SlideShare a Scribd company logo
1 of 36
Download to read offline
Ĉu vi iam tralegis
la Fundamenton de Esperanto
la verkojn de Zamenhof
kaj pripensis pri ili ?
Kia estas “la Fundamento de Esperanto” :
leĝdona aŭ konsildona ?
Ĉu oni fakte bezonas “fundamenton” ?
Ĉu ne estas pli bone esti “liberaj”
kaj lasi la lingvon al “natura evoluado” ?
Antaŭparolo
Atentu: post la fino de ĉi tiu prezentado (ekde glitbildo 30)
troviĝas rimarkoj: parolaĵoj samtempaj al la glitbildoj kaj aliaj
informoj. Presigu ilin kaj legu ilin sekvante la glitbildojn.
1
Antaŭparolo
“Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi
kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos
kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj
ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj,
—estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo:
la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla
kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo.“
L.L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2
Rimarku bone: Tiu, kiu parolas, kompreneble ne estas Zamenhof. Tamen, imagu, ke vi aŭdas Zamenhofon mem! Imagu, ke tio estas perdita
enregistrado de la voĉo de nia kara majstro. Kia emocio, ĉu ne? Tiel, ne nur legante, tamen aŭdante lin, oni pli intense sentas la forton de liaj
vortoj kaj pensoj, kiam oni sentas, ke li vivas. Do, ke ni vivigu la verkojn de Zamenhof, tra sentoplenaj kaj konsciaj tralegadoj, renovigitaj
bildplenaj prezentadoj, legaĵoj kaj aliaj materialoj, ĉar tio estas la verkaro de Zamenhof: la vivo aŭ vivesenco mem de Esperanto.
Temas pri dokumentoj (tekstoj) kiel bazo por
la lernado, uzado kaj instruado de esperanto
tre proksime sekvante la Fundamenton kaj
la ceterajn verkojn de Zamenhof
Tiuj dokumentoj (tekstoj)
celas ian metodologion aŭ direktigilojn,
aplikotajn → al kursoj por komencantoj
→ al la kursenhavaj gvidlinioj
por la fundamenta kaj mezgrada lerneja instruado.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3
geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Se la celo de esperanto estas la interkomunikiĝo inter la popoloj
1- Motivado
—klara kaj simpla, esprimpova tamen logika, kaj do ekonomia kaj efika—,
kaj, se laŭ la enhavo gramatika, vortara kaj la stilo antaŭviditaj en la “Fundamento de Esperanto” kaj
modele uzitaj de Zamenhof en liaj verkoj, oni sukcesas la komunikadon de nuancoj de pensoj,
de sentoj, historiajn priskribojn, sciencajn raportojn, ktp.
—kiel pruvite de la tradukaĵoj kaj originalaĵoj de Zamenhof kaj de la unuaj klasikuloj
(Grabowski, Kabe, Lidia Zamenhof kaj aliaj)—
do tiu gramatiko, vortaro kaj stilo ne estas malsufiĉaj, nek primitivaj, nek arĥaikaj, tamen
la esprimo mem de la celo de lingvo internacia, kiu estas, kiel ĉi malsube dirite, la
interkomunikiĝo inter la popoloj
—klara kaj simpla, esprimpova tamen logika, kaj do ekonomia kaj efika—,
je la atingebleco de ĉiuj tavoloj de la socio.
4
Projekto “Fundamenta Esperanto”
2- Baza “principo” de la
Projekto
Instigado al la → kritika studado
de la verkoj de Zamenhof
en la originaloj 
kaj → ilia aplikado en la lernadon, de la lingvo.
uzadon kaj
instruadon
geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia
5
Projekto “Fundamenta Esperanto”
2- Baza “principo” de la Projekto
Do, kion fari ? Sekvi Zamenhofon
(komence: almenaŭ tralegi liajn verkojn)
Kion uzi ? La verkojn de Zamenhof en la originaloj
kaj de la klasikuloj, kiuj sekvis lin
Kiel uzi ilin ? Kritike studante,
kaj aplikante ilin al la
lernado, uzado kaj instruado
Kie ili troviĝas ? En “fundamentaj”,
“komplementaj” kaj “helpaj” verkoj
(arbitra enklasigo, sekve klarigita)
Kial fari ĉi tion ? (sekvas)
6
ke la lingvo internacia
esperanto estas rezulto de la genio de Zamenhof, estas lia kreaĵo, 
1 Ni devas konsciiĝi pri tio,
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
Ni pripensu pri la jenaj rezonadoj:
Andersen
—Fabeloj—
Fundamenta
Krestomatio
klopodita ekde jarcentoj de diversaj (aliaj) geniuloj de la Homaro,
tamen plej perfekte ellaborita de la lingva genio de Zamenhof,
kiu difinis kio estas kaj kiel funkcias internacia lingvo.
 
 La geniulo estas Zamenhof,
lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj.
7
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
2 Nek Descartes, nek Leibnitz, nek aliaj grandaj geniuloj
sukcesis fari tion, kion Zamenhof faris:
ellabori kaj starigi internacian lingvon
kompletan kaj funkciantan, inklude kun ĝia popolo (la esperantistoj).
 
Tio estas, ne estas iu ajn “Iuulo”,
kiu “plibonigos”, “disvolvigos” “evoluigos” esperanton,
ĉar esperanto ne estas projekto,
ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa,
neegalebla ene de ĝia “fleksebla kapablo” de esprimo, kun simpleco,
reguleco kaj logikeco.
8
 1 La geniulo estas Zamenhof,
lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj.
 2 Esperanto ne estas projekto,
ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
Du unuaj rezonadoj —konsciiĝo pri esperanto— :
9
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
3 Eĉ se treege dediĉitaj,
multaj esperantistoj ne perfekte komprenis la esencon de esperanto,
la grandecon de ĝia eksterŝajna simpleco,
kaj inkliniĝis al la modeloj de siaj kulturaj kaj lingvaj medioj
(niaj naciaj lingvoj, komplikaj kaj tre malmulte efikaj).
 
