Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...
Kreaj Komunejoj
1. Kreaj Komunejoj
“Kelkaj” Rajtoj Rezervitaj
Fleksebla alternativo por aŭtorrajtoj
Jimes Vasco Milanez
40a Brazila Kongreso de Esperanto
25a Brazila Esperantista Junulara Kongreso
Porto Alegre, la 20an de Julio 2005
2. Enkonduko
Kelkaj tiklaj demandoj...
Ĉu vi jam piratumis? Ĉu vi jam kopiis libron, muzikon...?
– La principa utilo de kopirajto: agnoska kaj komerca protekto
– Perantoj kaj eldonaj riskoj
– Aj, kiel facila estis la vivo en tiu tempo... Sed la tempo ne haltas...
– Kserokopiiloj, sonbendoj, videobendoj...
– Komputiloj kaj ciferaj formatoj...
– Ho, ve! Interreto...
– Materiaj x nemateriaj verkoj
– Panoj, fiŝoj kaj la novaj diafanaj boteloj
– La strikteco de la distribuantoj de kulturaj “varoj”
– Longeco kaj strikteco de kopirajto: ĉu utilo aŭ malutilo?
– Ebla alternativo: ĉu transdoni pli da povo al la aŭtoroj?
3. Historio, leĝoj kaj problemoj
– La unua kopirajto usona, de ties fondintoj: 14 jaroj + 14 jaroj
– Koncepto de socia valoro kaj protekto kontraŭ forgeso
– Leĝaj ŝanĝoj: longigoj, striktigoj kaj la fina renverso
– Usono, 1976. Kaj la cetero de la mondo... Kien?
– La tuta potenco al entreprenoj, distribuantoj kaj familioj
– Kiel kontakti la aŭtorojn kaj ekhavi permeson?
– Kelkaj specimenoj de nia sovaĝejo: heredantoj, lernolibroj, muzika piratado...
– Elektronikaj formatoj kaj interreto: malmultekosta kaj abunda kreado
– Kia la rolo de la perantoj? Kial tiel alta prezo?
– Malfacilo por internacia interŝanĝo, malsamaj leĝaroj
– Ĉu oni traktu sendistinge kulturon kvazaŭ varo?
– Preskaŭ ĉio estas farita sur la pasinteco. La ekzemplo de scienco.
“Se mi rigardis pli foren ol aliuloj, tiel estas ĉar mi staris sur la ŝultroj de gigantoj.”
Isaac Newton, en letero al sia amiko Robert Hooke, Februaro 1676
4. Resume...
– Komunsaĝaj devoj ĉe uzado de aliulaj verkoj
– Informo al la publiko pri la deveno de la uzita materialo
– Sed tiel mi riskos suferi proceson!
– Informi al la aŭtoro pri la uzado de lia verko
– Sed kiel kontakti lin eĉ kaj des pli ekhavi permeson?
– El la bezono plene indiki kopirajton, oni alvenis al la alia ekstremo
– Tiuj kiuj NE volas distribui sian verkon laŭ la plena kopirajto ne havis
precizajn unuecajn ilojn por tion klare kaj nepridubeble indiki
– La publiko ne bone sciis, kiujn uzojn de verkoj estas permesataj kaj, sub dubo,
tion evitadis pro timo de procesoj pro kopirajto
– Kaj nun, kion mi faru!? Kaj la kaoso ĉe interreto!?
5. La ekzemplo de Libera
Programaro
– Richard Stallman, Projekto GNU, Fondaĵo de Libera Programaro
– "copyleft" (vortludo de "kopiomaldekstre“ / "malkopirajto")
– Permesiloj por leĝe plu garantii la liberecon
– Kvar liberecoj, por:
– uzi la programon, por iu ajn celo
– studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj
– disdoni kopiojn
– plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn
– GPL kaj aliaj permesiloj
– Linukso kaj liberaj programoj en la nuntempo, negoca modelo
– GFDL-permesilo, uzata de Vikipedio
– Kreita por libera dokumentado de programoj
7. Kio ĝi estas?
Komunejoj kaj la socia organizado
Garrett Hardin – La tragedio de la komunejoj. Science, 1968
“Kreaj” komunejoj: la elĉerpiĝo iris for
Interreto: instigo al pli libera aliro al konoj kaj kulturo
Aro da permesiloj (juraj dokumentoj) kiuj ebligas ke vi
konstruu vian propran kopirajton
Per aldono de elekteblaj “atributoj”, vi kapablas krei
kopirajton inter la tipa kopirajto kaj la publika posedo
Ĝi estas jura ilo, ne “pirata” alternativo
Vi povas konservi viajn komercajn rajtojn, dum ebligas ke via
publiko pli libere uzu vian verkon
8. Kion vi povas publikigi
Por kiu ĝi estas...
