SlideShare a Scribd company logo
Ludmila Jevsejeva: 
vivo kaj verkoj 
Margarita Želve 
Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio
Strukturo de la prelego 
Vivo kaj verkado de Ludmila Jevsejeva: 
 Infaneco kaj juneco (1913-1940) 
 En ekzilo (1941-1957) 
 Vivo post reveno (1957-1980)
1913 – 1940 
Infaneco kaj juneco
Naskiĝo kaj familio 
Ludmila Jevsejeva 
14.08.1913 – 28.01.1980 
 Patro - Ivans Jevsejevs (1880-1942) 
 Patrino - Helēna Jevsejeva (1885-1980?) 
 Frato - Viktors Jevsejevs (1909-1962)
Domo, kie loĝis L. Jevsejeva - strato Reformātu 14 
(en soveta tempo str. Sarkanās Gvardes, nun strato 
Alksnāja)
Lernojaroj 
 De 1925 ĝis 1932 en Riga Rusa 
gimnazio (iama gimnazio 
Lomonosova) 
 Lernas ludi pianon en Riga Popola 
Konservatorio 
 Eklernis Esperanton en 1929. La unua 
instruisto Genadij Tupicin (1885- 
1966), konata esperantisto, aŭtoro de 
pluraj Esperanto-lernolibroj.
Ludmila Jevsejeva pri lernado de 
Esperanto 
 Tio, kion mi aŭdis dum la kurso mirigis min 
kaj mi eklernis Esperanton, ne ĉar mi sentis 
bezonon pri iu fremda lingvo, sed simple tial, 
ke ĝi estis tiel facila kaj genie regula kaj per 
tio liveris al mi plezuron. 
 Ĝi estis por mi kvazaŭ spirita sporto, kvazaŭ 
pensludo, kie mi per malmultaj certaj 
reguloj, prefiksoj kaj sufiksoj povis formi 
diversajn frazojn.
Aktivado en Esperanto-movado 
(1931-1940) 
 Estraranino (sekretariino) de Latva Esperanto- 
Societo (1931-1940); 
 Ekde 1935 redaktorino de “Ondo de Daugava”; 
 Gvidis Esperanto kursojn; 
 Gvidis dramrondeton, mem aktoris en 
Esperanto-teatraĵoj, verkis tekstojn por ili; 
 Gvidis turistan rondon, organizis Esperanto-karavanojn 
al najbaraj landoj - Litovio, Estonio, 
ankaŭ Finnlando. 
 1937-1939 membro de Internacia Ligo de 
esperantistoj
Naskiĝo de poetino 
 En Esperanto poemojn ekverkis en 1931; 
 Publikiĝis en “Ondo de Daugava”, “Litova Stelo”, 
“Pola Esperantisto”, “Suda Stelo”, “Literatura 
Mondo” k.a. 
 En poemkolekto “Naŭ poetoj” (1938) aperis 4 
poemoj: “Orkideo”, “Aŭtuna melodio”, “Strigo sur 
mia libroŝranko”, “La betonita vojo”.
Aŭtuna Melodio 
Silentas park'. Aleo nigra mutas. 
En forgesita laŭb' fantomas ombra lud'. 
Aŭtun' sopire melodion flutas, 
Melankolia sonas la prelud'. 
Banale nuda Faŭno ŝtonigita 
Satane ridas al falanta stel' 
Laŭ leĝo de jarcentoj mortigita. 
Nenio daûras...nek la viv', nek bel'. 
Silentas park', nur sub piedo laca 
Folioj flavaj flustras pri la mort'. 
Nenio daûras!...Faŭno dorme paca 
Ridetas mute, sen kompata vort'.
Ludmila Jevsejeva pri siaj versoj: 
 La principon de mia versado karakterizas 
lakono kaj dinamiko, ekstrema simpleco de 
la lingvo, ekonomio de vortoj, sen ajna pezo, 
ĉar mi skribas ne por literaturaj estetoj kaj 
snoboj, sed nure por mia ordinara kaj tre 
ŝatata esperantista popolo. 
 Kaj feliĉa estas tiu poeto, kiun amas popolo, 
sed ne apartaj kritikistoj.
Saulcerīte Neilande pri poezio de 
Ludmila Jevsejeva: 
(Latvia Esperantisto No.4, Jan.1990) 
 Ŝi verkis originale multajn versojn, kiuj 
traktas tre vivoproksime interesajn temojn. 
La versoj legiĝas tre facile kaj flue. La lingvo 
estas ĉiam senriproĉa, temas pri la beleco de 
la mondo, traktas pri homo mem. Tre 
simpatiaj kaj ŝatataj estas ŝiaj porinfanaj 
versaĵoj.
Ada Csiszàr pri poezio de Ludmila 
Jevsejeva: 
(Budapeŝta Informilo, No.5, 1980) 
 Kvankam la delikatsenta voĉo ne starigis 
ŝin en reflektolumon, tamen la literatoroj kaj 
la versamanta publiko rekone taksis ŝiajn 
poeziaĵojn. L. Jevsejeva – oni legas en la 
Gvidlibro II – povas revivigi sian ĉirkaŭaĵon 
kaj travibrigi per emocio, kvazaŭ en 
poemkadritaj naturscenoj.
Perfidis min amik’ 
Perfidis min amik’. Ne mortis mi, nur suno 
Estiĝis nigra disk’, kaj ĉirkaŭ mi aŭtuno. 
Perfidis min amik’. Mi vivas, ne lamentas, 
Nur ĉio en la mond’ al mi indiferentas. 
Perfidis min amik’, se li revenus iam… 
Ne, el memoro lin forstrekis mi por ĉiam.
1941 – 1957 
En ekzilo
Aresto kaj ekzilo 
 Arestita la 14-an de junio 1941, 
 La 20-an de junio 1941 akuzita laŭ 
art. 58, parto IV de Krimkodo de 
RSFSR. 