 Do, nia sinteno ne devas esti
la kompilado de novaĵoj kaj proponoj por “plibonigo”, tra la tempoj,
tamen la serĉado en la originala fonto
—Zamenhof kaj la klasikuloj, riĉega kaj neegalebla fonto—
de la “senmikslingvo” kaj de la solvo de niaj diversaj lingvaj problemoj.
10
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
4 Tiel, kiel neniu “refaras” la verkojn
de Descartes, de Leibnitz, aŭ de aliaj grandaj geniuloj
—nur alia samalteca aŭ plialteca geniulo antaŭeniras la aferon—
ke prezentu sin la geniulo, kiu plibonigos/evoluigos esperanton!
Do, ke ni valorigu Zamenhofon,
iu el la grandaj geniuloj de la Homaro,
kaj ni studu serioze, sisteme kaj profunde lian verkaron,
kaj ni forlasu tiajn infanemajn pretendemojn, ke,
ŝanĝante tiun aŭ alian detalon en la lingvo
—aŭ, kio estas ankoraŭ pli malbone, centojn da ili—
ni povos iel “plibonigi”/“evoluigi” esperanton. 11
 4 Ke ni valorigu Zamenhofon,
iu el la grandaj geniuloj de la Homaro,
kaj ni forlasu tiajn pretendemojn, ke,
ŝanĝante tiun aŭ alian detalon en la lingvo,
ni povos iel “plibonigi”/“evoluigi” esperanton.
 3 Ke ni serĉu en la originala fonto
—Zamenhof kaj la klasikuloj, riĉega kaj neegalebla fonto—
la “senmikslingvon” kaj la solvon de niaj diversaj lingvaj problemoj.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
Du lastaj rezonadoj —sinteno rilate al esperanto— :
12
 3 Ke ni serĉu en la originala fonto
—Zamenhof kaj la klasikuloj, riĉega kaj ne egalebla fonto—
la “senmikslingvon” kaj la solvon de niaj diversaj lingvaj problemoj.
 4 Ke ni valorigu Zamenhofon, iu el la grandaj geniuloj de la Homaro,
kaj ni forlasu tiajn pretendemojn, ke,
ŝanĝante tiun aŭ alian detalon en la lingvo,
ni povos iel “plibonigi”/“evoluigi” esperanton.
 1 La genio estas Zamenhof,
lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj.
 2 Esperanto ne estas projekto,
ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa.
Resume:
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
13
“Fundamentaj verkoj”:
(a) “kerno” de esperanto
Fundamento de Esperanto
Deklaracio de Bulonjo-sur-maro
Lingvaj Respondoj
(b) “zamenhofa senmikslingvo”
ceteraj verkoj de Zamenhof
aŭ sub lia revidado/superrigardo
Projekto “Fundamenta Esperanto”
4- Bibliografia konsistigo de
esperanto
”leĝo”
(arbitra enklasigo, bazita sur konceptoj de nebula/difuza logiko)
lingvaj konsiloj
”kontrakto”
”unuecigaj modeloj”
14
“Komplementaj kaj helpaj verkoj”:
(a) “Komplementaj verkoj”
 vortaroj kaj gramatikoj
 literaturaj verkoj (periodaĵoj,
romanoj, fakaĵoj)
(b) “Helpaj verkoj”
 didaktikaj libroj
Projekto “Fundamenta Esperanto”
4- Bibliografia konsistigo de esperanto
“senmikslingvo”*
(inter ili, la klasikuloj, kiuj sekvis
Zamenhofon)
*: kiam ili sekvas la fundamentajn verkojn(por la lernado de esperanto)
15
GHENERALA ENKLASIGO DE LA VERKARO DE ZAMENHOF
rilate al enhavoj pri lingvo, movado,
kaj al la grado de aparteneco de tiuj enhavoj
al esperanto (kiel lingvo) kaj al Zamenhof (kiel individuo)
Grado de aparteneco
de la enhavoj
ENHAVOJ
kaj Verkoj
al Esperanto
(kiel lingvo, kun
karakterigiloj
celantaj la
kolektivecon)
al Zamenhof
(kiel individuo,
kun privataj uzadoj
kaj ideoj)
LINGVO MOVADO
Fundamento de Esperanto0
Lingvaj
Respondoj1
Deklaracio de
Bulonjo-sur-
maro2
Tradukoj3
Artikoloj3
Korespondado3
0, 1, 2: “kerno”
de esperanto
3, 5: “zamenhofa
senmikslingvo”
4: kelkaj
malmultaj uzad-
apartajhoj de
Zamenhof
dank’ al4
(=danke
al)
unu4
(= nedifinita
artikolo au ‘iu’)
halt’4
(= haltu)
Centra Asocio
5
Homaranismo
5
100% esperanto
0% esperanto
0% Zamenhof
100% Zamenhof
( ):
Projekto “Fundamenta Esperanto”
0
zamenhofa
aliula
1 2 5
-Apartajhoj
4
-Kerno de
esperanto
-Senmikslingvo:
(5)
3
16
Desegna representado
de la enklasigo de
verkoj zamenhofaj kaj
aliulaj
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto”
“Fundamentaj verkoj”: Fundamento de Esperanto
Deklaracio de Bulonjo-sur-maro
Lingvaj Respondoj
ceteraj verkoj de Zamenhof
aŭ sub lia revidado/superrigardo
Fund-a Krestomatio, Fabeloj
de
Andersen, Romanoj
(kompletaj
aŭ en partoj), artikoloj/tezoj/
paroladoj de Zamenhof
nepre necese ili devas esti sisteme:
- intermetitaj al/intermiksitaj al/
referencitaj de ĉiuj kursoj
kaj
- tralaboritaj
Ekzemplaro: (sekvas)
17
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto”
Ekzemplo 1:
 referenco/mencio pri la Fundamento
en lernlibreto por infanoj
18
19
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto”
Ekzemplo 2:
 Antaŭparolo de la Fundamento
 kun originalo kaj traduko flank-al-flankaj
 aldone kelkaj finaj rimarkoj
 ĝi povas esti uzata en:
- kursoj por komencantoj (portugale)
- antaŭenigaj kursoj (esper-e kaj portugale)
20
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto”
Ekzemplo 3:
 Fabelo de Andersen: Malbela Anasido
 originala teksto netuŝita
 traduko (didaktika)
 vortlisto
 podetala vortstudado
 la vorto kaj la frazo
21
22
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto”
Ekzemplo 4:
 Tekstoj el la Fundamenta Krestomatio
 originala teksto netuŝita
 traduko (didaktika)
 podetala vortstudado
23
Ekzistas misprononcado ĉi tie: instruistulo. Tamen, pere de tiu parolata teksteto mi volas elstarigi tion, ke oni
devas doni al lernantoj ankaŭ aŭdmaterialon, ĉar tio estas fakte bezonata de kelkaj kaj ŝatata de la plejmulto.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
6- Pri Abundegaj Vortaroj kaj Gramatikoj
Multaj nuntempaj verkistoj kaj vortaroj
importas tro da vortoj de la angla aŭ franca lingvo.
Tamen ni devas montri, ke proponita radiko
povas esti trovata en diversaj lingvoj.
Aliaj kriterioj: vidu Lingvajn Respondojn kaj Plenan Verkaron.
Gramatikaj konstruoj: simila situacio,
kun multe da novaĵoj ne-fundamentaj aŭ kontraŭ-fundamentaj.
(ĉiuj fakte senutilaj, ĉar la 16 reguloj de la Plena Gramatiko
estas tute sufiĉaj)
24
6- Pri Abundegaj Vortaroj kaj Gramatikoj
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Kio okazas?
La jeno: multaj esperantistoj (precipe verkistoj) havas, kiel "idealan modelon", siajn
proprajn lingvojn, kaj ili serĉas transpasi tiun "modelon" en esperanton, tra la "riĉigo"
(t.e., komplikigo) de la vortaro kaj gramatiko.
La restantoj (ne-verkistoj), sekvante kutimojn de la naciaj
lingvoj, kiam vidas grandvoluman vortaron aŭ gramatikon, emas
valorigi tiajn verkojn nur pro ilia volumo, pro ilia ekstera aspekto.
La “spirito” de esperanto estas difinata en la kerno de esperanto
—kaj modele aplikata en la zamenhofa senmikslingvo—,
ĉiam serĉante simplecon, regulecon, logikecon —ne absolutan!—,
kaj plie kun intensa laboro en la uzado de fundamentaj vorteroj,
de kunmetaĵoj el ĉi tiuj, kaj de novaj radikoj vere internaciaj kaj/aŭ necesaj.
Tamen, en multegaj okazoj tiuj pezaĉaj verkoj tute foriras de la “spirito”
de esperanto, kelkfoje sugestante regulojn aŭ vortojn strangajn,
komplikajn, aŭ eĉ fronte kontraŭaj al la Fundamento.
25
6- Pri Abundegaj Vortaroj kaj Gramatikoj
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Do, kion efektive fari por akiri “fundamentan esperanton”:
Fundamento de Esperanto
Deklaracio de Bulonjo-sur-m
Lingvaj Respondoj
Fundamenta Krestomatio
Proverbaro Esperanto
Fabeloj de Andersen
Malnova Testamento
Hamleto
Georgo Dandin
Ifigenio en Ta?rido
La Batalo de l’ vivo
La Rabeno de Ba?ara?
La Gimnazio
La Rabistoj
La Revizoro
Marta
1-e: Uzi kiel ĉefajn referencojn la verkojn de Zamenhof:
la Fundamenton, la Lingvajn Respondojn, la Fundamentan
Krestomation, la Fabelojn de Andersen, ...,
kiel ekzemplo de uzadoj gramatika, vortara kaj stila.
2-e: Uzi komplementajn referencojn forte ligitajn al la ĉefajn:
La Tutan Esperanton, Esperanto sem Mestre, Plenan Vortaron
kaj la klasikuloj (Grabowski, Kabe, Lidja Zamenhof kaj aliaj).
Fundamento de Esperanto
Deklaracio de Bulonjo-sur-m
Lingvaj Respondoj
Fundamenta Krestomatio
Proverbaro Esperanto
Fabeloj de Andersen
Malnova Testamento
Hamleto
Georgo Dandin
Ifigenio en Ta?rido
La Batalo de l’ vivo
La Rabeno de Ba?ara?
La Gimnazio
La Rabistoj
La Revizoro
Marta
3-e: Nur post “dresiĝado” en la uzado de tiu fundamenta biblio-
grafio, oni povos alpaŝi al la pezaĉuloj (PIV, Afonso Costa),
precipe por kompreni aŭtorojn, kiuj malproksimiĝis de la Fundamento.
Fundamento de Esperanto
Deklaracio de Bulonjo-sur-m
Lingvaj Respondoj
Fundamenta Krestomatio
Proverbaro Esperanto
Fabeloj de Andersen
Malnova Testamento
Hamleto
Georgo Dandin
Ifigenio en Ta?rido
La Batalo de l’ vivo
La Rabeno de Ba?ara?
La Gimnazio
La Rabistoj
La Revizoro
Marta
26
geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Konkludo
Tiu estas komencanta projekto, tamen necesa pro:
- plinombriĝo de kursoj kaj didaktikaj libroj ->
- konsiderinda kvanto da ŝanĝadoj/plivastigadoj
enmetitaj en la lingvon de diversaj aŭtoroj,
senzorge sekvataj de multaj esperantistoj.
- videbla “malkonektiĝado” inter la nunaj esperantistoj
kaj la fundamentaj verkoj de Zamenhof.
- ne parolante pri la unuaj klasikuloj, multfoje forgesitaj
—kiam ne enklasigitaj kiel arĥaikaj kaj primitivaj—.
-> neceso de ia metodologio aŭ direktigiloj por kursoj por komencantoj,
aŭ eĉ gvidlinioj por la instruado de la lingvo je baza kaj meza lernniveloj.
27
Laŭ fina analizo,
la lernado, uzado kaj instruado
de la “fundamenta esperanto” estas grava pro tio,
ke ni ne konstruu novajn dialektojn, novajn “babelojn”
sur la grundmuroj de esperanto.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Konkludo
geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia
28
Projekto “Fundamenta Esperanto”
FINO
Mi dankas vian atenton!
Mi klopodis tiom, kiom eble, kontroli la vortojn/uzadojn ene de ĉi tiu
prezentado, uzante precipe la Plenan Vortaron de Grosjean-Maupin.
Mi kutime uzas: • precipe vortojn fundamentajn (de la Universala Vortaro)
solajn aŭ kun prefiksoj/sufiksoj — pafi, timo, revi, doni, amo, multo;
pafilego, timego, revanta, elreviĝo, eldono, aldono, malamo, malmulte ktp.
— ; • multajn kunmetaĵojn el ĉi tiuj vortoj, kiuj konsistigas sisteman
ekonomian vortriĉecon de la lingvo —piediri, ĉeesti, apudesti ktp.—; kaj
ankaŭ • kelkajn neologismojn vere bezonatajn: unue tiujn de la aldonoj de
la Lingva Komitato de UEA (nune Akademio de Esperanto), due tiujn
zamenhofajn, kaj trie neologismojn el aliaj fontoj (vere internaciaj, se mi
povas tion konstati). La gramatiko estas strikte fundamenta.
Se vi rimarkis ion kontraŭ-fundamentan, bonvolu kontakti min:
luiz_claudio_o@hotmail.com
La materialo montrita ĉi tie troviĝos en la paĝaro de
Societo Esperantista de Minaso: www.esperanto-
mg.org.br 29
Rimarkoj (parolaĵoj samtempaj al la glitbildoj kaj aliaj informoj):
[presigu la ĉi-suban tekston kaj legu/uzu ghin sekvante la glitbildojn, kaj do vi havos plej bonan ideon pri la fakta
parolado]
• Antaŭ ol komenci, antaŭ ol iri al glitbildo 1 (la numero de la glitbildo esta en la subdekstra parto de la paĝo; ĉi tiu
estas glitbildo 30):
-Pensu pri tio: kiuj libroj estas viaj gvidantoj en la lernado/uzado de esperanto? Nomu ilin: 1) ..., 2) ... (lerno-librojn,
gramatikojn, vortarojn)
-Ĉu vi scias, ĉu ili sekvas la “Fundamenton de Esperanto”? Kiel vi povas scii tion? (Ekzempla respondo: -Pere de bona
konado pri la enhavo de la Fundamento)
[parenteze: Vi scias, kio estas la “Fundamento de Esperanto”, ĉu ne? Kio estas ĝi? (Ekzemplaj respondoj: -La sekvinda
bazo de nia lingvo kaj movado. -La “leĝo”, kiun ni devas sekvi por ke ni ĉiuj komprenu iuj la aliajn.)]
• Iru al glitbildo 1 [Antaŭparolo]: a) legu la unuan teksteron (la tekston post la unua oranĝkolora bul-markilo):
-Ekzempla (nemulte pripensa) respondo por “Ĉu vi iam tralegis ... elpripensis pri ili?”: -Ke la gravuloj, la verkistoj pensu,
mi sekvos ilin! [parenteze: Kiuj nome estas la verkoj de Zamenhof? Pri kio pritraktas ĉiu el ili? (Respondo:
Iomete pri tio en glitbildoj 14 kaj 16]
b) legu la duan teksteron (post la dua oranĝkolora bul-markilo):
-Se leĝdona, do oni devas sekvi ĝin
-Se konsildona, do kelkfoje oni sekvas ĝin, kelkfoje oni sekvas aliulajn verkojn (pli modernajn, pli kompletajn) (!!! ->)
[-> parenteze: tiu lasta tute ne estas la opinio de ĉi tiu projekto!!!]
c) legu la trian teksteron (post la tria oranĝkolora bul-markilo):
-Aŭdu/legu nun iun opinion pri tio (ĉu oni fakte bezonas fundamenton) -> iru al glitbildo 2
• Legu/aŭdu glitbildon 2 [antaŭparolo]. Komento:
-tiuj estas la unuaj vortoj de la Fundamento de Esperanto, vortoj de Zamenhof.
-Ili estas gravegaj kaj validegaj
-Pensante pri tiuj vortoj, mi proponas la projekton “Fundamenta Esperanto” 30
• Iru al glitbildo 3 [Projekto Fundam-a Esp-o]. Legu ĉion. Komento:
-Do, la projekto ne estas simpla “altrudo” de la Fundamento, kontraŭe al la “libera volo” de la esperantistoj, tamen
temas pri necesa komuna bazo por komencantoj kaj por la baza/mezgrada instruado (en publikaj/privataj lernejoj)
• Antaŭ ol glitbildo 4:
-Nun mi devas demandi al vi: Nuntempaj? aŭ kontraŭe, eksmodaj?