- Por homoj kiuj sopiras pli da libero okaze de disponigo de siaj verkoj
Por kiu ĝi ne estas...
- Por homoj kiuj tute kontentas pri la plena kopirajto
Kreaj Komunejoj havas grandan aplikeblon ĉe elektronikaj formatoj de
kulturaj verkoj, tamen ĝi ankaŭ estas utiligebla por tradiciaj formatoj
Tekstoj, artikoloj, libroj, ttt-ejoj
Filmoj, videoj
Muziko, sondosieroj
Fotoj, desegnaĵoj, pentraĵoj
Aliaj kulturaj verkoj kiujn vi kapablas imagi
9. La atributoj
Per kombino de kvar atributoj, kiuj indikas
apartajn uzojn aŭ postulojn, eblas atingi grandan
flekseblecon: imagu vin kiel en memserva
restoracio, en kiu la fina “plado” estas la
kopirajto por via verko
Ni vidu plibone kiel tio funkcias...
10. Spektro da rajtoj
KREAJ KOMUNEJOJ DEZIRAS HELPI DIFINI LA SPEKTRON DA ALTERNATIVOJ INTER
PLENA KOPIRAJTO – ĈIUJ RAJTOJ REZERVITAJ – KAJ LA PUBLIKA POSEDO –
NENIU RAJTO REZERVITA. NIAJ PERMESILOJ HELPAS KE VI KONSERVU VIAN
KOPIRAJTON DUM PERMESAS CERTAJN UZOJN DE VIA VERKO. ILI HELPAS KE VI
OFERU VIAN KREAN LABORON KUN KELKAJ RAJTOJ REZERVITAJ.
12. Spektro da rajtoj
NIAJ PERMESILOJ CELAS TIUJN ULOJN – TIUJ KIUJ KOMPRENAS KE MODERNIGO KAJ
NOVAJ IDEOJ VENAS PER KONSTRUADO SUR TIO JAM EKZISTANTA.
13. Spektro da rajtoj
ĈIU PERMESILO DE KREAJ KOMUNEJOJ EBLIGAS KE LA MONDO DISTRIBUU,
MONTRU, KOPIU KAJ DISKONIGU VIAN VERKON – KONSIDERANTE KE ILI
KONFORMU AL CERTAJ KONDIĈOJ DE VIA ELEKTO.
14. Spektro da rajtoj
ESTAS KVAR ĈEFAJ KONDIĈOJ KIUJN VI POVAS ASIGNI PER PERMESILO DE KREAJ
KOMUNEJOJ. LA UNUA ESTAS AGNOSKA POSTULO. NI KONSIDERU KE MI
ESTAS DEBUTANTA FOTISTO KAJ MI DEZIRAS DISKONIGI MIAJN NOMON KAJ
LABORON TRA LA RETO. LA ATRIBUA OPCIO PERMESAS KE PERSONOJ LIBERE
REDISTRIBUU MIAJN FOTOJN KONDIĈE KE ILI AGNOSKU MIAN AŬTORECON.
ATRIBUO
NEKOMERCE
SEN DERIVITAJ VERKOJ
DISPONIGU SAME
15. Spektro da rajtoj
TIEL, KIAM IGNACIO PRETERIRAS MIAN RETEJON, LI INFORMIĜAS KE LI RAJTAS UZI
MIAN FOTON SE LI AGNOSKAS MIAN AŬTORECON. NE ESTAS NECESE KE LI
KONTAKTU MIN ANTAŬ OL REPUBLIKIGI ĜIN, KONDIĈE KE LI LISTIGU MIAN
NOMON KAJ LIGILON AL MIAJ POSTULOJ.
16. Spektro da rajtoj
ALIA ELEKTO ESTAS ASIGNI NEKOMERCAN UZON. TIO EBLIGAS KE MI
DISPONIGU MIAN FOTON POR LA MONDO SED MALPERMESAS KE ALIULOJ
GAJNU MONON PER ĜI. SE IU DEZIROS UZI MIAN FOTON POR KOMERCAJ CELOJ,
ILI DEVOS UNUE EKHAVI MIAN PERMESON. EN TIU OKAZO MI POVUS EKZEMPLE
PETI IOM DA MONO PRO MIA LABORO!