 La 16-an de majo 1942 laŭ decido de 
Speciala Konsilantaro de NKVD SSSR 
kiel socie danĝera elemento estis 
sendita en punlaborejon por 3 jaroj – 
al Siberio - urbo Inta, Komi provinco. 
 Rajtis reveni Latvion nur en 1957.
El artikolo de Nikolao Stepanov 
“Ludmila Jevsejeva – esperantistino 
kaj poetino” (I) 
 Laŭ ordono pri akuzo kaj la verdikto, 
Jevsejeva L.I. de 1932 ĝis 1940 jaroj 
aktive partoprenis en esperantista movado 
en Latvio, ...dum kelkaj jaroj estis sekretario 
de Riga fako de esperantistoj, kaj de 1935 
ĝis 1937 - redaktoro de revuo de 
esperantistoj en Latvio "Volna Dviny" [Ondo 
de Daugava]. 
 De 1937 jaro ĝis 1939 jaro estis membro de 
Internacia Ligo de esperantistoj, kies centro 
troviĝis en Londono.
El artikolo de Nikolao Stepanov 
“Ludmila Jevsejeva – esperantistino 
kaj poetino” (II) 
 Dum lastaj 4 jaroj veturadis al konferencoj de 
ĉebaltaj esperantistoj en Tallin, Riga kaj 
Kaunas. 
 Dum kelkaj jaroj persone 
korespondadis kun kelkaj esperantistoj, 
loĝantaj en diversaj landoj de Okcidenta 
Europo. 
 En 1941 je ŝia adreso el Bulgario (NB: 
tiatempe la lando estis kvalifikita kiel "lando de 
blanka teroro" - NSt.) venis cirkulero, en kiu 
oni proponis (al ŝi) doni informojn de spiona 
karaktero pri altlernejoj de Sovetunio.
El artikolo de Nikolao Stepanov 
“Ludmila Jevsejeva – esperantistino 
kaj poetino” (III) 
Laŭ decido de juĝistar-kolegio pri 
krimaferoj ĉe Supera Juĝistaro de 
Latvia SSR de la 22-a de junio 1957 la 
ordono de Speciala Konsilantaro ĉe 
NKVD SSSR de la 16-a de majo 1942 
rilate de Jevsejeva L. I. estis nuligita 
kaj krimproceso - ĉesigita, pro manko 
de krimpuneblaj agoj en agado de 
Jevsejeva L.I.
El letero al amikino en 1953: 
 „Iam mi tre ŝatis aŭtunon, sed nun mi revas 
pri eterna printempo. En mia vivo tro longe 
daŭras la morna aŭtuno, ĉu vere tio estas la 
fino. Ne povas kaj ne devas esti. Mi atendas 
sunon, brilan, fajrospiran, bruligan, atendas 
revenon de printempo”.
PETO AL LA SUNO 
 Suneto, suneto! 
Donu okazon, 
Donu okazon 
Varmigi nazon. 
Montriĝu, suneto, 
Almenaŭ fojon, 
Almenaŭ fojon 
Sekigu vojon. 
Suneto, suneto, 
Prilumu la korton. 
Prilumu la korton, 
Havigu al mi forton.
MI ATENDAS MIRAKLON 
Mi atendas miraklon dum ĉiu vesper', 
ebriigan printempon en povra aŭtuno, 
por eskapi sur cignaj flugiloj el nuno. 
Mi atendas miraklon dum ĉiu vesper'. 
Jen voĉ' en mallumo, sarkasme ekfrazas: 
"Ho, naiva, mirakloj neniam okazas!"
El letero al patrino, 30-an de 
aŭgusto 1954: 
 Oni promesas ĉi-jare doni pasporton kun la 
rajto elveturi. Mi nun iradas kiel ne estu 
mem – nur pri vi pensas. Mem ne kredos ĝis 
jam ne sidos en trajno. 
 Pri tio ke mi al vi skribas ne devas al ĉiuj 
rakonti. Homoj estas tre enviaj, ili kapablas 
nur ĝoji pro la fremda malfeliĉo, tiujn kiuj 
kunsentas malofte vi trovos, ne multaj 
homoj havas veran kaj pravan koron.
El letero al patrino la 7an de 
aŭgusto 1955: 
 ...nur kelkaj varmaj tagoj dum la tuta 
somero.. kaj mi ne povas en suno eĉ kvin 
minutojn sidi, koro ne permesas. Por mi pli 
bone malvarma vetero, tute iĝis nordulino. 
 Sendu la foton kie mi sidas ĉe pianino en 
Konservatorio, ni rigardos kaj mi resendos.
El letero al patrino la 3an de marto 
1957: 
 Mi elveturos el Inta la 28-an aŭ 30-an de 
marto, tra Leningrado.
1957 – 1980 
Post reveno
Aktive aliĝas al renovigita 
Esperanto-movado 
 Ano de Riga Esperanto-klubo 
 Gvidas Esperanto-kursojn 
 Organizas literaturajn seminariojn, koncertojn, 
prelegoj por Riga Esperanto-klubo kaj “Īnternacia 
Amikeco” - klubo de malbonvidkapablaj kaj blindaj 
esperantistoj 
 Kunorganizas Tutsovetian kunflugon de blindaj 
esperantistoj en Latvio (1972) 
 Partoprenas literaturajn konkursojn - Muzo 
(Litovio), k..a., ofte gajnas la unuajn premiojn.
Poemoj publikigitaj en periodaĵoj 
 “Norda Prismo”, “Bulgara Esperantisto”, “La 
Praktiko”, “ Paco”, “Horizonto de Soveta Litovio”, 
“Amikeco”, ‘”Hungara Vivo” , “Heroldo de 
Esperanto” k.a.; 
 Kontribuis al “Esperanto Antologio” (1958), 
“Antologio de la Tutmonda ampoezio” (1968), 
