantistaj Radioamatoroj) estas
fakgrupo de KEA, kiu kunigas E-radioamatorojn. Ĝi estis akceptita
de KEA komence de 2013 kaj de FRC (Federación Cubana de
Radioaficionados) la 20-an de aŭgusto 2013. Ĝi ĉefe agas ene de
KEA kaj dum naciaj E-renkontiĝoj.
11. Kio estas la Esperanta Radioklubo de KEA?
Ĝi estas speciala radioklubo de FRC ene de nia
Asocio, kiu havas propran voksignon CO9BNN.
Tio ebligas memstare organizi radiajn aranĝojn
kaj peti permesojn al la Ministerio pri
Komunikado (MIC), publikigi en la nacia
retpaĝo de FRC <www.frcuba.cu>, organizi
skedojn, aĉeti en la vendejo de FRC ktp.
12. Radiaj aranĝoj
Unu el niaj ĉefaj taskoj estas organizi radiajn
aranĝojn dum la jaro kadre de provincaj kaj
naciaj E-renkontiĝoj. Ĉefe por informadi pri
Esperanto kaj por ke niaj membroj povu
komunikiĝi per mallongaj ondoj. Pro ne bonaj
teknikaj kondiĉoj en HF nia grupo regule
organizas radiajn aranĝojn.
Ni jam organizis radiajn aranĝojn en 7 provincoj
(PR, MY, LH, CF, VC, CM, GT) kaj dissendis 602
QSL-kartojn.
13. CL#__ Jaruco, Mayabeque, 2012
CO9FAA Cienfuegos, 2013
COØKEA Por la 5 kubaj kontraŭteroristoj, Havano, 2013
CO9OAA Imías, Guantánamo 2013
CO9AAA Pinar del Río, 2014
CO9ANN Viñales, 2014
CO9FAA Ciudad Nuclear, Cienfuegos, 2014
CO9OAA Imías, Guantánamo, 2014
COØBS Camagüey, 2014
COØEO Villa Clara, 2015
T41C Pinar del Río ILLW
14. Eksterlandaj E-radioamatoroj
En la Jarlibro 2014 aperas 20 radiomatoroj.
Krom tiuj kiuj aperas en la Jarlibro ni havas
plurajn aliajn amikojn kaj kontaktojn .Ni regule
ricevas korespondaĵojn flanke de ILERA kaj
individuaj RA, kiuj volas interŝanĝi kun ni.
15. Kubaj E-radioamatoroj (Adresaro)
Ĉiujare ni eldonas la Adresaron de la kubaj E-
radiomatoroj.
En 2014 ni havis 26 E-radioamatorojn en 6 provincoj.
Statistiko
32 membrojn (fine de 2016)
La postuloj estas aparteni al KEA kaj al FRC.
16. Informado
esperanto.cu
www.esperanto.cult.cu
Aperis fotoj de niaj radiaj aranĝoj
www.frcuba.cu
En la nacia retejo de FRC aperis multaj raportoj pri la
esperantistoj kaj niaj radiaj aranĝoj.
Niaj regulaj Informleteroj de KLERA
Ni dissendis ilin rete kaj papere, normale ili estas
unupaĝaj sen tro komplika bildoprilaborado.
Bulteno de ILERA (2 foje jare)
17. Teknikaj kaj fakaj aplikoj de Esperanto en RA
Interŝanĝo de informoj
DX (longdistanca kontakto)
Traduko de materialoj
Konstruo de radioj surbaze de materialoj
publikigitaj en Esperanto.
Praktikado de Esperanto
19. Estonteco de la fakgrupo
Partopreni en la Esperanto-konkurso. En
1977 Hans Welling, DJ4PG, ekorganizis
Esperanto-konkurson, kiu ekde tiam
ĉiujare okazas dum la tria semajnfino de
novembro.
Organizi regulajn skedojn kun partopreno
de eksterlandaj RA.
Aliĝi al la internaciaj skedoj “la pacifika
rondo” kaj la “Eŭropa rondo”