ATRIBUO
NEKOMERCE
SEN DERIVITAJ VERKOJ
DISPONIGU SAME
17. Spektro da rajtoj
TIEL SE S-RO EZRA, LERNEJA INSTRUISTO, DEZIRAS METI MIAN FOTON EN LA
PAĜARON DE SIA KLASO, LI POVAS FARI TION SEN PERMESPETO. TAMEN LI PLU
DEVAS MONTRI LIGILON AL MIA PERMESILO – TIEL KE ALIAJ PERSONOJ SCIU,
KIEL ILI RAJTAS AŬ NE RAJTAS REUZI ĜIN.
18. Spektro da rajtoj
ALIFLANKE, IMAGU KE S-INO MIRANDA DEZIRAS METI MIAN FOTON EN BROŜURON
KIUN ŜI VERKAS. ĈAR ŜI PLANAS VENDI LA LIBRON POR HAVI PROFITON, ŜI
DEVAS EKHAVI MIAN PERMESON ANTAŬ OL ALDONI MIAN FOTON.
19. Spektro da rajtoj
LA TRIA ELEKTO ESTAS DEKLARI SEN DERIVITAJ VERKOJ. TIO PERMESAS KE
ALIULOJ KOPIU KAJ REDISTRIBUU MIAN FOTON – SED NUR SE ILI TION FARAS
SEN ALIIGI AŬ MODIFI ĜIN. MI POVAS ELEKTI TIUN OPCION SE MI DEZIRAS
MIAJN FOTOJN DISDONITAJ EN ILIA TUTA, ORIGINALA STATO.
ATRIBUO
NEKOMERCE
SEN DERIVITAJ
VERKOJ
DISPONIGU SAME
20. Spektro da rajtoj
IMAGU KE F-INO MAJA DEZIRAS PROFITI MIAN FOTON POR KOMPILUMO KIUN ŜI
PRETIGAS. ĈAR MIA VERKO ESTAS OFERITA KUN LA KONDIĈO SEN DERIVITAJ
VERKOJ, MAJA DEVAS PETI MIAN PERMESON ANTAŬ OL FARI TION. ŜI POVUS
TAMEN KOPII KAJ DISDONI LA FOTON EN ĜIA ORIGINALA FORMO.
21. Spektro da rajtoj
LA LASTA ELEKTO ESTAS IO NOMEBLA KIEL PLUDONU SAME. ĜI POSTULAS KE
LA PERSONOJ KIUJ TRANSFORMAS AŬ KONSTRUAS SUR MIA ORIGINALA FOTO
DISPONIGU LA REZULTAN VERKON LAŬ LA SAMAJ KRITERIOJ KIUJN MI DONIS
AL ILI. KONSIDERU EKZEMPLE KE MI PRENU PERMESILON KUN TIU KONDIĈO
KAJ ANKAŬ KUN ATRIBUA KAJ NEKOMERCA ATRIBUTOJ:
ATRIBUO
NEKOMERCE
SEN DERIVITAJ VERKOJ
DISPONIGU
SAME
22. Spektro da rajtoj
PER TIU KOMBINO, MAJA POVAS MODIFI KAJ UZI MIAN FOTON EN SIA KOMPILUMO
KONDIĈE KE ŜI DISPONIGAS LA TUTON LAŬ LA SAMAJ KRITERIOJ KIUJN MI
OFERIS AL ŜI: ATRIBUO, NEKOMERCA UZO KAJ PLUDONU SAME. ŜI ANKAŬ
DEVAS RESPEKTI LA ORIGINALAN PERMESILON INDIKANTE MIAN NOMON KAJ
PERMESPETANTE ANTAŬ OL GAJNI MONON PER ĜI.
23. Spektro da rajtoj
NU, TIEL FUNKCIAS ĈIU EL LA KVAR ELEKTEBLAJ ATRIBUTOJ – KAJ VI RAJTAS
KOMBINI ILIN POR REFLEKTI VIAJN PREFEROJN. ESTAS ENTUTE DEK UNU
EBLAJ KOMBINOJ.
24. Spektro da rajtoj
SED SE VI PREFERAS LASI LA TUTAN REGADON DE VIA VERKO AL LA PUBLIKO, KUN
NENIU AJN KONDIĈO, VI POVAS UZI LA RETEJON DE KREAJ KOMUNEJOJ POR
DEDIĈI LA VERKON AL PUBLIKA POSEDO. TIO ESTAS IO ALIA OL PERMESILO –
TEMAS PRI MANIERO POR DEKLARI, SIMPLE, “NENIU RAJTO REZERVITA”.
25. Spektro da rajtoj
NI ESPERAS KE LA ILARO DE KREAJ KOMUNEJOJ HELPOS VIN KAJ ALIULOJN
DISPONIGI GRANDAN GAMON DA KREAJ VERKOJ, EN PLURAJ MEDIOJ, LAŬ VIAJ
PROPRAJ KRITERIOJ.