 Kontribuis al lernolibroj eldonitaj en Hungario, 
Bulgario kaj Estonio.
Ludmila Jevsejeva pri tasko 
de poezio 
 La poezio estas ĉiam vivanta. Ĝi luktas por 
la vivo, kun kiu ĝi estas firme ligita kaj ni 
ne rajtas sin deteni de la nuntempaj, 
aktualaj problemoj kaj postuloj. Estas bone 
kiam la vivo kaj poezio estas unuigitaj
Ludmila Jevsejeva pri la situacio en la 
porinfana Esperanto-poezio (I): 
 Bedaŭrinde la originala porinfana poezio 
estas ankoraŭ malriĉa. Kaj ne ĉiuj poetoj sin 
okupas per ĝia pliriĉigo malgraŭ tio, ke verki 
por infanoj estas la honora tasko, sed ankaŭ 
malfacila tasko, ĉar la enhavo de poemoj 
devas respondi al infana psiko, la formo de 
poemoj devas esti trafa, la poemoj devas 
esti legeblaj facile, flue, ĝue, ne esti tedaj, 
sen skemeco, sen didaktiko.
Ludmila Jevsejeva pri la situacio en la 
porinfana Esperanto-poezio (II): 
 Kaj mi pionire konstruas la vojon, 
kondukantan en la porifanan Esperanto-poezion. 
Mi laboras per fosilo, pioĉo kaj 
rompostango. Mi laboras en frosto kaj 
varmego, dum torenta pluvo kaj hajlo. 
Portante pezan, pioniran ŝarĝon sur miaj 
ŝultroj je nomo de tiuj, kiuj venos post mi, 
por daǔrigi la komencitan vojon.
El la antaŭparolo de Asan Grigorov por 
“Zooparko” (I) 
 La proponatan kajeron eldonas 
Literatura Rondo Esperantista en Sofio 
en formo de manuskripto. 
 La Rondo volonte disponigos kopion al 
ĉiu, kiu instruas Esperanton al infanoj, 
volas aranĝi infan-amuzon kun 
deklamado de versaĵoj al ĉiu kiu 
sentas bezonon pri bona porinfana 
poezio en Esperanto.
El la antaŭparolo de Asan Grigorov por 
“Zooparko” (II) 
 La kolekto de porinfanaj versaĵoj de 
Ludmila Jevsejeva venas por plenigi 
grandan malplenon en nia Esperanto-literaturo. 
Ili estas valoraj ne nur pro sia 
preskaǔa unikeco. Ili estas valoraj ĉar ilia 
enhavo respondas al la infana psiko. Ilia 
formo estas trafa, oni legas ilin facile, flue, 
ĝue. Ludmila Jevsejeva ne estas teda. 
Infaniĝo, skemeco, didakteco ĉe ŝi 
mankas.
Bulgara pentristo kaj Esperanto-literaturisto 
Prodan Prodanov pri 
porinfana poezio de Ludmila Jevsejeva: 
 Ili [versaĵoj de L.J.] entenas 
puraniman etoson kaj ŝprucas ĝojon, 
spontanan ĝojon. Oni kutimas aserti 
ke ŝiaj versaĵoj estas porinfanaj. Mi 
opinias, ke ili egale kortuŝas kaj 
infanojn kaj pliaĝulojn. Verdire ili 
estas instruindaj por la aĝuloj kaj 
indikas sinceremon – pli trafe ili vekas 
sinceremon.
Leteramikoj 
 Multaj geesperantistoj el Estonio, Litovio, 
Rusio, Bulgario, Hungario, Pollanda, Britio – 
eminentaj esperantistoj de sia tempo k.a. 
 En persona arkivo de Ludmila Jevsejeva en 
Nacia Biblioteko de Latvio estas 562 leteroj 
de konata estona poetino (1896-1981) Hilda 
Dresen senditaj de 1934-1980.
El letero de Marjorie Boulton al 
Ludmila Jevsejeva 
 Mi tre esperas, ke vi iam ricevos 
rekompencon kontraŭ vivo tiel detruita 
rilate al ĉio, kio igas la vivon dezirindan. Mi 
pensas pri versoj en unu el la grandaj grekaj 
dramoj, laŭ la angla traduko, kiun mi legis: 
 “ Kio egalas al amo? 
Kian batalon li ne povas gajni…? 
Mi esperas, ke vi jam scias.
El letero al Ada Csiszàr pri soleno 
de la 50-jara esperantistiĝo en 1979: 
 Feliĉe pasis mia ora jubileo en 
Esperantujo. 50 jaroj kun verda stelo 
sur la brusto! Riganoj aranĝis 
imponan vesperon kun arta programo, 
alvenis gratulleteroj el ĉiuj 
kontinentoj.
Ludmila Jevsejeva pri Esperanto en sia vivo: 
 ... Esperanto por mi estiĝis ĉio, mia lumo, mia 
amo, mia fiero, la kolorriĉa mondo, la filozofio de 
la plej altaj akordoj. 
 Per esperanto lingvo la mondo malfermiĝis por 
mi, fremdaj landoj fariĝis atingeblaj, kvankam nur 
skribe. 
 Interrilatante kun malproksimaj nekonataj landoj, 
mi kvazaŭ sentis la pulsadon kaj animon de la 
mondo. 
 Korespondaĵo veninte de alia lando kvazaŭ elspiris 
senton de malproksimo kaj libero...
Ludmila Jevsejeva forpasis 28.01.1980 pro 
la subita koratako. Entombigita en tombejo 
Raiņa en Rigo. 
Restu en ĉiu koro 
Pri la poetin' memoro, 
Ĉar estas por vi verkitaj 
De ŝi strofoj belaj kaj spritaj. 
(E.Lippe)
Dankon pro la atento!

