1. «Kio estas
via pensado,
kaj kia ĝi
estas en via
koro?»
♫ Enciende los parlantes
HAZ CLIC PARA AVANZAR
Elprenita el la libro
Common Sense
Health and Healing,
de D-ro Richard
Schulze.
2. Prezentu al vi, kiel la imuniga sistemo
devas sin defendi kontraŭ la atakoj,
kiujn ĝi senĉese suferas.
Se ŝajnas al vi, ke la mortigaj
bakterioj, la ĝeneralaj malsanoj
kaj la malignaj gripoj estas
danĝeraj, vi surprizos vin tiam,
kiam vi ekscios, ke medicinaj kaj
sciencaj esploroj konkludis, ke la
malamikoj plej timataj de la
organismo
ne estas la mikroboj…
4. Ĉu vi volas scii
pli? Estas saniga
nutraĵo pli efika ol
la vitaminoj, la
mineraloj, la
enzimoj, la
naturaj kuraciloj
kaj la medicinaj
herboj, nome,
LA AMO.
5. La cerbo laboras senĉese, en
ĉiuj tagoj de la jaro kaj en ĉiu
horo. Ĝi neniam fermiĝas pro
feria tago, nek ĝuas feriojn.
Komence, ĝi estas la
komputilo, kiu gvidas la
organismon kaj reguligas ĉiun
el la funkcioj de la metabolo
kaj ties ĥemian ekvilibron.
Deloke de la nerva sistemo ĝis
la seksa aktiveco,
enkalkulante milon da aliaj
aktivecoj, kiujn vi eĉ ne povas
imagi al vi, la cerbo estas tiu,
kiu komandas kaj cenĉese
kreas, aŭtomatigas, reguligas,
ekvilibras kaj vivtenas la tutan
organismon en ĉiu momento
de la tago.
6. La scienco jam eltrovis, ke, kiam oni
ekhavas pensaĵon, tiam la cerbo tuj
produktas substancojn, kiuj
malfermas tion, kion oni povus nomi
fenestro por la agado de la sentoj.
Kiam la pensaĵo finiĝas, tiam la fenestro
fermiĝas. Ekzemple, kiam iu volupte
miras la amatan personon, tiam
nepreskribebla sento disiras tra la tuta
korpo. Tiu sento estas nenio pli ol ĥemia
substanco. Kiam onia korpo sekse
ekscitiĝas, tiam ĝi estas igata de la
cerbo liberigi ian ĥemian substancon.
Aliekzemple, kiam iu rab-atakato pensas
reagi kaj ŝatus manhavi armilon por
“desintegri” la fiatakanton, tiam tiu
kolero, kiun li sentas, estas koroda
acido, kiu aperas en la cirkula sistemo
kaj en la stomako. Ĝi estas alispeca
substanco produktita de la cerbo.
7. Tiuj substancoj sekreciitaj de la cerbo
estas nomataj neŭropeptidoj.
La biologio konsumis
multajn jarojn
esplorante tiun
kampon, kaj ankoraŭ
esploras.
Kion ni scias ĝis nun, estas
tio, ke, kiam okazas
pensaĵo, tiam cerbaj ĉeloj
sekrecias substancojn, kiuj
afekcias la korpon. Tio,
kion la pensanto sentas,
do, rezultas el la asimiliĝo
de tiuj neŭropeptidoj.
8. Kaj ekde nun la afero iĝos malkvietiga:
En la lasta jardeko, la medicina scienco faris eltrovon,
kiu restis preskaŭ nerimarkita.
Jam estis sciate, ke la ĉeloj de la imuniga sistemo, same kiel ĉiaj aliaj,
havas en sia membrano faklokon de malŝargo, tra kie ili asimilas plurajn
substancojn.
Kion oni eltrovis, tio
estis, ke sur la
membrano de ĉiu el la
limfocitoj, kiuj defendas
la korpon kontraŭ
bakterioj, virusoj,
fungusoj, parazitoj,
kanceroj kaj ĉiaj
malsanoj, ekzistas
konkreta punkto de
ŝargo ricevata de la
NEŬROPEPTIDOJ.
9. Kio gravas por la imuniga sistemo estas tio, kion ni pensas.
Jen do la graveco de la pensaĵoj!
La cerbo kreas nur malsanon, kiun ĝi konas.
Nia timo havi malsanon estas la antaŭkondiĉo por ties kreiĝo.
Ni estas respondecaj por niaj plej intimaj sentoj.
Vortoj afekcias nin pli ol armiloj.
Ofendo povas mortigi nin,
ĉar ĉio tio deprimas nian imunigan sistemon.
Tio ne estas ĉio.
Dum kelka tempo, la imuniga sistemo
observas niajn intimajn monologojn, kolerojn,
ĉagrenojn, insultojn aŭskultatajn, amon
neatan, dum neniu ĉelo aŭ organo atentas kaj
respondas per konkreta ago kontraŭ tiaj
malsanigiloj, kiuj iom post iom amasiĝas en la
organo malplej sana.
10. La imuniga sistemo ne nur
observas, sed ĝi reagas
konforme al la penso super
tiu emocia dialogo.
La ĉeloj, kiuj defendas nian
organismon, havas
fakpunktojn por la ricevado
de la neŭropeptidoj - tiuj
substancoj produktitaj de la
cerbo je ĉiu pensaĵo.
La respondo de nia
organismo kontraŭ la
patogenaj ĝermoj kaj
La respondo de la ofendoj varias. Ĝi
imuniga sistemo dependas de tio, kio
dependas de la vigligas aŭ malvigligas la
amon al ni mem, kiu
penskvalito! fortigas nian imunigan
sistemon por defendi kaj
subteni nin per sano.
11. Ĉio, kion ni faras,
aŭ lasas, ke oni faru al ni,
havigas fizikajn sekvojn.
Antaŭa traduko al la
portugala kaj adapto:
J.Reigada
Esperantigis: Josenilton