26. La permesiloj
Por ĉiu kombino de atributoj estas:
– Resumo [Commons Deed]
– Jura kodo, jam adaptita al multaj
jurisdikcioj (kaj tradukitaj)
– Cifera kodo, metadatumoj por
elektronikaj formatoj
Laŭ la paĝo, la unua estas legebla de homoj,
la tria de maŝinoj kaj la dua de
advokatoj...
Atribuo + Disponigu Same – simila al la
GPL-permesilo de liberaj programoj
27. Do, kiel ĝi funkcias
Elektu la atributojn laŭ via plaĉo kaj laŭ via verko
Ekhavu la juran dokumenton kiu resumas vian deziron
Se vi uzas verkerojn el aliaj fontoj, atentu ke NE estas permesate
forigi kondiĉojn de la aliaj aŭtoroj (tio estas, oferti al la publiko pli
da libero ol la ricevita)
Vi rajtas pli limigi la liberon de la publiko, krom se vi uzas aliulajn
verkojn kiuj posedas la atributon “Disponigu Same”
Estas eble oferi vian verkon per pli ol unu permesilo:
tiel vi donas elektalternativojn al la publiko.
La atributoj Sen Derivitaj Verkoj kaj Disponigu Same ne
estas utiligeblaj kune
28. Kolektivaj x derivitaj verkoj
Nuanco inter “kolektivaj” kaj “derivitaj” verkoj
Estas atributoj kiuj aplikeblas nur al la unua speco, nur al la dua aŭ
al ambaŭ
ATRIBUO, NEKOMERCE: aplikeblaj al ambaŭ
SEN DERIVITAJ VERKOJ: permesas nur kolektivajn verkojn
DISPONIGU SAME: estas aplikebla nur al derivitaj verkoj
La publika posedo permesas ambaŭ uzojn
La ordinara kopirajto malpermesas ambaŭ uzojn
Povas okazi eventualaj konfliktoj inter permesiloj, se estas uzataj multaj
aliulaj materialoj: tiam plu estos necese kontakti kelkajn aŭtorojn – klopodu
elekti la plej facilan vojon (malpli da kontaktoj aŭ tiuj plej alireblaj)
29. Atentigoj
Permesoj garantiitaj de la respektivaj landaj leĝoj evidente ne estas
forigataj de tiuj ĉi dokumentoj
Kreaj Komunejoj estas serioza afero – jura ilaro
Tiel, por aferoj ne sufiĉe gravaj ĝi ne havas multe da senco
Proceso de Globo al UOL pro montrado de goloj; de la muzika industrio
kontraŭ uzantoj kiuj disponigas kopirajtitajn kanzonojn
Pri burokratiaj aferoj: atentu ekzemple citaĵojn ĉe libroj, kreditojn ĉe filmoj
kaj diskoj, striktajn komputilajn permesilojn...
En la plej malbona kazo, vi devos kontakti la aŭtorojn, kiel jam okazas ĉe
la ordinara kopirajto
Ekster la leĝo, pirate evidente plu estos pli facile – Kreaj Komunejoj estas
meza laŭleĝa vojo: “fleksebla kopirajto”
Ĉio dependas de la uzo kiun vi celas kaj ĉu ĝi eble altiros eksteran
atenton. Por aŭtoroj tamen ĝi estas bona vojo por alparoli sian publikon
30. Specialaj permesiloj
Publika posedo
Dokumentoj por ke vi plene transdonu la rajtojn al la publiko, tamen ankoraŭ ne
konforma al la brazila juro
Specimenigo
Se vi permesas nur la uzon de fragmentoj el viaj verkoj
(ekzemple, por muziko!)
http://creativecommons.org/license/sampling
Evolulandoj
Ĝi egalas al permesilo kun la agnoska atributo, sed ĉiuj liberoj validas nur en
evolulandoj
http://creativecommons.org/license/devnations
31. Kiu subtenas KK?
Kreaj Komunejoj [Creative Commons] estas neprofitcela organizo kiu
uzas sian juran spertaron cele al livero de dokumentoj kapablaj laŭleĝe
anstataŭi la plenan kopirajton.
La kerno de la teamo, konsistanta el spertuloj pri intelekta proprieto kaj
kibernetika leĝo, apartenas al la Jura Altlernejo de Stanford, parto de la
Universitato de Stanford, Massachusetts – Usono.
La brazila versio de la juraj permesiloj estis tradukita de la Jura Altlernejo
de Fondaĵo Getúlio Vargas, Rio de Janeiro.