More Related Content

Featured

2024 State of Marketing Report – by Hubspot
2024 State of Marketing Report – by Hubspot2024 State of Marketing Report – by Hubspot
2024 State of Marketing Report – by Hubspot
Marius Sescu
 
Everything You Need To Know About ChatGPT
Everything You Need To Know About ChatGPTEverything You Need To Know About ChatGPT
Everything You Need To Know About ChatGPT
Expeed Software
 
Product Design Trends in 2024 | Teenage Engineerings
Product Design Trends in 2024 | Teenage EngineeringsProduct Design Trends in 2024 | Teenage Engineerings
Product Design Trends in 2024 | Teenage Engineerings
Pixeldarts
 
How Race, Age and Gender Shape Attitudes Towards Mental Health
How Race, Age and Gender Shape Attitudes Towards Mental HealthHow Race, Age and Gender Shape Attitudes Towards Mental Health
How Race, Age and Gender Shape Attitudes Towards Mental Health
ThinkNow
 
AI Trends in Creative Operations 2024 by Artwork Flow.pdf
AI Trends in Creative Operations 2024 by Artwork Flow.pdfAI Trends in Creative Operations 2024 by Artwork Flow.pdf
AI Trends in Creative Operations 2024 by Artwork Flow.pdf
marketingartwork
 
Skeleton Culture Code
Skeleton Culture CodeSkeleton Culture Code
Skeleton Culture Code
Skeleton Technologies
 
PEPSICO Presentation to CAGNY Conference Feb 2024
PEPSICO Presentation to CAGNY Conference Feb 2024PEPSICO Presentation to CAGNY Conference Feb 2024
PEPSICO Presentation to CAGNY Conference Feb 2024
Neil Kimberley
 
Content Methodology: A Best Practices Report (Webinar)
Content Methodology: A Best Practices Report (Webinar)Content Methodology: A Best Practices Report (Webinar)
Content Methodology: A Best Practices Report (Webinar)
contently
 
How to Prepare For a Successful Job Search for 2024
How to Prepare For a Successful Job Search for 2024How to Prepare For a Successful Job Search for 2024
How to Prepare For a Successful Job Search for 2024
Albert Qian
 
Social Media Marketing Trends 2024 // The Global Indie Insights
Social Media Marketing Trends 2024 // The Global Indie InsightsSocial Media Marketing Trends 2024 // The Global Indie Insights
Social Media Marketing Trends 2024 // The Global Indie Insights
Kurio // The Social Media Age(ncy)
 
Trends In Paid Search: Navigating The Digital Landscape In 2024
Trends In Paid Search: Navigating The Digital Landscape In 2024Trends In Paid Search: Navigating The Digital Landscape In 2024
Trends In Paid Search: Navigating The Digital Landscape In 2024
Search Engine Journal
 
5 Public speaking tips from TED - Visualized summary
5 Public speaking tips from TED - Visualized summary5 Public speaking tips from TED - Visualized summary
5 Public speaking tips from TED - Visualized summary
SpeakerHub
 
ChatGPT and the Future of Work - Clark Boyd
ChatGPT and the Future of Work - Clark Boyd ChatGPT and the Future of Work - Clark Boyd
ChatGPT and the Future of Work - Clark Boyd
Clark Boyd
 
Getting into the tech field. what next
Getting into the tech field. what next Getting into the tech field. what next
Getting into the tech field. what next
Tessa Mero
 
Google's Just Not That Into You: Understanding Core Updates & Search Intent
Google's Just Not That Into You: Understanding Core Updates & Search IntentGoogle's Just Not That Into You: Understanding Core Updates & Search Intent
Google's Just Not That Into You: Understanding Core Updates & Search Intent
Lily Ray
 
How to have difficult conversations
How to have difficult conversations How to have difficult conversations
How to have difficult conversations
Rajiv Jayarajah, MAppComm, ACC
 
