Causes of family breakdown and its effects on Children by David Metaloro
Malkovro de la planedo Neptuno
1. la malkovro
de la planedo neptuno
ben speakmon
nask 2014, vikorio, bk, kanado
2. Antaŭ ol mi komenciĝos:
• Se vi havas demandojn, vi rajtas interrompi min
• Ĉu vi havas dekcendon (10-cenda monero)? Prenu ĝin
el via poŝo; ni uzos ĝin poste
3. Temoj
• Antikva komprenado de
planedoj
• La malkovro de Urano
kaj sekvintaj problemoj
• La malkovro de
Neptuno (kaj la metodoj
uzitaj por atingi ĝin)
• Internacia disputo
11. Antikva komprenado
• Malsimile al la steloj, planedo ŝanĝas sian pozicion
(rilate unu al la alia) de nokto al nokto
• Ili nomis ilin “planedoj” — la Esperanta vorto devenas
el la helena vorto “πλανήτης”, kiu signifas “vagisto”
• Pro tio la antikvuloj konsideris la sunon kaj lunon kiel
planedojn
13. William Herschel
(Vilhelmo Herŝelo)
• Brita astronomo
• Naskiĝis 1738.11.15,
mortis 1822.08.25
• Fama por: Malkovro de
Urano, unua moderna
katalogo de steloj,
muzikisto
14. La malkovro
• Unu el liaj projektoj estas stela katalogo, enhavanta
ĉiun stelon videblan per la tiutempaj teleskopoj
• Dum la nokto de 13 marto 1781, li rimarkis nekutiman
aferon: verdan diskon inter la steloj
15. Kio do?
• Ĉiu efektiva stelo, kiam oni vidas ĝin per teleskopo,
aspektas kiel punkto
• Tiuj punktoj nek pligrandiĝas nek malpligrandiĝas
kiam la povo de la teleskopaj optikoj estas
pligrandigita aŭ malpligrandigita
• Tamen la planedoj (kaj kometoj) aspektas kiel diskoj,
kaj havas difinitan koloron
17. Anonco kaj akcepto
• Herŝelo observis, dum la sekvantaj noktoj, ke la disko
ŝanĝis sian pozicion rilate al la steloj, kaj eventuale la
naturo de la nova objekto iĝis klara
• Li proponis la latinan nomon “Georgium Sidus” por tio
(“Georga Stelo” aŭ “Georga Planedo”), por la tiutempa
reĝo de Britio, Georgo la 3a
• Tiu ideo ne plaĉis al la nebritoj pro ia kialo
• Oni sugestis “Herŝelo” kaj “Neptuno”, sed la nomo
“Urano” fine akceptiĝis
18. Kio gravas pri tiu malkovro?
• Herŝelo ne antaŭe sciis ke Urano ekzistas
• Do li malkovris ĝin hazarde:
• Li simple ĝuste direktis sian teleskopon
• Oni ne facile ripetos tian malkovron
19. Post la malkovro
• Dum la sekvantaj jardekoj, astronomoj notis la
procesion de Urano en la ĉielo
• Uzinte la teoriojn de Neŭtono kaj Keplero, ili klopodis
kalkuli ĝian orbiton kaj antaŭdiri ĝian estontan
pozicion
• Sed la efektiva pozicio neniam absolute kongruis kun
la prognozoj, pro nekonataj kialoj
23. 1. Rezistanta etero
• Tiutempe, oni kredis, ke la lumo moviĝis per ondoj en
fluida travidebla afero, kiu nomiĝis “etero”
• Nuntempe la etera hipotezo forlasiĝis
• Sed oni supozis, ke la etero ekzistas, kaj ke ĝi povas
malhelpi la movadon de afero
24. 2. Nekonata satelito
• Se ekzistus grandega,
nekonata satelito de
Urano, ĝi povus klarigi la
kuriozan movadon de la
patra planedo
25. 3. Kolizio kun kometo
• Se iu kometo frapus
Uranon, ĝi igus “voblon”
en la planeda orbito
26. 4. Malsama gravito
• La gravito eble ne same funkcias je tiaj grandaj
distancoj
• Oni malhavis konon de la gravito tiutempe, kaj la leĝoj
de Neŭtono ankoraŭ ne estis preter ĉiaj duboj
28. Nenio okazis…
• La kvin hipotezoj estis tiel, ke oni ne povas demonstri
(aŭ ekskludi) iun el ili
• Astronomoj simple esperis ke la afero klariĝos mem
iam
• Sed en 1844 unu homo ne kontentis atendi plue…
31. Urbain Le Verrier
(Urbano Le Veriero)
• Franca astronomo kaj
matematikisto
• Naskiĝis 1811.03.11,
mortis 1877.09.23
• Malkovrinto de Neptuno
(ŝŝŝ!)
• En 1846 li turnis sin al la
problemo de Urano
32. Vi sendube rememoras, ke oni havis
kvin teoriojn pri la orbito de Uranio
kiam Le Verrier komencis sian serĉon.
33. Ĉu rezistanta etero?
• Ne: Kial ĝi estus pli dika aŭ rezistanta ĉe Urano kaj ne
ĉe la aliaj planedoj?
• Ne eblas pruvi ĉiaokaze, ĉar oni ne povas pruvi eĉ la
ekziston de etero! (Ĉar ĝi ja ne ekziatas, sed li ne sciis
tion!)
34. Ĉu nekonata satelito
de Urano?
• Ne: Satelito (aŭ ia ajn
proksima afero) sufiĉe
granda por influi Uranon
certe estus videbla —
neniu troviĝis ĉe Urano.
35. Ĉu frapinta kometo?