Inter ekzemploj de utiligo ampleksnivela, elstaras la Malferma Kursa
Materialo de la renoma Instituto de Teknologio de Massachusetts [MIT-
OCW], kies traduko al Esperanto ankaŭ estus interesa. Por pliaj informoj
konsultu ligilon disponeblan en la fino.
33. Esperantujo
Komprenebla deziro faciligi la diskonigon de Esperanto
kaj alireblon al verkoj
Altaj kostoj de importitaj originalaj produktoj
Derivitaj verkoj kune produkteblaj
Vortaroj, lernolibroj, tradukoj, retpaĝoj, enciklopedio...
Flanke de la aŭtoroj, la deziro fariĝi pli konata kaj
disvastigi siajn ideojn pli libere
Kopirajto laŭ la celo kaj speco de la verko
Bazaj verkoj, tro specifaj verkoj
34. Kelkaj konkludoj
Kreaj Komunejoj estas pli fleksebla ol la ordinara kopirajto
Piratado x laŭleĝa uzo
Saĝo por uzado laŭ la kuntekstoj
Kelkaj demandoj ankoraŭ ne tute bone solvitaj, kiel la ebla
konflikto inter permesiloj
Distingoj inter ordinaraj kaj elektronikaj formatoj
Manko de pli klara leĝaro por interreto, ne nur pri kulturo
Repensado de la rolo de la perantoj
Konscio pri la financa rekompenco al aŭtoroj
Al mondo de pli libera sciaro
35. Ligiloj kaj referencoj
http://www.creativecommons.org/
http://www.copyright.com/
http://geocities.com/lunazzi_kaj_esperanto/agadjjl/eldonaj.html
http://ocw.mit.edu/OcwWeb/Global/terms-of-use.htm
http://www.lessig.org/
http://www.free-culture.cc/freecontent/
http://www.gnu.org/copyleft/fdl.html
http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/gpl.html
http://www.archive.org/
http://www.dominiopublico.gov.br/
http://www.vikipedio.org/
Roland Rotsaert. Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure. Monato, Majo 2005
+ http://jimes.multiply.com
Disponigita laŭ la permesilo agnosku / pludonu sammaniere
36. Ligiloj ĉe Kreaj Komunejoj
Bedaŭrinde preskaŭ ĉio estas ankoraŭ nur en la angla...
La permesilaro
http://creativecommons.org/license/?lang=pt
http://creativecommons.org/about/licenses/
http://creativecommons.org/license/meet-the-licenses
Listo de oftaj demandoj
http://creativecommons.org/faq
Kelkaj ekzemploj
http://creativecommons.org/learn/licenses/examples
Pri publika posedo, kopirajto, komunejoj, malferma materialo kaj intelekta proprieto
http://creativecommons.org/about/legal/
Pri la brazila versio de la permesiloj
http://creativecommons.org/worldwide/br/
Kelkaj partneroj
http://creativecommons.org/about/affiliates
37. Specialaj dankoj
Molina Vasco Milanez – Unicamp
– Pro la konstanta apogo kaj pacienco aŭskulti la fraton kaj pro la
multaj utilaj babiladoj
José Joaquín Lunazzi – Unicamp
– Pro la pluraj klerigaj diskutoj pri aŭtorrajtoj
Lucas Vignoli Reis – Unicamp
– Kiu pretigis la prezentdosieron uzitan kiel modelon por tiu ĉi
Al Esperanto, kiu larĝigis mian primondan komprenon
Al ĉiuj kiuj revas kaj laboras por mondo malpli ekskluda
38. Aŭtorrajtaj notoj
Ĉi tiu prezentdosiero, por esti mem ekzemplo de la utiligo de KK [eĉ se en tre limigita
maniero kaj iom nesencohava], estas disponebla laŭ permesilo de Kreaj Komunejoj
– Teksto kaj aranĝo de Jimes Vasco Milanez.
– Originala dosiermodelo de Lucas Vignoli Reis, kreita por niaj Esperanto-prelegoj en Unicamp.
– Permesilo: http://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/2.0/br/
Notoj pri partoj uzitaj el aliaj fontoj
– Bildstrio “Spektro da Rajtoj” [A Spectrum of Rights]
• Koncepto kaj dezajno de Neeru Paharia.
• Originalaj bildoj de Ryan Junell, Fotoj de Matt Haughey.
• Tradukita al Esperanto de Jimes Vasco Milanez.
• Retvojo: http://creativecommons.org/learn/licenses/comics1
• Permesilo: http://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/1.0/
– Bildoj kaj citaĵoj el Kreaj Komunejoj
• Retvojo: http://creativecommons.org/
• Permesilo: http://creativecommons.org/licenses/by/2.5/