Introduction to Data Science
Introduction to Data ScienceIntroduction to Data Science
Introduction to Data Science
Christy Abraham Joy
 
Time Management & Productivity - Best Practices
Time Management & Productivity -  Best PracticesTime Management & Productivity -  Best Practices
Time Management & Productivity - Best Practices
Vit Horky
 
The six step guide to practical project management
The six step guide to practical project managementThe six step guide to practical project management
The six step guide to practical project management
MindGenius
 
Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...
Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...
Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...
RachelPearson36
 

Featured (20)

2024 State of Marketing Report – by Hubspot
2024 State of Marketing Report – by Hubspot2024 State of Marketing Report – by Hubspot
2024 State of Marketing Report – by Hubspot
 
Everything You Need To Know About ChatGPT
Everything You Need To Know About ChatGPTEverything You Need To Know About ChatGPT
Everything You Need To Know About ChatGPT
 
Product Design Trends in 2024 | Teenage Engineerings
Product Design Trends in 2024 | Teenage EngineeringsProduct Design Trends in 2024 | Teenage Engineerings
Product Design Trends in 2024 | Teenage Engineerings
 
How Race, Age and Gender Shape Attitudes Towards Mental Health
How Race, Age and Gender Shape Attitudes Towards Mental HealthHow Race, Age and Gender Shape Attitudes Towards Mental Health
How Race, Age and Gender Shape Attitudes Towards Mental Health
 
AI Trends in Creative Operations 2024 by Artwork Flow.pdf
AI Trends in Creative Operations 2024 by Artwork Flow.pdfAI Trends in Creative Operations 2024 by Artwork Flow.pdf
AI Trends in Creative Operations 2024 by Artwork Flow.pdf
 
Skeleton Culture Code
Skeleton Culture CodeSkeleton Culture Code
Skeleton Culture Code
 
PEPSICO Presentation to CAGNY Conference Feb 2024
PEPSICO Presentation to CAGNY Conference Feb 2024PEPSICO Presentation to CAGNY Conference Feb 2024
PEPSICO Presentation to CAGNY Conference Feb 2024
 
Content Methodology: A Best Practices Report (Webinar)
Content Methodology: A Best Practices Report (Webinar)Content Methodology: A Best Practices Report (Webinar)
Content Methodology: A Best Practices Report (Webinar)
 
How to Prepare For a Successful Job Search for 2024
How to Prepare For a Successful Job Search for 2024How to Prepare For a Successful Job Search for 2024
How to Prepare For a Successful Job Search for 2024
 
Social Media Marketing Trends 2024 // The Global Indie Insights
Social Media Marketing Trends 2024 // The Global Indie InsightsSocial Media Marketing Trends 2024 // The Global Indie Insights
Social Media Marketing Trends 2024 // The Global Indie Insights
 
Trends In Paid Search: Navigating The Digital Landscape In 2024
Trends In Paid Search: Navigating The Digital Landscape In 2024Trends In Paid Search: Navigating The Digital Landscape In 2024
Trends In Paid Search: Navigating The Digital Landscape In 2024
 
5 Public speaking tips from TED - Visualized summary
5 Public speaking tips from TED - Visualized summary5 Public speaking tips from TED - Visualized summary
5 Public speaking tips from TED - Visualized summary
 
ChatGPT and the Future of Work - Clark Boyd
ChatGPT and the Future of Work - Clark Boyd ChatGPT and the Future of Work - Clark Boyd
ChatGPT and the Future of Work - Clark Boyd
 
Getting into the tech field. what next
Getting into the tech field. what next Getting into the tech field. what next
Getting into the tech field. what next
 
Google's Just Not That Into You: Understanding Core Updates & Search Intent
Google's Just Not That Into You: Understanding Core Updates & Search IntentGoogle's Just Not That Into You: Understanding Core Updates & Search Intent
Google's Just Not That Into You: Understanding Core Updates & Search Intent
 
How to have difficult conversations
How to have difficult conversations How to have difficult conversations
How to have difficult conversations
 
Introduction to Data Science
Introduction to Data ScienceIntroduction to Data Science
Introduction to Data Science
 
Time Management & Productivity - Best Practices
Time Management & Productivity -  Best PracticesTime Management & Productivity -  Best Practices
Time Management & Productivity - Best Practices
 
The six step guide to practical project management
The six step guide to practical project managementThe six step guide to practical project management
The six step guide to practical project management
 
Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...
Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...
Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...
 