Kiaj estas (laŭ via opinio) la verkoj de Zamenhof?: Neanstataŭeblaj? aŭ kontraŭe, ne plu bezonataj?
-Mia persona opinio esta tia: (iru al glitbildo 4)
• Glitbildo 4 [Motivado].
a) Klaku/premu butonon unufoje, dufoje -> Montrado de bildo de infanoj kaj de nigra tabulo (a b c ĉ)
-Tiu estas klaso kie mi lernigis esperanton, en Uberlândia-MG, en lernejo por nepagpovaj infanoj (por ke ili faru
plifortigan lernadon, post la publika lernejo) (vidu ĉe la interreta adreso:
geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia)
-Dum la farado de lernmaterialo por la klasoj, aperis la jena problemo (nenova por mi) : en la muziko “viva fiŝo”, kiun ili
tre ŝatas, aperas la linio: “ja sen via kortenero”. Kiel instrui la vorton “kortenero”? Ĉu temas pri ero, kiun oni tenas
en la koro? Tute ne. Temas pri kunmetaĵo uzante fundamentan vorton ("koro") kaj neologismon ("tenero"). Tiu
lasta estas tuta vorto (“tenero”), kiu signifas “karesemo”. En tiaj situacioj, kiam novaĵoj enmetitaj de diversaj
verkistoj ne estas tute konformaj al la Fundamento, aŭ estas malfacile klarigeblaj por komencantoj, mi decidis
sekvi plej proksime la Fundamenton de Esperanto, kaj reveni al ĝi kiam necese (en la citita muziko, uzi la vorton
"karesemo" anstataŭ "kortenero"). Tamen, por fari tion, mi devis iom pene serĉi la originalajn verkojn de Zamenhof,
kaj tiam rimarkis, ke oni multe forgesis la originalajn ideojn kaj verkojn de Zamenhof, kaj ankaŭ la unuajn
klasikulojn. El tio, mi faris la jenan rezonadon (la vortoj estas miaj): (sekvas montrado de la teksto).
b) Klaku/premu trifoje, kvarfoje, ktp -> Montrado de la teksto (motivado), linio post linio.
• Iru al glitbildo 5 [Baza principo]. a) Klaku/premu unufoje: Tabulo ĉe placo Zamenhof, en Uberlândia, provinco
de Minas-Gerajso, Brazilo, kie mi naskiĝis kaj plilonge loĝis [legu: Placo Lazaro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de
la lingvo esperanto, kvartalo Osvaldo Resende]; b) Klaku/premu dufoje: Miksita klaso de esperanto, en
Spiritisma Centro (Uberlândia); c) Klaku/premu trifoje: Klaso en publika provinca lernejo "Messias Pedreiro"
(Uberlândia), kie mi prezentis projekton "Esperanto Fundamenta en la Lernejo", tiam ligita al la projekto KORE de
UEA. La
31
projekto estis bone akceptita de la lernejestrino. d) Klaku/premu kvarfoje: legu la tekston.
[Vidu la bildojn ankaŭ ĉe la interreta adreso: geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia.]
• Iru al glitbildo 6 [baza principo] (sen rimarkinda flankparolado)
• Antaŭ ol glitbildo 7:
- Ĉu vi pensas, ke mi pravas? Por pravigi min, mi montros al vi “densan”, “pezan” rezonadon, kiun vi devas atente sekvi
(kune legi kaj pripensi)
• Iru al glitbildo 7 [Pravigo], klaku/premu unufoje, dufoje ktp, kaj atente legu linion post linio (sen rimarkinda
flankparolado)
• Iru al glitbildo 8 [pravigo], klaku/premu fojfoje kaj atente legu linion post linio. Komento post la lasta linio:
-La “fleksebla kapablo” de esperanto venas de la formado de vortoj uzante radikojn, prefiksojn kaj sufiksojn, kontraste al
la naciaj lingvoj, kiuj havas “rigidan kapablon”, tio estas, ili havas grandegan vorttrezoron, sed ne sisteman, kelkfoje
tute ne logikan, kiu devigas nin memorigi grandegan kvanton da vortoj, kiuj estis iam faritaj de verkistoj, sed ni,
uzantoj, fakte ne povas “fari” vortojn en niaj lingvoj, kiel ni povas en esperanto (do esperanto estas fleksebla, kaj la
naciaj, rigidaj). Tio fleksebla kapablo estas atingita pere de la kunmetaĵoj (eldono, aldono, apudesti, piediri), gravega
sistema rimedo de nia internacia lingo por riĉigi la vortaron, kiu rezultas riĉecon kvalite kaj kvante similan al tiu de niaj
naciaj lingvoj. Vidu pli pri tio en la teksto de la projekto mem.
• Iru al glitbildo 9 [pravigo], legu la resumon. Komento:
-Do, la solvo de niaj problemoj (esprimaj, tradukaj, k.t.p.) estas en esperanto mem, kiel difinita kaj modele uzita de
Zamenhof, kaj ne en la angla, franca, germana, ktp.
• Iru al glitbildo 10 [pravigo], klaku/premu fojfoje kaj atente legu linion post linio.
[parenteze: mi uzas la kunmetaĵon "senmikslingvo" por traduki la portugalan vorton/koncepton "vernáculo", kiu signifas
(portugale, laŭ la vortaro de Caldas Aulete): -(adjektivo) propra de la lando, al kiu io apartenas; patruja, nacia:
Senmiksa Lingvo. Figure: korekta, pura, en la parolado kaj skribado; kiu gardas la purecon de la vortoj, frazoj kaj
konstruado de la lingvo, sen mikso de fremdaj tipikaĵoj. -(substantivo) la senmiksa nacia lingvo.]
Komentoj post la lasta linio:
-Ekzemploj de enmikso de gramatikeroj tipikaj de niaj naciaj (komplikaj) lingvoj:
-Nova/aldona regulo: nomoj de virinoj finiĝas per –a.
32
Kio estas tio? De kio/kie tio devenas? Kion tio signifas? Ĉu ni devas ŝanĝi la tutan lingvon, por ke nomoj de
virinoj finiĝu per –a? Kvankam uzita de Zamenhof en nomoj de la Biblio, la ĝeneraligon de tio ne estas pravigebla.
Kaj kiam nomoj de virinoj, ekzemple el la ĉina, ne finiĝas per –a, ĉu oni devas ŝanĝi ilin? Ĉar la finaĵo tipika de la
adjektivoj estas regule -a, ĉu oni devas fuŝi la tutan sistemon de la lingvo, enmiksante la ĉi-malsuban “novan”
regulon? Kial fari tion? Laŭ mi, tio estas vera frenezaĵo (tamen ĝi estas proponita de mondfama esperantisto).
-Nova/aldona regulo: malfermita (´)/fermita (^) prononco de “e” kaj “o”, laŭ la silabo estas fermita (finiĝas per
konsono)/malfermita (finiĝas per la vokalo mem): éspêrantô éstas la lingvô pór la móndô.
Kial tio? De kio/kie tio devenas? Kelkaj lingvoj/regionaj paroladoj prezentas tiun sistemon, kiel la portugala
de la nordorienta regiono de Brazilo (éspêranto), kaj aliaj tute ne, kiel la portulaga de la resto de Brazilo
(êspêranto). Se oni povas paroli portugale sen tiaj (pliaj) komplikaĵoj, kial enmeti tion en esperanton?
-Nova regulo: anstataŭigi la finaĵon –n de la akuzativo per nova prepozicio, “na”: Mi parolas esperanton -> Mi
parolas na esperanto. Tiel, oni havus nur prepoziciojn, kaj simpligus la lingvon.
Interesa propono, sed kion tio rezultus en la praktiko? Ĉu oni vere bezonas akuzativon aŭ ne? Tio estas
grava demando, kiun jam solvis Zamenhof! Li mem jam decidis, kiam de la afero pri “reformoj”, ke la lingvo estas
tia, kia ĝi estas difinita en la Fundamento kaj uzita en liaj modelaj verkoj. Ŝanĝoj povas alporti al neantaŭvideblaj
rezultoj, kaj la lingvo tre bone funkcias tiel, kiel ĝi estas.
-Kiel tiuj malgrandaj ĉi-malsubaj novaj/aldonaj reguloj, ekzistas centoj da komplikaĵoj enmiksitaj en la lingvon de multaj
esperantistoj (kaj kompilitaj de multaj vortaristoj/gramatikistoj). Sed, ni pensu pri tio: la parolantoj de la angla ne
bezonas la gramatikon de la latina, nek de la franca. Sufiĉas ilia propra gramatiko, eĉ se la latinistoj/ francoj
pensas, ke la gramatiko de la latina/franca estas “pli bona”, “pli esprimpova”, eĉ “pli ekzakta” ol tiu de la angla
(lingvistike oni povas montri, ke ili ne estas). Do, ke ni lasu en paco la gramatikon de esperanto, tian, kian difinis la
genio de Zamenhof, kaj ni aplikiĝu al la sistema studado de ĝiaj reguloj, kaj al farado de tradukaĵoj, kiuj estas la
celo mem de nia belega, riĉega, potencega lingvo.
• Iru al glitbildo 11 [pravigo], klaku/premu fojfoje kaj atente legu linion post linio. (sen rimarkinda flankparolado)
• Iru al glitbildo 12 [pravigo], legu la resumon. (sen rimarkinda flankparolado)
• Iru al glitbildo 13 [pravigo], legu la resumon. Komento: jen pli ol bonaj motivoj pro la fundamenta esperanto.
33
• Antaŭ ol glitbildo 14: Tamen, kie troviĝas la "senmikslingvo" de esperanto? La sekvantaj difinoj (glitbildoj 14, 15 kaj 16)
estas miaj personaj kontribuoj al la studado de la "fundamenta esperanto".
• Iru al glitbildo 14 [Bibliografia konsistigo de esp-o], klaku/premu fojfoje kaj legu linion/eron post linio/ero. (sen
rimarkinda flankparolado)
• Iru al glitbildo 15 [Bibliografia konsistigo de esp-o], klaku/premu fojfoje kaj legu linion/eron post linio/ero. Pri la bildo: Tiu estas
ekzemplo de enmiksado de esperanto en la komunan vivon. Tiun bildon mi trovis meze de kolekto da komputilaj
bildoj (en kd), en portugala versio de originale angla bildkolekto.
• Iru al glitbildo 16 [Ghenerala enklasigo], klaku/premu fojfoje kaj legu eron post ero. Komento post la fino: Tiu
enklasigo de la verkoj de Zamenhof estas la bazo de multaj eroj en la projekto "Fundamenta Esperanto". Tiu
projekto estas finpretigita, kaj estontece aperos en la paĝaro de Societo Esperantista de Minas-Gerajso (SEM)
www.esperanto-mg.org.br (mi esperas, ke baldaŭ). Kelkaj diskutoj (apartaj uzoj de Zamenhof) ankoraŭ devas esti
pli bone studataj, kaj aperos iom poste.
• Antaŭ ol glitbildo 17:
-Nun, kiel efektive fari? Kia estas la praktikado de "fundamenta esperanto"? Ni vidu.
[parenteze: ĉiuj sekvontaj materialoj estas elŝuteblaj el la paĝaro de SEM. www.esperanto-mg.org.br. Kelkaj materialoj
tie estos baldaŭ, kelkaj devos atendi iom pli da tempoj, sed ĉiuj fine tie estos.
• Iru al glitbildo 17 [Praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj legu parton post parto. Post la lasta
parto: Nun mi montros kelkajn ekzemplojn de intermetado de fundamentaĵoj en kursojn.
• Iru al glitbildo 18 [praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto.
-Komento dum la glitbildo: Jen lernlibreto, preparita por la lernantoj de la unua foto (glitbildo 4). En la verde enkadrita
parto, mi iom detale referas al la Fundamento. -> iru al glitbildo 19, pligrandigo de la enkadrita parto.
• Glitbildo 19 [praktikado de fundam-a esper-o]. Resume, en la teksto oni referas (portugale) al la poŝta adreso de Brazila
Esperanto-Ligo (por pli da informoj, aĉetado de libroj), al tio, ke la Fundamento estas la "oficiala" dokumento de la
lingvo, kvazaŭ "konstitucio", sekvinda de ĉiuj esperantistoj, kaj fine al la partoj de la Fundamento (Antaŭparolo,
Plena Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro).
34
• Iru al glitbildo 20 [praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto.
- Komento dum la glitbildo: Gravega afero: prezentado de la Antaŭparolo de la Fundamento. Ĉiuj esperantistoj devas
bone koni la enhavon de la Antaŭparolo, kiu resumas la sintenon de la esperantisto antaŭ lia internacia lingvo. Jen
tipa prezentado de la "Fundamento", iom detala, por ke la lernanto restu scivolema al pli da informoj, kaj iru mem
al la Fundamento ilin serĉi. En la verda enkadraĵoj mi referas al tio, ke oni ĉiam kontrolu la tekston laŭ la originalo,
kaj ke, por la esperantisto, la originalo estas lia oficiala dokumento.
• Iru al glitbildo 21 [praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto.
Komento: Bonegaj por riĉa kaj vere fundamenta lingvo: la Fabeloj de Andersen.
[Rilate al la Fabeloj, mi nuntempe havas pretajn nur kelkajn paragrafojn de la Malbela Anasido, sed mi estas laboranta
por pretigi la plej famajn fabelojn por uzado en kursoj.]
• Iru al glitbildo 22 [praktikado de fundam-a esper-o] (daŭrigo de glitb-o 21), klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto.
• Iru al glitbildo 23 [praktikado de fundam-a esper-o] (daŭrigo de glitb-o 21), klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto.
-Komento: Alia grava fonto de nia lingvo: La Fundamenta Krestomatio, vere riĉa, tre diversa, neanstataŭebla (kiel por la
Fabeloj, mi ankaŭ apenaŭ komenci prilabori la Fundamentan Krestomation). Oni nepre devas legi iom el la
Fundamenta Krestomatio, por vere senti la lingvon uzatan de parolantoj de diversaj lingvoj, kiuj klopodis esprimiĝi
pere de fundamentan esperanton (kvankam la tekstoj estis iomete tuŝitaj de Zamenhof, tio estis ĝuste por konservi
iliajn lingvaĵon fundamenta).
• Iru al glitbildo 24 [Abundegaj vortaroj kaj gramatikoj] .
-Komento: temas pri kelkaj komentoj pri nuntempaj gramatikoj kaj vortaroj.
-ĝenerala "regulo": se vi devas marŝi kun vortaro kaj gramatiko sub la brako, do tiu lingvo ne estas via! (nek
internacia!)
-la komplikigoj kompilitaj kaj listigitaj de la nuntempaj vortaroj kaj gramatikoj estas fakte variantoj de esperanto, ne
taŭgaj por vere internacia komunikado.
-tamen, rimarku, ke oni bezonas multe da laboro por pliampleksigi la vortaron, en la uzado de fundamentaj
vorteroj, de kunmetaĵoj el ĉi tiuj, kaj de novaj radikoj vere internaciaj kaj/aŭ necesaj (vidu sekve).
35
• Iru al glitbildo 25 [abundegaj vortaroj kaj gramatikoj]. Kelkaj komentarioj pri nuntempaj gramatikoj kaj vortaroj (daŭrigo).
• Iru al glitbildo 26 [abundegaj vortaroj kaj gramatikoj].
-Komento: Tio estas recepto (sanigpriskribo), kvazaŭ de iu doktoro: kiel/kion fari por havi "fundamentan esperanton"
• Iru al glitbildo 27 [Konkludo].
-Komento: Finfinaj rimarkoj. Pri la bildoj: placo Zamenhof en Uberlândia-MG-Brazilo.
• Iru al glitbildo 28 [konkludo].
-Komento: Finfinaj rimarkoj. Pri la bildoj: placo Zamenhof en Uberlândia-MG-Brazilo.
36