• Ne: Nenia kolizio povas
akceligi kaj malakceligi
samtempe
• Preskaŭ neniu
astronomo kredis ke
gravito funkciis tiel
36. –Urbain Le Verrier
“[Por mi tio] estas lasta rimedo, al kiu mi ne
turnos min ĝis ĉiuj aliaj eblaj kaŭzoj por la
ekartoj estis esploritaj kaj forlasitaj”.
Ĉu malsama gravito ĉe Urano?
37. Nekonata planedo
• Do Le Verrier komencis serĉi
la planedon kiu, li sciis, devas
ekzisti
• Li estis unu el la pioniroj:
plene fidinta je la scienco —
kaj sciencistoj — kiuj antaŭis
lin
38. Ĉefaj demandoj
• Ĉu la planedo devas orbiti preter Urano ău inter Urano
kaj Saturno?
• Kiom granda, kaj kie en la ĉielo, devas esti la planedo
por kaŭzi la observaĵojn?
• Ĉu eblas antaŭdiri ĝian pozicion nun?
40. La metodoj
• La nekonata planedo havas mason, do graviton
• La kvanto, de kio Urano maltrafis sian pozicion, devus
esti rilata al la maso de la nekonato
• Per la leĝoj de Neŭtono kaj Keplero, kaj la observaĵoj
de Urano, Le Verrier ripete kalkulis eblajn poziciojn kaj
masojn
• Liniginte la poziciojn, li montris eblan orbiton kaj
rapidecon
41. Anonco
• En decembro 1845 Le Verrier anoncis, ke nova planedo
estis la plej verŝajna kaŭzo de la stranga orbito de
Urano
• Li klarigis siajn metodojn, forlasis la kvar aliajn
hipotezojn, kaj antaŭdiris la mason — sed ne la
pozicion — de la nekonato
• Plej grave, li diris, ke la planedo devus aspekti kiel
disko en la pli povaj teleskopoj
42. Malkovro, 24.9.1846
• Per afabla letero, Le Verrier sukcesis konvinki
germanan astronomon, Johann Gottfried Galle, serĉi
en la antaŭdirita pozicio
• Dum la unua nokto de serĉado, Galle, kaj lia asistanto
Heinrich Louis d’Arrest, post malpli ol unu horo, trovis
stelon kiu ne estas sur ilia mapo
• Kiam ili zomis pli, ili rimarkis, ke la disko pligrandiĝis!
48. Scienca naciismo
• La triumfo estis rapide asertata per francaj sciencistoj
kiel pruvo de la supereco de ilia nacio
• Anglaj sciencistoj ege embarasiĝis, ĉar ankaŭ ili havis
multe da ŝancoj por malkovri la novan planedon
• La historio de la brita preskaŭ-malkovro temas pri unu
homo:
49. John Couch Adams
(Johano Kuĉo Adamso)
• Brita matematikisto
• Naskiĝis 1819.06.05,
mortis 1892.01.21
50. • En 1841, ankoraŭ studante, Adams alvenis al la ideo,
ke la orbito de Urano estis perturbita per nekonata
planedo (2 jarojn antaŭ ol Le Verrier atingis saman
konkludon)
• Pro sia juneco kaj relativa malriĉeco, li nur sporade
esploris Uranon
• Tamen, li ekatakis la problemon en 1843
51. La malĝusta vojo
• Fakte Adams uzis preskaŭ la
saman matematikon kiel Le
Verrier
• Tamen Adams ne havis la
saman memfidon pri siaj
konkludoj, kiel Le Verrier
havis pri la siaj
• Tial Adams ripete ŝanĝis siajn
metodojn, fine eldoninte 7 aŭ
8 poziciojn por la planedo
Jes
Eble?
Ne
52. Senkuraĝigita
• La oficialaj britaj astronomoj ne vere kredis Adams, ĉar
li estis juna kaj (en iliaj okuloj) mallerta
• Kelkaj eĉ senkuraĝigis lin, pridubante liajn metodojn
• Adams mem ne insistis pri siaj rajtoj, kaj li ankoraŭ
havis multe da aliaj okupoj
• Sed kiam la antaŭdiro de Le Verrier alvenis en Brition,
ili rapide elterigis lian verkon kaj komencis serĉi
54. Le Verrier post la malkovro
• Kompreneble, li iĝis tre fama en la 19a jarcento
• Li daŭre studis la sunsistemon, aparte la orbiton de
Merkuro kaj ĝiajn nekutimaĵojn — supozante ke alia
nekonata planedo ekzistas inter la suno kaj Merkuro
• Fakte, nenia planedo ekzistas, kaj Einstein poste
klarigis la orbiton per la teorio de ĝenerala relativeco
55. Adams post la malkovro
• En Britio, oni donis al li duonan krediton por la
malkovro, kvankam li insistis ke Le Verrier meritis la
plenan
• Li pasis honoritan, trankvilan vivon kiel estro de la
Britaj astronomoj
• Li ne grave kontribuis al scienco poste
56. Malgrau ĉio…
• Adams prezentis la plej
altan premion en brita
astronomio al Le Verrier
• Tiam ili forte amikiĝis,
kaj korespondadis dum
siaj vivoj
• Adams verkis tre
afablan oracion por sia
amiko kiam li mortis en
1877
57. En la 20a jarcento…
• Neptuno, en sia vico, ne akordis kun la teorioj, do oni
suspektis eĉ alian planedon…
• La serĉado finfine rezultis en la malkovro de Plutono,
sed ĝi ne povis kaŭzi la perturbojn…
• Multe da aliaj malkovroj sekvis…
• Fine Plutono malplanediĝis…
• Sed tiuj rakontoj devas atendi iun estontan NASKon.