Ludmila Jevsejeva - vivo kaj verkoj

  • 1. Ludmila Jevsejeva: vivo kaj verkoj Margarita Želve Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio
  • 2.
  • 3. Strukturo de la prelego Vivo kaj verkado de Ludmila Jevsejeva:  Infaneco kaj juneco (1913-1940)  En ekzilo (1941-1957)  Vivo post reveno (1957-1980)
  • 4. 1913 – 1940 Infaneco kaj juneco
  • 5. Naskiĝo kaj familio Ludmila Jevsejeva 14.08.1913 – 28.01.1980  Patro - Ivans Jevsejevs (1880-1942)  Patrino - Helēna Jevsejeva (1885-1980?)  Frato - Viktors Jevsejevs (1909-1962)
  • 6.
  • 7.
  • 8. Domo, kie loĝis L. Jevsejeva - strato Reformātu 14 (en soveta tempo str. Sarkanās Gvardes, nun strato Alksnāja)
  • 9.
  • 10. Lernojaroj  De 1925 ĝis 1932 en Riga Rusa gimnazio (iama gimnazio Lomonosova)  Lernas ludi pianon en Riga Popola Konservatorio  Eklernis Esperanton en 1929. La unua instruisto Genadij Tupicin (1885- 1966), konata esperantisto, aŭtoro de pluraj Esperanto-lernolibroj.
  • 11. Ludmila Jevsejeva pri lernado de Esperanto  Tio, kion mi aŭdis dum la kurso mirigis min kaj mi eklernis Esperanton, ne ĉar mi sentis bezonon pri iu fremda lingvo, sed simple tial, ke ĝi estis tiel facila kaj genie regula kaj per tio liveris al mi plezuron.  Ĝi estis por mi kvazaŭ spirita sporto, kvazaŭ pensludo, kie mi per malmultaj certaj reguloj, prefiksoj kaj sufiksoj povis formi diversajn frazojn.
  • 12.
  • 13. Aktivado en Esperanto-movado (1931-1940)  Estraranino (sekretariino) de Latva Esperanto- Societo (1931-1940);  Ekde 1935 redaktorino de “Ondo de Daugava”;  Gvidis Esperanto kursojn;  Gvidis dramrondeton, mem aktoris en Esperanto-teatraĵoj, verkis tekstojn por ili;  Gvidis turistan rondon, organizis Esperanto-karavanojn al najbaraj landoj - Litovio, Estonio, ankaŭ Finnlando.  1937-1939 membro de Internacia Ligo de esperantistoj
  • 14.
  • 15. Naskiĝo de poetino  En Esperanto poemojn ekverkis en 1931;  Publikiĝis en “Ondo de Daugava”, “Litova Stelo”, “Pola Esperantisto”, “Suda Stelo”, “Literatura Mondo” k.a.  En poemkolekto “Naŭ poetoj” (1938) aperis 4 poemoj: “Orkideo”, “Aŭtuna melodio”, “Strigo sur mia libroŝranko”, “La betonita vojo”.
  • 16.
  • 17. Aŭtuna Melodio Silentas park'. Aleo nigra mutas. En forgesita laŭb' fantomas ombra lud'. Aŭtun' sopire melodion flutas, Melankolia sonas la prelud'. Banale nuda Faŭno ŝtonigita Satane ridas al falanta stel' Laŭ leĝo de jarcentoj mortigita. Nenio daûras...nek la viv', nek bel'. Silentas park', nur sub piedo laca Folioj flavaj flustras pri la mort'. Nenio daûras!...Faŭno dorme paca Ridetas mute, sen kompata vort'.
  • 18. Ludmila Jevsejeva pri siaj versoj:  La principon de mia versado karakterizas lakono kaj dinamiko, ekstrema simpleco de la lingvo, ekonomio de vortoj, sen ajna pezo, ĉar mi skribas ne por literaturaj estetoj kaj snoboj, sed nure por mia ordinara kaj tre ŝatata esperantista popolo.  Kaj feliĉa estas tiu poeto, kiun amas popolo, sed ne apartaj kritikistoj.
  • 19. Saulcerīte Neilande pri poezio de Ludmila Jevsejeva: (Latvia Esperantisto No.4, Jan.1990)  Ŝi verkis originale multajn versojn, kiuj traktas tre vivoproksime interesajn temojn. La versoj legiĝas tre facile kaj flue. La lingvo estas ĉiam senriproĉa, temas pri la beleco de la mondo, traktas pri homo mem. Tre simpatiaj kaj ŝatataj estas ŝiaj porinfanaj versaĵoj.
  • 20. Ada Csiszàr pri poezio de Ludmila Jevsejeva: (Budapeŝta Informilo, No.5, 1980)  Kvankam la delikatsenta voĉo ne starigis ŝin en reflektolumon, tamen la literatoroj kaj la versamanta publiko rekone taksis ŝiajn poeziaĵojn. L. Jevsejeva – oni legas en la Gvidlibro II – povas revivigi sian ĉirkaŭaĵon kaj travibrigi per emocio, kvazaŭ en poemkadritaj naturscenoj.
  • 21. Perfidis min amik’ Perfidis min amik’. Ne mortis mi, nur suno Estiĝis nigra disk’, kaj ĉirkaŭ mi aŭtuno. Perfidis min amik’. Mi vivas, ne lamentas, Nur ĉio en la mond’ al mi indiferentas. Perfidis min amik’, se li revenus iam… Ne, el memoro lin forstrekis mi por ĉiam.
  • 22.
  • 23. 1941 – 1957 En ekzilo