More Related Content

Viewers also liked

II jornadas ilch
II jornadas ilchII jornadas ilch
II jornadas ilchIdaleteDias
 
Risc cardiovascular i el seu maneig en la malaltia renal crónica
Risc cardiovascular i el seu maneig en la malaltia renal crónicaRisc cardiovascular i el seu maneig en la malaltia renal crónica
Risc cardiovascular i el seu maneig en la malaltia renal crónicaformaciossibe
 
LCA14: LCA14-415: ACPI Power Management
LCA14: LCA14-415: ACPI Power ManagementLCA14: LCA14-415: ACPI Power Management
LCA14: LCA14-415: ACPI Power ManagementLinaro
 
Artigo13 nubia-alberto
Artigo13 nubia-albertoArtigo13 nubia-alberto
Artigo13 nubia-albertoibusy
 
24 march 2014 parmarth samay 1
24 march 2014 parmarth samay 124 march 2014 parmarth samay 1
24 march 2014 parmarth samay 1abhimanbharat2011
 
REDEEMING RUTH 4 - Sis. Lucy Banal | 7:00AM Tagalog Service
REDEEMING RUTH 4 - Sis. Lucy Banal | 7:00AM Tagalog ServiceREDEEMING RUTH 4 - Sis. Lucy Banal | 7:00AM Tagalog Service
REDEEMING RUTH 4 - Sis. Lucy Banal | 7:00AM Tagalog ServiceFaithworks Christian Church
 
DESAFIO DE LA EDUCACION SUPERIOR ANTE LOS ENTORNOS VIRTUALES DE APRENDIZAJE
DESAFIO DE LA EDUCACION SUPERIOR ANTE LOS ENTORNOS VIRTUALES DE APRENDIZAJEDESAFIO DE LA EDUCACION SUPERIOR ANTE LOS ENTORNOS VIRTUALES DE APRENDIZAJE
DESAFIO DE LA EDUCACION SUPERIOR ANTE LOS ENTORNOS VIRTUALES DE APRENDIZAJEJorge Isaacs
 
Cad cam : bài giảng autocad 2007
Cad cam : bài giảng autocad 2007Cad cam : bài giảng autocad 2007
Cad cam : bài giảng autocad 2007thuviencokhi.vn
 
Familia y mascotas
Familia y mascotasFamilia y mascotas
Familia y mascotasjnorbik
 
Presentation to Runshaw High School (2)
Presentation to Runshaw High School (2)Presentation to Runshaw High School (2)
Presentation to Runshaw High School (2)insargentona
 
10 things you need to know about Facebook marketing in 2014
10 things you need to know about Facebook marketing in 201410 things you need to know about Facebook marketing in 2014
10 things you need to know about Facebook marketing in 2014Thomas Moen
 

Viewers also liked (20)

Animaless
AnimalessAnimaless
Animaless
 
Sahay
SahaySahay
Sahay
 
II jornadas ilch
II jornadas ilchII jornadas ilch
II jornadas ilch
 
Risc cardiovascular i el seu maneig en la malaltia renal crónica
Risc cardiovascular i el seu maneig en la malaltia renal crónicaRisc cardiovascular i el seu maneig en la malaltia renal crónica
Risc cardiovascular i el seu maneig en la malaltia renal crónica
 
LCA14: LCA14-415: ACPI Power Management
LCA14: LCA14-415: ACPI Power ManagementLCA14: LCA14-415: ACPI Power Management
LCA14: LCA14-415: ACPI Power Management
 