  • 24. Aresto kaj ekzilo  Arestita la 14-an de junio 1941,  La 20-an de junio 1941 akuzita laŭ art. 58, parto IV de Krimkodo de RSFSR.  La 16-an de majo 1942 laŭ decido de Speciala Konsilantaro de NKVD SSSR kiel socie danĝera elemento estis sendita en punlaborejon por 3 jaroj – al Siberio - urbo Inta, Komi provinco.  Rajtis reveni Latvion nur en 1957.
  • 25. El artikolo de Nikolao Stepanov “Ludmila Jevsejeva – esperantistino kaj poetino” (I)  Laŭ ordono pri akuzo kaj la verdikto, Jevsejeva L.I. de 1932 ĝis 1940 jaroj aktive partoprenis en esperantista movado en Latvio, ...dum kelkaj jaroj estis sekretario de Riga fako de esperantistoj, kaj de 1935 ĝis 1937 - redaktoro de revuo de esperantistoj en Latvio "Volna Dviny" [Ondo de Daugava].  De 1937 jaro ĝis 1939 jaro estis membro de Internacia Ligo de esperantistoj, kies centro troviĝis en Londono.
  • 26. El artikolo de Nikolao Stepanov “Ludmila Jevsejeva – esperantistino kaj poetino” (II)  Dum lastaj 4 jaroj veturadis al konferencoj de ĉebaltaj esperantistoj en Tallin, Riga kaj Kaunas.  Dum kelkaj jaroj persone korespondadis kun kelkaj esperantistoj, loĝantaj en diversaj landoj de Okcidenta Europo.  En 1941 je ŝia adreso el Bulgario (NB: tiatempe la lando estis kvalifikita kiel "lando de blanka teroro" - NSt.) venis cirkulero, en kiu oni proponis (al ŝi) doni informojn de spiona karaktero pri altlernejoj de Sovetunio.
  • 27. El artikolo de Nikolao Stepanov “Ludmila Jevsejeva – esperantistino kaj poetino” (III) Laŭ decido de juĝistar-kolegio pri krimaferoj ĉe Supera Juĝistaro de Latvia SSR de la 22-a de junio 1957 la ordono de Speciala Konsilantaro ĉe NKVD SSSR de la 16-a de majo 1942 rilate de Jevsejeva L. I. estis nuligita kaj krimproceso - ĉesigita, pro manko de krimpuneblaj agoj en agado de Jevsejeva L.I.
  • 28.
  • 29. El letero al amikino en 1953:  „Iam mi tre ŝatis aŭtunon, sed nun mi revas pri eterna printempo. En mia vivo tro longe daŭras la morna aŭtuno, ĉu vere tio estas la fino. Ne povas kaj ne devas esti. Mi atendas sunon, brilan, fajrospiran, bruligan, atendas revenon de printempo”.
  • 30. PETO AL LA SUNO  Suneto, suneto! Donu okazon, Donu okazon Varmigi nazon. Montriĝu, suneto, Almenaŭ fojon, Almenaŭ fojon Sekigu vojon. Suneto, suneto, Prilumu la korton. Prilumu la korton, Havigu al mi forton.
  • 31. MI ATENDAS MIRAKLON Mi atendas miraklon dum ĉiu vesper', ebriigan printempon en povra aŭtuno, por eskapi sur cignaj flugiloj el nuno. Mi atendas miraklon dum ĉiu vesper'. Jen voĉ' en mallumo, sarkasme ekfrazas: "Ho, naiva, mirakloj neniam okazas!"
  • 32. El letero al patrino, 30-an de aŭgusto 1954:  Oni promesas ĉi-jare doni pasporton kun la rajto elveturi. Mi nun iradas kiel ne estu mem – nur pri vi pensas. Mem ne kredos ĝis jam ne sidos en trajno.  Pri tio ke mi al vi skribas ne devas al ĉiuj rakonti. Homoj estas tre enviaj, ili kapablas nur ĝoji pro la fremda malfeliĉo, tiujn kiuj kunsentas malofte vi trovos, ne multaj homoj havas veran kaj pravan koron.
  • 33. El letero al patrino la 7an de aŭgusto 1955:  ...nur kelkaj varmaj tagoj dum la tuta somero.. kaj mi ne povas en suno eĉ kvin minutojn sidi, koro ne permesas. Por mi pli bone malvarma vetero, tute iĝis nordulino.  Sendu la foton kie mi sidas ĉe pianino en Konservatorio, ni rigardos kaj mi resendos.
  • 34. El letero al patrino la 3an de marto 1957:  Mi elveturos el Inta la 28-an aŭ 30-an de marto, tra Leningrado.
  • 35. 1957 – 1980 Post reveno
  • 36.
  • 37. Aktive aliĝas al renovigita Esperanto-movado  Ano de Riga Esperanto-klubo  Gvidas Esperanto-kursojn  Organizas literaturajn seminariojn, koncertojn, prelegoj por Riga Esperanto-klubo kaj “Īnternacia Amikeco” - klubo de malbonvidkapablaj kaj blindaj esperantistoj  Kunorganizas Tutsovetian kunflugon de blindaj esperantistoj en Latvio (1972)  Partoprenas literaturajn konkursojn - Muzo (Litovio), k..a., ofte gajnas la unuajn premiojn.
  • 38.
  • 39. Poemoj publikigitaj en periodaĵoj  “Norda Prismo”, “Bulgara Esperantisto”, “La Praktiko”, “ Paco”, “Horizonto de Soveta Litovio”, “Amikeco”, ‘”Hungara Vivo” , “Heroldo de Esperanto” k.a.;  Kontribuis al “Esperanto Antologio” (1958), “Antologio de la Tutmonda ampoezio” (1968),  Kontribuis al lernolibroj eldonitaj en Hungario, Bulgario kaj Estonio.