Wsley patin
Wsley patinWsley patin
Wsley patin
 
Artigo13 nubia-alberto
Artigo13 nubia-albertoArtigo13 nubia-alberto
Artigo13 nubia-alberto
 
24 march 2014 parmarth samay 1
24 march 2014 parmarth samay 124 march 2014 parmarth samay 1
24 march 2014 parmarth samay 1
 
ABIT 2014
ABIT 2014 ABIT 2014
ABIT 2014
 
Nyre boone
Nyre booneNyre boone
Nyre boone
 
REDEEMING RUTH 4 - Sis. Lucy Banal | 7:00AM Tagalog Service
REDEEMING RUTH 4 - Sis. Lucy Banal | 7:00AM Tagalog ServiceREDEEMING RUTH 4 - Sis. Lucy Banal | 7:00AM Tagalog Service
REDEEMING RUTH 4 - Sis. Lucy Banal | 7:00AM Tagalog Service
 
Taller6 cebek
Taller6 cebekTaller6 cebek
Taller6 cebek
 
DESAFIO DE LA EDUCACION SUPERIOR ANTE LOS ENTORNOS VIRTUALES DE APRENDIZAJE
DESAFIO DE LA EDUCACION SUPERIOR ANTE LOS ENTORNOS VIRTUALES DE APRENDIZAJEDESAFIO DE LA EDUCACION SUPERIOR ANTE LOS ENTORNOS VIRTUALES DE APRENDIZAJE
DESAFIO DE LA EDUCACION SUPERIOR ANTE LOS ENTORNOS VIRTUALES DE APRENDIZAJE
 
Crucero por el mediterraneo 2010
Crucero por el mediterraneo 2010Crucero por el mediterraneo 2010
Crucero por el mediterraneo 2010
 
Cad cam : bài giảng autocad 2007
Cad cam : bài giảng autocad 2007Cad cam : bài giảng autocad 2007
Cad cam : bài giảng autocad 2007
 
Familia y mascotas
Familia y mascotasFamilia y mascotas
Familia y mascotas
 
Presentation to Runshaw High School (2)
Presentation to Runshaw High School (2)Presentation to Runshaw High School (2)
Presentation to Runshaw High School (2)
 
10 things you need to know about Facebook marketing in 2014
10 things you need to know about Facebook marketing in 201410 things you need to know about Facebook marketing in 2014
10 things you need to know about Facebook marketing in 2014
 
Umrah details
Umrah detailsUmrah details
Umrah details
 
Tarefa Caixa Bombons
Tarefa Caixa BombonsTarefa Caixa Bombons
Tarefa Caixa Bombons
 

Similar to Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)

Idearo de Amsterdamo - 2008
Idearo de Amsterdamo - 2008Idearo de Amsterdamo - 2008
Idearo de Amsterdamo - 2008Revuo Esperanto
 
Kion oni lernas planante sekretan lingvon?
Kion oni lernas planante sekretan lingvon?Kion oni lernas planante sekretan lingvon?
Kion oni lernas planante sekretan lingvon?Federico Gobbo
 
Lingvoj planitaj por fikcio
Lingvoj planitaj por fikcioLingvoj planitaj por fikcio
Lingvoj planitaj por fikcioFederico Gobbo
 
‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina...
‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina...‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina...
‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina...Federico Gobbo
 
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondoEsperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondoFederico Gobbo
 
Instrui interlingvistikon hodiaŭ
Instrui interlingvistikon hodiaŭInstrui interlingvistikon hodiaŭ
Instrui interlingvistikon hodiaŭFederico Gobbo
 
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al InterlingvistikoLa Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al InterlingvistikoFederico Gobbo
 

Similar to Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios) (7)

Idearo de Amsterdamo - 2008
Idearo de Amsterdamo - 2008Idearo de Amsterdamo - 2008
Idearo de Amsterdamo - 2008
 
Kion oni lernas planante sekretan lingvon?
Kion oni lernas planante sekretan lingvon?Kion oni lernas planante sekretan lingvon?
Kion oni lernas planante sekretan lingvon?
 
Lingvoj planitaj por fikcio
Lingvoj planitaj por fikcioLingvoj planitaj por fikcio
Lingvoj planitaj por fikcio
 
‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina...
‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina...‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina...
‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina...
 
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondoEsperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
 
Instrui interlingvistikon hodiaŭ
Instrui interlingvistikon hodiaŭInstrui interlingvistikon hodiaŭ
Instrui interlingvistikon hodiaŭ
 
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al InterlingvistikoLa Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
 

Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)