  • 40. Ludmila Jevsejeva pri tasko de poezio  La poezio estas ĉiam vivanta. Ĝi luktas por la vivo, kun kiu ĝi estas firme ligita kaj ni ne rajtas sin deteni de la nuntempaj, aktualaj problemoj kaj postuloj. Estas bone kiam la vivo kaj poezio estas unuigitaj
  • 41. Ludmila Jevsejeva pri la situacio en la porinfana Esperanto-poezio (I):  Bedaŭrinde la originala porinfana poezio estas ankoraŭ malriĉa. Kaj ne ĉiuj poetoj sin okupas per ĝia pliriĉigo malgraŭ tio, ke verki por infanoj estas la honora tasko, sed ankaŭ malfacila tasko, ĉar la enhavo de poemoj devas respondi al infana psiko, la formo de poemoj devas esti trafa, la poemoj devas esti legeblaj facile, flue, ĝue, ne esti tedaj, sen skemeco, sen didaktiko.
  • 42. Ludmila Jevsejeva pri la situacio en la porinfana Esperanto-poezio (II):  Kaj mi pionire konstruas la vojon, kondukantan en la porifanan Esperanto-poezion. Mi laboras per fosilo, pioĉo kaj rompostango. Mi laboras en frosto kaj varmego, dum torenta pluvo kaj hajlo. Portante pezan, pioniran ŝarĝon sur miaj ŝultroj je nomo de tiuj, kiuj venos post mi, por daǔrigi la komencitan vojon.
  • 43.
  • 44. El la antaŭparolo de Asan Grigorov por “Zooparko” (I)  La proponatan kajeron eldonas Literatura Rondo Esperantista en Sofio en formo de manuskripto.  La Rondo volonte disponigos kopion al ĉiu, kiu instruas Esperanton al infanoj, volas aranĝi infan-amuzon kun deklamado de versaĵoj al ĉiu kiu sentas bezonon pri bona porinfana poezio en Esperanto.
  • 45. El la antaŭparolo de Asan Grigorov por “Zooparko” (II)  La kolekto de porinfanaj versaĵoj de Ludmila Jevsejeva venas por plenigi grandan malplenon en nia Esperanto-literaturo. Ili estas valoraj ne nur pro sia preskaǔa unikeco. Ili estas valoraj ĉar ilia enhavo respondas al la infana psiko. Ilia formo estas trafa, oni legas ilin facile, flue, ĝue. Ludmila Jevsejeva ne estas teda. Infaniĝo, skemeco, didakteco ĉe ŝi mankas.
  • 46. Bulgara pentristo kaj Esperanto-literaturisto Prodan Prodanov pri porinfana poezio de Ludmila Jevsejeva:  Ili [versaĵoj de L.J.] entenas puraniman etoson kaj ŝprucas ĝojon, spontanan ĝojon. Oni kutimas aserti ke ŝiaj versaĵoj estas porinfanaj. Mi opinias, ke ili egale kortuŝas kaj infanojn kaj pliaĝulojn. Verdire ili estas instruindaj por la aĝuloj kaj indikas sinceremon – pli trafe ili vekas sinceremon.
  • 47.
  • 48.
  • 49.
  • 50.
  • 51.
  • 52. Leteramikoj  Multaj geesperantistoj el Estonio, Litovio, Rusio, Bulgario, Hungario, Pollanda, Britio – eminentaj esperantistoj de sia tempo k.a.  En persona arkivo de Ludmila Jevsejeva en Nacia Biblioteko de Latvio estas 562 leteroj de konata estona poetino (1896-1981) Hilda Dresen senditaj de 1934-1980.
  • 53.
  • 54. El letero de Marjorie Boulton al Ludmila Jevsejeva  Mi tre esperas, ke vi iam ricevos rekompencon kontraŭ vivo tiel detruita rilate al ĉio, kio igas la vivon dezirindan. Mi pensas pri versoj en unu el la grandaj grekaj dramoj, laŭ la angla traduko, kiun mi legis:  “ Kio egalas al amo? Kian batalon li ne povas gajni…? Mi esperas, ke vi jam scias.
  • 55. El letero al Ada Csiszàr pri soleno de la 50-jara esperantistiĝo en 1979:  Feliĉe pasis mia ora jubileo en Esperantujo. 50 jaroj kun verda stelo sur la brusto! Riganoj aranĝis imponan vesperon kun arta programo, alvenis gratulleteroj el ĉiuj kontinentoj.
  • 56.
  • 57.
  • 58. Ludmila Jevsejeva pri Esperanto en sia vivo:  ... Esperanto por mi estiĝis ĉio, mia lumo, mia amo, mia fiero, la kolorriĉa mondo, la filozofio de la plej altaj akordoj.  Per esperanto lingvo la mondo malfermiĝis por mi, fremdaj landoj fariĝis atingeblaj, kvankam nur skribe.  Interrilatante kun malproksimaj nekonataj landoj, mi kvazaŭ sentis la pulsadon kaj animon de la mondo.  Korespondaĵo veninte de alia lando kvazaŭ elspiris senton de malproksimo kaj libero...
  • 59. Ludmila Jevsejeva forpasis 28.01.1980 pro la subita koratako. Entombigita en tombejo Raiņa en Rigo. Restu en ĉiu koro Pri la poetin' memoro, Ĉar estas por vi verkitaj De ŝi strofoj belaj kaj spritaj. (E.Lippe)
  • 60. Dankon pro la atento!