  • 1. Ĉu vi iam tralegis la Fundamenton de Esperanto la verkojn de Zamenhof kaj pripensis pri ili ? Kia estas “la Fundamento de Esperanto” : leĝdona aŭ konsildona ? Ĉu oni fakte bezonas “fundamenton” ? Ĉu ne estas pli bone esti “liberaj” kaj lasi la lingvon al “natura evoluado” ? Antaŭparolo Atentu: post la fino de ĉi tiu prezentado (ekde glitbildo 30) troviĝas rimarkoj: parolaĵoj samtempaj al la glitbildoj kaj aliaj informoj. Presigu ilin kaj legu ilin sekvante la glitbildojn. 1
  • 2. Antaŭparolo “Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, —estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo.“ L.L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo 2 Rimarku bone: Tiu, kiu parolas, kompreneble ne estas Zamenhof. Tamen, imagu, ke vi aŭdas Zamenhofon mem! Imagu, ke tio estas perdita enregistrado de la voĉo de nia kara majstro. Kia emocio, ĉu ne? Tiel, ne nur legante, tamen aŭdante lin, oni pli intense sentas la forton de liaj vortoj kaj pensoj, kiam oni sentas, ke li vivas. Do, ke ni vivigu la verkojn de Zamenhof, tra sentoplenaj kaj konsciaj tralegadoj, renovigitaj bildplenaj prezentadoj, legaĵoj kaj aliaj materialoj, ĉar tio estas la verkaro de Zamenhof: la vivo aŭ vivesenco mem de Esperanto.
  • 3. Temas pri dokumentoj (tekstoj) kiel bazo por la lernado, uzado kaj instruado de esperanto tre proksime sekvante la Fundamenton kaj la ceterajn verkojn de Zamenhof Tiuj dokumentoj (tekstoj) celas ian metodologion aŭ direktigilojn, aplikotajn → al kursoj por komencantoj → al la kursenhavaj gvidlinioj por la fundamenta kaj mezgrada lerneja instruado. Projekto “Fundamenta Esperanto” 3
  • 4. geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia Projekto “Fundamenta Esperanto” Se la celo de esperanto estas la interkomunikiĝo inter la popoloj 1- Motivado —klara kaj simpla, esprimpova tamen logika, kaj do ekonomia kaj efika—, kaj, se laŭ la enhavo gramatika, vortara kaj la stilo antaŭviditaj en la “Fundamento de Esperanto” kaj modele uzitaj de Zamenhof en liaj verkoj, oni sukcesas la komunikadon de nuancoj de pensoj, de sentoj, historiajn priskribojn, sciencajn raportojn, ktp. —kiel pruvite de la tradukaĵoj kaj originalaĵoj de Zamenhof kaj de la unuaj klasikuloj (Grabowski, Kabe, Lidia Zamenhof kaj aliaj)— do tiu gramatiko, vortaro kaj stilo ne estas malsufiĉaj, nek primitivaj, nek arĥaikaj, tamen la esprimo mem de la celo de lingvo internacia, kiu estas, kiel ĉi malsube dirite, la interkomunikiĝo inter la popoloj —klara kaj simpla, esprimpova tamen logika, kaj do ekonomia kaj efika—, je la atingebleco de ĉiuj tavoloj de la socio. 4
  • 5. Projekto “Fundamenta Esperanto” 2- Baza “principo” de la Projekto Instigado al la → kritika studado de la verkoj de Zamenhof en la originaloj  kaj → ilia aplikado en la lernadon, de la lingvo. uzadon kaj instruadon geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia 5
  • 6. Projekto “Fundamenta Esperanto” 2- Baza “principo” de la Projekto Do, kion fari ? Sekvi Zamenhofon (komence: almenaŭ tralegi liajn verkojn) Kion uzi ? La verkojn de Zamenhof en la originaloj kaj de la klasikuloj, kiuj sekvis lin Kiel uzi ilin ? Kritike studante, kaj aplikante ilin al la lernado, uzado kaj instruado Kie ili troviĝas ? En “fundamentaj”, “komplementaj” kaj “helpaj” verkoj (arbitra enklasigo, sekve klarigita) Kial fari ĉi tion ? (sekvas) 6
  • 7. ke la lingvo internacia esperanto estas rezulto de la genio de Zamenhof, estas lia kreaĵo,  1 Ni devas konsciiĝi pri tio, Projekto “Fundamenta Esperanto” 3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto” Ni pripensu pri la jenaj rezonadoj: Andersen —Fabeloj— Fundamenta Krestomatio klopodita ekde jarcentoj de diversaj (aliaj) geniuloj de la Homaro, tamen plej perfekte ellaborita de la lingva genio de Zamenhof, kiu difinis kio estas kaj kiel funkcias internacia lingvo.    La geniulo estas Zamenhof, lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj. 7
  • 8. Projekto “Fundamenta Esperanto” 3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto” 2 Nek Descartes, nek Leibnitz, nek aliaj grandaj geniuloj sukcesis fari tion, kion Zamenhof faris: ellabori kaj starigi internacian lingvon kompletan kaj funkciantan, inklude kun ĝia popolo (la esperantistoj).   Tio estas, ne estas iu ajn “Iuulo”, kiu “plibonigos”, “disvolvigos” “evoluigos” esperanton, ĉar esperanto ne estas projekto, ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa, neegalebla ene de ĝia “fleksebla kapablo” de esprimo, kun simpleco, reguleco kaj logikeco. 8
  • 9.  1 La geniulo estas Zamenhof, lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj.  2 Esperanto ne estas projekto, ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa. Projekto “Fundamenta Esperanto” 3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto” Du unuaj rezonadoj —konsciiĝo pri esperanto— : 9
  • 10. Projekto “Fundamenta Esperanto” 3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto” 3 Eĉ se treege dediĉitaj, multaj esperantistoj ne perfekte komprenis la esencon de esperanto, la grandecon de ĝia eksterŝajna simpleco, kaj inkliniĝis al la modeloj de siaj kulturaj kaj lingvaj medioj (niaj naciaj lingvoj, komplikaj kaj tre malmulte efikaj).    Do, nia sinteno ne devas esti la kompilado de novaĵoj kaj proponoj por “plibonigo”, tra la tempoj, tamen la serĉado en la originala fonto —Zamenhof kaj la klasikuloj, riĉega kaj neegalebla fonto— de la “senmikslingvo” kaj de la solvo de niaj diversaj lingvaj problemoj. 10
  • 11. Projekto “Fundamenta Esperanto” 3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto” 4 Tiel, kiel neniu “refaras” la verkojn de Descartes, de Leibnitz, aŭ de aliaj grandaj geniuloj —nur alia samalteca aŭ plialteca geniulo antaŭeniras la aferon— ke prezentu sin la geniulo, kiu plibonigos/evoluigos esperanton! Do, ke ni valorigu Zamenhofon, iu el la grandaj geniuloj de la Homaro, kaj ni studu serioze, sisteme kaj profunde lian verkaron, kaj ni forlasu tiajn infanemajn pretendemojn, ke, ŝanĝante tiun aŭ alian detalon en la lingvo —aŭ, kio estas ankoraŭ pli malbone, centojn da ili— ni povos iel “plibonigi”/“evoluigi” esperanton. 11
  • 12.  4 Ke ni valorigu Zamenhofon, iu el la grandaj geniuloj de la Homaro, kaj ni forlasu tiajn pretendemojn, ke, ŝanĝante tiun aŭ alian detalon en la lingvo, ni povos iel “plibonigi”/“evoluigi” esperanton.  3 Ke ni serĉu en la originala fonto —Zamenhof kaj la klasikuloj, riĉega kaj neegalebla fonto— la “senmikslingvon” kaj la solvon de niaj diversaj lingvaj problemoj. Projekto “Fundamenta Esperanto” 3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto” Du lastaj rezonadoj —sinteno rilate al esperanto— : 12
  • 13.  3 Ke ni serĉu en la originala fonto —Zamenhof kaj la klasikuloj, riĉega kaj ne egalebla fonto— la “senmikslingvon” kaj la solvon de niaj diversaj lingvaj problemoj.  4 Ke ni valorigu Zamenhofon, iu el la grandaj geniuloj de la Homaro, kaj ni forlasu tiajn pretendemojn, ke, ŝanĝante tiun aŭ alian detalon en la lingvo, ni povos iel “plibonigi”/“evoluigi” esperanton.  1 La genio estas Zamenhof, lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj.  2 Esperanto ne estas projekto, ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa. Resume: Projekto “Fundamenta Esperanto” 3- Kial tio? Pravigo de la “fundamenta esperanto” 13
  • 14. “Fundamentaj verkoj”: (a) “kerno” de esperanto Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj (b) “zamenhofa senmikslingvo” ceteraj verkoj de Zamenhof aŭ sub lia revidado/superrigardo Projekto “Fundamenta Esperanto” 4- Bibliografia konsistigo de esperanto ”leĝo” (arbitra enklasigo, bazita sur konceptoj de nebula/difuza logiko) lingvaj konsiloj ”kontrakto” ”unuecigaj modeloj” 14
  • 15. “Komplementaj kaj helpaj verkoj”: (a) “Komplementaj verkoj”  vortaroj kaj gramatikoj  literaturaj verkoj (periodaĵoj, romanoj, fakaĵoj) (b) “Helpaj verkoj”  didaktikaj libroj Projekto “Fundamenta Esperanto” 4- Bibliografia konsistigo de esperanto “senmikslingvo”* (inter ili, la klasikuloj, kiuj sekvis Zamenhofon) *: kiam ili sekvas la fundamentajn verkojn(por la lernado de esperanto) 15
  • 16. GHENERALA ENKLASIGO DE LA VERKARO DE ZAMENHOF rilate al enhavoj pri lingvo, movado, kaj al la grado de aparteneco de tiuj enhavoj al esperanto (kiel lingvo) kaj al Zamenhof (kiel individuo) Grado de aparteneco de la enhavoj ENHAVOJ kaj Verkoj al Esperanto (kiel lingvo, kun karakterigiloj celantaj la kolektivecon) al Zamenhof (kiel individuo, kun privataj uzadoj kaj ideoj) LINGVO MOVADO Fundamento de Esperanto0 Lingvaj Respondoj1 Deklaracio de Bulonjo-sur- maro2 Tradukoj3 Artikoloj3 Korespondado3 0, 1, 2: “kerno” de esperanto 3, 5: “zamenhofa senmikslingvo” 4: kelkaj malmultaj uzad- apartajhoj de Zamenhof dank’ al4 (=danke al) unu4 (= nedifinita artikolo au ‘iu’) halt’4 (= haltu) Centra Asocio 5 Homaranismo 5 100% esperanto 0% esperanto 0% Zamenhof 100% Zamenhof ( ): Projekto “Fundamenta Esperanto” 0 zamenhofa aliula 1 2 5 -Apartajhoj 4 -Kerno de esperanto -Senmikslingvo: (5) 3 16 Desegna representado de la enklasigo de verkoj zamenhofaj kaj aliulaj
  • 17. Projekto “Fundamenta Esperanto” 5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto” “Fundamentaj verkoj”: Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj ceteraj verkoj de Zamenhof aŭ sub lia revidado/superrigardo Fund-a Krestomatio, Fabeloj de Andersen, Romanoj (kompletaj aŭ en partoj), artikoloj/tezoj/ paroladoj de Zamenhof nepre necese ili devas esti sisteme: - intermetitaj al/intermiksitaj al/ referencitaj de ĉiuj kursoj kaj - tralaboritaj Ekzemplaro: (sekvas) 17
  • 18. Projekto “Fundamenta Esperanto” 5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto” Ekzemplo 1:  referenco/mencio pri la Fundamento en lernlibreto por infanoj 18
  • 19. 19
  • 20. Projekto “Fundamenta Esperanto” 5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto” Ekzemplo 2:  Antaŭparolo de la Fundamento  kun originalo kaj traduko flank-al-flankaj  aldone kelkaj finaj rimarkoj  ĝi povas esti uzata en: - kursoj por komencantoj (portugale) - antaŭenigaj kursoj (esper-e kaj portugale) 20
  • 21. Projekto “Fundamenta Esperanto” 5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto” Ekzemplo 3:  Fabelo de Andersen: Malbela Anasido  originala teksto netuŝita  traduko (didaktika)  vortlisto  podetala vortstudado  la vorto kaj la frazo 21
  • 22. 22
  • 23. Projekto “Fundamenta Esperanto” 5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto” Ekzemplo 4:  Tekstoj el la Fundamenta Krestomatio  originala teksto netuŝita  traduko (didaktika)  podetala vortstudado 23 Ekzistas misprononcado ĉi tie: instruistulo. Tamen, pere de tiu parolata teksteto mi volas elstarigi tion, ke oni devas doni al lernantoj ankaŭ aŭdmaterialon, ĉar tio estas fakte bezonata de kelkaj kaj ŝatata de la plejmulto.
  • 24. Projekto “Fundamenta Esperanto” 6- Pri Abundegaj Vortaroj kaj Gramatikoj Multaj nuntempaj verkistoj kaj vortaroj importas tro da vortoj de la angla aŭ franca lingvo. Tamen ni devas montri, ke proponita radiko povas esti trovata en diversaj lingvoj. Aliaj kriterioj: vidu Lingvajn Respondojn kaj Plenan Verkaron. Gramatikaj konstruoj: simila situacio, kun multe da novaĵoj ne-fundamentaj aŭ kontraŭ-fundamentaj. (ĉiuj fakte senutilaj, ĉar la 16 reguloj de la Plena Gramatiko estas tute sufiĉaj) 24
  • 25. 6- Pri Abundegaj Vortaroj kaj Gramatikoj Projekto “Fundamenta Esperanto” Kio okazas? La jeno: multaj esperantistoj (precipe verkistoj) havas, kiel "idealan modelon", siajn proprajn lingvojn, kaj ili serĉas transpasi tiun "modelon" en esperanton, tra la "riĉigo" (t.e., komplikigo) de la vortaro kaj gramatiko. La restantoj (ne-verkistoj), sekvante kutimojn de la naciaj lingvoj, kiam vidas grandvoluman vortaron aŭ gramatikon, emas valorigi tiajn verkojn nur pro ilia volumo, pro ilia ekstera aspekto. La “spirito” de esperanto estas difinata en la kerno de esperanto —kaj modele aplikata en la zamenhofa senmikslingvo—, ĉiam serĉante simplecon, regulecon, logikecon —ne absolutan!—, kaj plie kun intensa laboro en la uzado de fundamentaj vorteroj, de kunmetaĵoj el ĉi tiuj, kaj de novaj radikoj vere internaciaj kaj/aŭ necesaj. Tamen, en multegaj okazoj tiuj pezaĉaj verkoj tute foriras de la “spirito” de esperanto, kelkfoje sugestante regulojn aŭ vortojn strangajn, komplikajn, aŭ eĉ fronte kontraŭaj al la Fundamento. 25
  • 26. 6- Pri Abundegaj Vortaroj kaj Gramatikoj Projekto “Fundamenta Esperanto” Do, kion efektive fari por akiri “fundamentan esperanton”: Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-m Lingvaj Respondoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Malnova Testamento Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Ta?rido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Ba?ara? La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta 1-e: Uzi kiel ĉefajn referencojn la verkojn de Zamenhof: la Fundamenton, la Lingvajn Respondojn, la Fundamentan Krestomation, la Fabelojn de Andersen, ..., kiel ekzemplo de uzadoj gramatika, vortara kaj stila. 2-e: Uzi komplementajn referencojn forte ligitajn al la ĉefajn: La Tutan Esperanton, Esperanto sem Mestre, Plenan Vortaron kaj la klasikuloj (Grabowski, Kabe, Lidja Zamenhof kaj aliaj). Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-m Lingvaj Respondoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Malnova Testamento Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Ta?rido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Ba?ara? La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta 3-e: Nur post “dresiĝado” en la uzado de tiu fundamenta biblio- grafio, oni povos alpaŝi al la pezaĉuloj (PIV, Afonso Costa), precipe por kompreni aŭtorojn, kiuj malproksimiĝis de la Fundamento. Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-m Lingvaj Respondoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Malnova Testamento Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Ta?rido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Ba?ara? La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta 26
  • 27. geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia Projekto “Fundamenta Esperanto” Konkludo Tiu estas komencanta projekto, tamen necesa pro: - plinombriĝo de kursoj kaj didaktikaj libroj -> - konsiderinda kvanto da ŝanĝadoj/plivastigadoj enmetitaj en la lingvon de diversaj aŭtoroj, senzorge sekvataj de multaj esperantistoj. - videbla “malkonektiĝado” inter la nunaj esperantistoj kaj la fundamentaj verkoj de Zamenhof. - ne parolante pri la unuaj klasikuloj, multfoje forgesitaj —kiam ne enklasigitaj kiel arĥaikaj kaj primitivaj—. -> neceso de ia metodologio aŭ direktigiloj por kursoj por komencantoj, aŭ eĉ gvidlinioj por la instruado de la lingvo je baza kaj meza lernniveloj. 27
  • 28. Laŭ fina analizo, la lernado, uzado kaj instruado de la “fundamenta esperanto” estas grava pro tio, ke ni ne konstruu novajn dialektojn, novajn “babelojn” sur la grundmuroj de esperanto. Projekto “Fundamenta Esperanto” Konkludo geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia 28
  • 29. Projekto “Fundamenta Esperanto” FINO Mi dankas vian atenton! Mi klopodis tiom, kiom eble, kontroli la vortojn/uzadojn ene de ĉi tiu prezentado, uzante precipe la Plenan Vortaron de Grosjean-Maupin. Mi kutime uzas: • precipe vortojn fundamentajn (de la Universala Vortaro) solajn aŭ kun prefiksoj/sufiksoj — pafi, timo, revi, doni, amo, multo; pafilego, timego, revanta, elreviĝo, eldono, aldono, malamo, malmulte ktp. — ; • multajn kunmetaĵojn el ĉi tiuj vortoj, kiuj konsistigas sisteman ekonomian vortriĉecon de la lingvo —piediri, ĉeesti, apudesti ktp.—; kaj ankaŭ • kelkajn neologismojn vere bezonatajn: unue tiujn de la aldonoj de la Lingva Komitato de UEA (nune Akademio de Esperanto), due tiujn zamenhofajn, kaj trie neologismojn el aliaj fontoj (vere internaciaj, se mi povas tion konstati). La gramatiko estas strikte fundamenta. Se vi rimarkis ion kontraŭ-fundamentan, bonvolu kontakti min: luiz_claudio_o@hotmail.com La materialo montrita ĉi tie troviĝos en la paĝaro de Societo Esperantista de Minaso: www.esperanto- mg.org.br 29
  • 30. Rimarkoj (parolaĵoj samtempaj al la glitbildoj kaj aliaj informoj): [presigu la ĉi-suban tekston kaj legu/uzu ghin sekvante la glitbildojn, kaj do vi havos plej bonan ideon pri la fakta parolado] • Antaŭ ol komenci, antaŭ ol iri al glitbildo 1 (la numero de la glitbildo esta en la subdekstra parto de la paĝo; ĉi tiu estas glitbildo 30): -Pensu pri tio: kiuj libroj estas viaj gvidantoj en la lernado/uzado de esperanto? Nomu ilin: 1) ..., 2) ... (lerno-librojn, gramatikojn, vortarojn) -Ĉu vi scias, ĉu ili sekvas la “Fundamenton de Esperanto”? Kiel vi povas scii tion? (Ekzempla respondo: -Pere de bona konado pri la enhavo de la Fundamento) [parenteze: Vi scias, kio estas la “Fundamento de Esperanto”, ĉu ne? Kio estas ĝi? (Ekzemplaj respondoj: -La sekvinda bazo de nia lingvo kaj movado. -La “leĝo”, kiun ni devas sekvi por ke ni ĉiuj komprenu iuj la aliajn.)] • Iru al glitbildo 1 [Antaŭparolo]: a) legu la unuan teksteron (la tekston post la unua oranĝkolora bul-markilo): -Ekzempla (nemulte pripensa) respondo por “Ĉu vi iam tralegis ... elpripensis pri ili?”: -Ke la gravuloj, la verkistoj pensu, mi sekvos ilin! [parenteze: Kiuj nome estas la verkoj de Zamenhof? Pri kio pritraktas ĉiu el ili? (Respondo: Iomete pri tio en glitbildoj 14 kaj 16] b) legu la duan teksteron (post la dua oranĝkolora bul-markilo): -Se leĝdona, do oni devas sekvi ĝin -Se konsildona, do kelkfoje oni sekvas ĝin, kelkfoje oni sekvas aliulajn verkojn (pli modernajn, pli kompletajn) (!!! ->) [-> parenteze: tiu lasta tute ne estas la opinio de ĉi tiu projekto!!!] c) legu la trian teksteron (post la tria oranĝkolora bul-markilo): -Aŭdu/legu nun iun opinion pri tio (ĉu oni fakte bezonas fundamenton) -> iru al glitbildo 2 • Legu/aŭdu glitbildon 2 [antaŭparolo]. Komento: -tiuj estas la unuaj vortoj de la Fundamento de Esperanto, vortoj de Zamenhof. -Ili estas gravegaj kaj validegaj -Pensante pri tiuj vortoj, mi proponas la projekton “Fundamenta Esperanto” 30
  • 31. • Iru al glitbildo 3 [Projekto Fundam-a Esp-o]. Legu ĉion. Komento: -Do, la projekto ne estas simpla “altrudo” de la Fundamento, kontraŭe al la “libera volo” de la esperantistoj, tamen temas pri necesa komuna bazo por komencantoj kaj por la baza/mezgrada instruado (en publikaj/privataj lernejoj) • Antaŭ ol glitbildo 4: -Nun mi devas demandi al vi: Nuntempaj? aŭ kontraŭe, eksmodaj? Kiaj estas (laŭ via opinio) la verkoj de Zamenhof?: Neanstataŭeblaj? aŭ kontraŭe, ne plu bezonataj? -Mia persona opinio esta tia: (iru al glitbildo 4) • Glitbildo 4 [Motivado]. a) Klaku/premu butonon unufoje, dufoje -> Montrado de bildo de infanoj kaj de nigra tabulo (a b c ĉ) -Tiu estas klaso kie mi lernigis esperanton, en Uberlândia-MG, en lernejo por nepagpovaj infanoj (por ke ili faru plifortigan lernadon, post la publika lernejo) (vidu ĉe la interreta adreso: geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia) -Dum la farado de lernmaterialo por la klasoj, aperis la jena problemo (nenova por mi) : en la muziko “viva fiŝo”, kiun ili tre ŝatas, aperas la linio: “ja sen via kortenero”. Kiel instrui la vorton “kortenero”? Ĉu temas pri ero, kiun oni tenas en la koro? Tute ne. Temas pri kunmetaĵo uzante fundamentan vorton ("koro") kaj neologismon ("tenero"). Tiu lasta estas tuta vorto (“tenero”), kiu signifas “karesemo”. En tiaj situacioj, kiam novaĵoj enmetitaj de diversaj verkistoj ne estas tute konformaj al la Fundamento, aŭ estas malfacile klarigeblaj por komencantoj, mi decidis sekvi plej proksime la Fundamenton de Esperanto, kaj reveni al ĝi kiam necese (en la citita muziko, uzi la vorton "karesemo" anstataŭ "kortenero"). Tamen, por fari tion, mi devis iom pene serĉi la originalajn verkojn de Zamenhof, kaj tiam rimarkis, ke oni multe forgesis la originalajn ideojn kaj verkojn de Zamenhof, kaj ankaŭ la unuajn klasikulojn. El tio, mi faris la jenan rezonadon (la vortoj estas miaj): (sekvas montrado de la teksto). b) Klaku/premu trifoje, kvarfoje, ktp -> Montrado de la teksto (motivado), linio post linio. • Iru al glitbildo 5 [Baza principo]. a) Klaku/premu unufoje: Tabulo ĉe placo Zamenhof, en Uberlândia, provinco de Minas-Gerajso, Brazilo, kie mi naskiĝis kaj plilonge loĝis [legu: Placo Lazaro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la lingvo esperanto, kvartalo Osvaldo Resende]; b) Klaku/premu dufoje: Miksita klaso de esperanto, en Spiritisma Centro (Uberlândia); c) Klaku/premu trifoje: Klaso en publika provinca lernejo "Messias Pedreiro" (Uberlândia), kie mi prezentis projekton "Esperanto Fundamenta en la Lernejo", tiam ligita al la projekto KORE de UEA. La 31
  • 32. projekto estis bone akceptita de la lernejestrino. d) Klaku/premu kvarfoje: legu la tekston. [Vidu la bildojn ankaŭ ĉe la interreta adreso: geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia.] • Iru al glitbildo 6 [baza principo] (sen rimarkinda flankparolado) • Antaŭ ol glitbildo 7: - Ĉu vi pensas, ke mi pravas? Por pravigi min, mi montros al vi “densan”, “pezan” rezonadon, kiun vi devas atente sekvi (kune legi kaj pripensi) • Iru al glitbildo 7 [Pravigo], klaku/premu unufoje, dufoje ktp, kaj atente legu linion post linio (sen rimarkinda flankparolado) • Iru al glitbildo 8 [pravigo], klaku/premu fojfoje kaj atente legu linion post linio. Komento post la lasta linio: -La “fleksebla kapablo” de esperanto venas de la formado de vortoj uzante radikojn, prefiksojn kaj sufiksojn, kontraste al la naciaj lingvoj, kiuj havas “rigidan kapablon”, tio estas, ili havas grandegan vorttrezoron, sed ne sisteman, kelkfoje tute ne logikan, kiu devigas nin memorigi grandegan kvanton da vortoj, kiuj estis iam faritaj de verkistoj, sed ni, uzantoj, fakte ne povas “fari” vortojn en niaj lingvoj, kiel ni povas en esperanto (do esperanto estas fleksebla, kaj la naciaj, rigidaj). Tio fleksebla kapablo estas atingita pere de la kunmetaĵoj (eldono, aldono, apudesti, piediri), gravega sistema rimedo de nia internacia lingo por riĉigi la vortaron, kiu rezultas riĉecon kvalite kaj kvante similan al tiu de niaj naciaj lingvoj. Vidu pli pri tio en la teksto de la projekto mem. • Iru al glitbildo 9 [pravigo], legu la resumon. Komento: -Do, la solvo de niaj problemoj (esprimaj, tradukaj, k.t.p.) estas en esperanto mem, kiel difinita kaj modele uzita de Zamenhof, kaj ne en la angla, franca, germana, ktp. • Iru al glitbildo 10 [pravigo], klaku/premu fojfoje kaj atente legu linion post linio. [parenteze: mi uzas la kunmetaĵon "senmikslingvo" por traduki la portugalan vorton/koncepton "vernáculo", kiu signifas (portugale, laŭ la vortaro de Caldas Aulete): -(adjektivo) propra de la lando, al kiu io apartenas; patruja, nacia: Senmiksa Lingvo. Figure: korekta, pura, en la parolado kaj skribado; kiu gardas la purecon de la vortoj, frazoj kaj konstruado de la lingvo, sen mikso de fremdaj tipikaĵoj. -(substantivo) la senmiksa nacia lingvo.] Komentoj post la lasta linio: -Ekzemploj de enmikso de gramatikeroj tipikaj de niaj naciaj (komplikaj) lingvoj: -Nova/aldona regulo: nomoj de virinoj finiĝas per –a. 32
  • 33. Kio estas tio? De kio/kie tio devenas? Kion tio signifas? Ĉu ni devas ŝanĝi la tutan lingvon, por ke nomoj de virinoj finiĝu per –a? Kvankam uzita de Zamenhof en nomoj de la Biblio, la ĝeneraligon de tio ne estas pravigebla. Kaj kiam nomoj de virinoj, ekzemple el la ĉina, ne finiĝas per –a, ĉu oni devas ŝanĝi ilin? Ĉar la finaĵo tipika de la adjektivoj estas regule -a, ĉu oni devas fuŝi la tutan sistemon de la lingvo, enmiksante la ĉi-malsuban “novan” regulon? Kial fari tion? Laŭ mi, tio estas vera frenezaĵo (tamen ĝi estas proponita de mondfama esperantisto). -Nova/aldona regulo: malfermita (´)/fermita (^) prononco de “e” kaj “o”, laŭ la silabo estas fermita (finiĝas per konsono)/malfermita (finiĝas per la vokalo mem): éspêrantô éstas la lingvô pór la móndô. Kial tio? De kio/kie tio devenas? Kelkaj lingvoj/regionaj paroladoj prezentas tiun sistemon, kiel la portugala de la nordorienta regiono de Brazilo (éspêranto), kaj aliaj tute ne, kiel la portulaga de la resto de Brazilo (êspêranto). Se oni povas paroli portugale sen tiaj (pliaj) komplikaĵoj, kial enmeti tion en esperanton? -Nova regulo: anstataŭigi la finaĵon –n de la akuzativo per nova prepozicio, “na”: Mi parolas esperanton -> Mi parolas na esperanto. Tiel, oni havus nur prepoziciojn, kaj simpligus la lingvon. Interesa propono, sed kion tio rezultus en la praktiko? Ĉu oni vere bezonas akuzativon aŭ ne? Tio estas grava demando, kiun jam solvis Zamenhof! Li mem jam decidis, kiam de la afero pri “reformoj”, ke la lingvo estas tia, kia ĝi estas difinita en la Fundamento kaj uzita en liaj modelaj verkoj. Ŝanĝoj povas alporti al neantaŭvideblaj rezultoj, kaj la lingvo tre bone funkcias tiel, kiel ĝi estas. -Kiel tiuj malgrandaj ĉi-malsubaj novaj/aldonaj reguloj, ekzistas centoj da komplikaĵoj enmiksitaj en la lingvon de multaj esperantistoj (kaj kompilitaj de multaj vortaristoj/gramatikistoj). Sed, ni pensu pri tio: la parolantoj de la angla ne bezonas la gramatikon de la latina, nek de la franca. Sufiĉas ilia propra gramatiko, eĉ se la latinistoj/ francoj pensas, ke la gramatiko de la latina/franca estas “pli bona”, “pli esprimpova”, eĉ “pli ekzakta” ol tiu de la angla (lingvistike oni povas montri, ke ili ne estas). Do, ke ni lasu en paco la gramatikon de esperanto, tian, kian difinis la genio de Zamenhof, kaj ni aplikiĝu al la sistema studado de ĝiaj reguloj, kaj al farado de tradukaĵoj, kiuj estas la celo mem de nia belega, riĉega, potencega lingvo. • Iru al glitbildo 11 [pravigo], klaku/premu fojfoje kaj atente legu linion post linio. (sen rimarkinda flankparolado) • Iru al glitbildo 12 [pravigo], legu la resumon. (sen rimarkinda flankparolado) • Iru al glitbildo 13 [pravigo], legu la resumon. Komento: jen pli ol bonaj motivoj pro la fundamenta esperanto. 33
  • 34. • Antaŭ ol glitbildo 14: Tamen, kie troviĝas la "senmikslingvo" de esperanto? La sekvantaj difinoj (glitbildoj 14, 15 kaj 16) estas miaj personaj kontribuoj al la studado de la "fundamenta esperanto". • Iru al glitbildo 14 [Bibliografia konsistigo de esp-o], klaku/premu fojfoje kaj legu linion/eron post linio/ero. (sen rimarkinda flankparolado) • Iru al glitbildo 15 [Bibliografia konsistigo de esp-o], klaku/premu fojfoje kaj legu linion/eron post linio/ero. Pri la bildo: Tiu estas ekzemplo de enmiksado de esperanto en la komunan vivon. Tiun bildon mi trovis meze de kolekto da komputilaj bildoj (en kd), en portugala versio de originale angla bildkolekto. • Iru al glitbildo 16 [Ghenerala enklasigo], klaku/premu fojfoje kaj legu eron post ero. Komento post la fino: Tiu enklasigo de la verkoj de Zamenhof estas la bazo de multaj eroj en la projekto "Fundamenta Esperanto". Tiu projekto estas finpretigita, kaj estontece aperos en la paĝaro de Societo Esperantista de Minas-Gerajso (SEM) www.esperanto-mg.org.br (mi esperas, ke baldaŭ). Kelkaj diskutoj (apartaj uzoj de Zamenhof) ankoraŭ devas esti pli bone studataj, kaj aperos iom poste. • Antaŭ ol glitbildo 17: -Nun, kiel efektive fari? Kia estas la praktikado de "fundamenta esperanto"? Ni vidu. [parenteze: ĉiuj sekvontaj materialoj estas elŝuteblaj el la paĝaro de SEM. www.esperanto-mg.org.br. Kelkaj materialoj tie estos baldaŭ, kelkaj devos atendi iom pli da tempoj, sed ĉiuj fine tie estos. • Iru al glitbildo 17 [Praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj legu parton post parto. Post la lasta parto: Nun mi montros kelkajn ekzemplojn de intermetado de fundamentaĵoj en kursojn. • Iru al glitbildo 18 [praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto. -Komento dum la glitbildo: Jen lernlibreto, preparita por la lernantoj de la unua foto (glitbildo 4). En la verde enkadrita parto, mi iom detale referas al la Fundamento. -> iru al glitbildo 19, pligrandigo de la enkadrita parto. • Glitbildo 19 [praktikado de fundam-a esper-o]. Resume, en la teksto oni referas (portugale) al la poŝta adreso de Brazila Esperanto-Ligo (por pli da informoj, aĉetado de libroj), al tio, ke la Fundamento estas la "oficiala" dokumento de la lingvo, kvazaŭ "konstitucio", sekvinda de ĉiuj esperantistoj, kaj fine al la partoj de la Fundamento (Antaŭparolo, Plena Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro). 34
  • 35. • Iru al glitbildo 20 [praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto. - Komento dum la glitbildo: Gravega afero: prezentado de la Antaŭparolo de la Fundamento. Ĉiuj esperantistoj devas bone koni la enhavon de la Antaŭparolo, kiu resumas la sintenon de la esperantisto antaŭ lia internacia lingvo. Jen tipa prezentado de la "Fundamento", iom detala, por ke la lernanto restu scivolema al pli da informoj, kaj iru mem al la Fundamento ilin serĉi. En la verda enkadraĵoj mi referas al tio, ke oni ĉiam kontrolu la tekston laŭ la originalo, kaj ke, por la esperantisto, la originalo estas lia oficiala dokumento. • Iru al glitbildo 21 [praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto. Komento: Bonegaj por riĉa kaj vere fundamenta lingvo: la Fabeloj de Andersen. [Rilate al la Fabeloj, mi nuntempe havas pretajn nur kelkajn paragrafojn de la Malbela Anasido, sed mi estas laboranta por pretigi la plej famajn fabelojn por uzado en kursoj.] • Iru al glitbildo 22 [praktikado de fundam-a esper-o] (daŭrigo de glitb-o 21), klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto. • Iru al glitbildo 23 [praktikado de fundam-a esper-o] (daŭrigo de glitb-o 21), klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto. -Komento: Alia grava fonto de nia lingvo: La Fundamenta Krestomatio, vere riĉa, tre diversa, neanstataŭebla (kiel por la Fabeloj, mi ankaŭ apenaŭ komenci prilabori la Fundamentan Krestomation). Oni nepre devas legi iom el la Fundamenta Krestomatio, por vere senti la lingvon uzatan de parolantoj de diversaj lingvoj, kiuj klopodis esprimiĝi pere de fundamentan esperanton (kvankam la tekstoj estis iomete tuŝitaj de Zamenhof, tio estis ĝuste por konservi iliajn lingvaĵon fundamenta). • Iru al glitbildo 24 [Abundegaj vortaroj kaj gramatikoj] . -Komento: temas pri kelkaj komentoj pri nuntempaj gramatikoj kaj vortaroj. -ĝenerala "regulo": se vi devas marŝi kun vortaro kaj gramatiko sub la brako, do tiu lingvo ne estas via! (nek internacia!) -la komplikigoj kompilitaj kaj listigitaj de la nuntempaj vortaroj kaj gramatikoj estas fakte variantoj de esperanto, ne taŭgaj por vere internacia komunikado. -tamen, rimarku, ke oni bezonas multe da laboro por pliampleksigi la vortaron, en la uzado de fundamentaj vorteroj, de kunmetaĵoj el ĉi tiuj, kaj de novaj radikoj vere internaciaj kaj/aŭ necesaj (vidu sekve). 35
  • 36. • Iru al glitbildo 25 [abundegaj vortaroj kaj gramatikoj]. Kelkaj komentarioj pri nuntempaj gramatikoj kaj vortaroj (daŭrigo). • Iru al glitbildo 26 [abundegaj vortaroj kaj gramatikoj]. -Komento: Tio estas recepto (sanigpriskribo), kvazaŭ de iu doktoro: kiel/kion fari por havi "fundamentan esperanton" • Iru al glitbildo 27 [Konkludo]. -Komento: Finfinaj rimarkoj. Pri la bildoj: placo Zamenhof en Uberlândia-MG-Brazilo. • Iru al glitbildo 28 [konkludo]. -Komento: Finfinaj rimarkoj. Pri la bildoj: placo Zamenhof en Uberlândia-MG-Brazilo. 36