SlideShare a Scribd company logo
1 of 26
Download to read offline
Movebleco kaj Inklu-
ziveco en Multlingva
Eŭropo
‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’?
Kelkaj konsideroj pri la origina nomo de Esperanto en
diakrona perspektivo
Federico Gobbo
⟨Amsterdamo / Milano-Bicocca / Torino⟩
⟨F.Gobbo@uva.nl⟩
Julio 2016, Nitro, Slovakio
Esperantologia Konferenco
1 (cc) 2016 F Gobbo
Enkonduko
Esperanto, morfologio kaj sintakso
En la unuaj priskriboj de la gramatiko de Esperanto kaj en siaj
Lingvaj Respondoj, Zamenhof donis multan atenton al morfologio,
t.e. la vortformado, kaj kompare malmultan atenton al sintakso,
t.e. la vortordo.
Ĉiuj lingvistoj scias, ke vortordo neniam tute liberas. Esperanto ne
estas escepto. Sintakson Zamenhof ne esplicite klarigis en multaj
partoj, sed per la konkreta lingvouzo en la originaj tekstoj la lingvo
rapide ekstabiligis.
Laŭ la kurpusaj analizoj de Esperanto (Gledhill 2000, 1998 kaj Jansen
2008, 2007), la baza vortordo estas SVO (subjekto-verbo-objekto).
3 (cc) 2016 F Gobbo
La vortordo de adjektivoj kaj nomoj
En la nomaj sintagmoj gravas la pozicio de adjektivoj kaj nomoj.
AdjN NAdj
Gledhill (2000:98) 97,12% 2,88%
Jansen (2008:25) 96,4% 3,6%
ZE (Jansen 2008) 88% 12%
Ambaŭ ordoj, adjektivo-nomoj (AdjN) kaj substantivo-adjektivo
(NAdj) eblas, sed la nemarkita ordo estas AdjN.
Notinde, la Zamenhofa Esperanto (ZE) ne tro malsimilas al la posta
uzo.
4 (cc) 2016 F Gobbo
Kial ‘internacia’ kaj ‘lingvo’ tiel gravas en Esperanto?
Laŭ la studo de Melnikov (2015:191), la noma sintagmo Lingvo
Internacia estas grava esperantonimo: tiel Zamenhof nomis sian
lingvon origine (i.a. en la grava eseo Esenco kaj Estonteco de la Ideo
de la Lingvo Internacia); la nomo ‘Esperanto’ fakte estis la plumnomo
kiun li uzis por lanĉi la lingvon.
Laŭ la Oftecvortaro de Esperanto (Fiedler k.a. 2014) la vortoj lingvo
kaj internacia estas relative oftaj. Tio estas pruvo pri ilia graveco en
la kulturo de la lingvo (Fiedler 2016, 2010).
La esplordemando do estas: kial Zamenhof preferis nomi
Esperanton Lingvo Internacia, per markita ordo NAdj, anstataŭ
internacia lingvo? Ni faru kvantan kaj kvalitan analizon por respondi.
5 (cc) 2016 F Gobbo
Kovrilo de la Unua Libro
Esperantistoj multe diskutas pri lingvoj…
En Oftecvortaro, multaj vortoj enhavas la vorton lingvo. Ekzemple:
vortoj oftecoklasoj
cellingvo(jn) 17-19
ĉeflingvo(jn) 17-20
eduklingvo 19
eldonlingvoj 19
etnolingvo(jn) 16-19
faklingvo(jn) 17-19
fikcilingvo(j) 19
florlingvo 19
font(o)lingvo(j) 17-18
fremdlingvo(jn) 15-17
gest(o)lingvo(j) 17-18
… …
…kaj pri internacieco
En Oftecvortaro, internacia kaj similaj vortoj estas oftaj. Ekzemple:
vortoj oftecoklasoj
internaci(ajn) 8-17
internaciaĵoj 19
internacias 19
internacie 12-15
internacieca(n) 18-19
internacieco(n) 14-16
internaciiga(n) 18-19
internaciigas 19
internaciigi 17
internaciigis 19
internaciigita(j) 18-19
… …
Kvanta analizo de ‘lingvo
internacia’ kaj ‘internacia lingvo’
Uzo de ‘lingvo internacia’ en la ZE
En la tuta verkaro de Zamenhof (987.006 vortoj, el Tekstaro), la
sintagmo lingvo internacia (markita vortordo: NAdj) aperas sufiĉe
ofte.
sintagmo trovoj
lingvo internacia 107
lingvon internacian 6
lingvoj internaciaj 1
lingvojn internaciajn 0
Lingvo Internacia 1
Lingvon Internacian 0
Lingvoj Internaciaj 0
Lingvojn Internaciajn 0
Entute 115
10 (cc) 2016 F Gobbo
Uzo de ‘internacia lingvo’ en la ZE
En la tuta verkaro de Zamenhof (987.006 vortoj, el Tekstaro), la
sintagmo internacia lingvo (nemarkita vortordo AdjN) estas ege rara.
sintagmo trovoj
internacia lingvo 4
internacian lingvon 0
internaciaj lingvoj 0
internaciajn lingvojn 0
Internacia Lingvo 0
Internacian Lingvon 0
Internaciaj Lingvoj 0
Internaciajn Lingvojn 0
Entute 4
11 (cc) 2016 F Gobbo
Uzo en la moderna gazetaro
En Tekstaro, estas interalie du subkorpusoj el moderna gazetaro:
Artikoloj el Monato (1993-1997) kaj La Ondo de Esperanto
(2001-2004). Kune ili sumas 1.477.500 vortojn, t.e. ĉirkaŭ 150% de
la aro da vortoj de ZE. Jen la uzo de la du sintagmoj.
AdjN NAdj
internacia(jn) lingvo(jn)
lingvo(jn) internacia(jn)
Artikoloj el Monato 21 5
La Ondo de Esperanto 143 27
Entute 164 (83,6%) 32 (16,3%)
La ekvilibro de la lingvouzo estas tute inversigita kompare al la ZE.
12 (cc) 2016 F Gobbo
Eltiroj el la kvanta analizo
■ ni jam sciis, ke la nemarkita vortordo AdjN estis tia eĉ en la ZE;
■ ni montris, ke en la moderna gazetaro la sintagmo internacia lingvo
(AdjN) estas multe pli ofta ol lingvo internacia (NAdj);
Do, la kvanta analizo montras, ke
la Zamenhofa uzo de ‘lingvo internacia’ estis jam markita
siatempe kaj eĉ pli ĝi estas markita en la moderna lingvouzo.
Nur la kvalita analizo povas respondi al la demando pri la kialo de la
markita vortordo NAdj fare de Zamenhof.
Kvalita analizo de ‘lingvo
internacia’ kaj ‘internacia lingvo’
Kelkaj rimarkoj pri la trovoj en la gazetaro
El la 27 trovoj de lingvo internacia en La Ondo de Esperanto:
■ unu trovo estas citaĵo de kajero de LOdE de 1917, do ekster la
korpuso;
■ unu trovo estas citaĵo de saluto de d-ro Zaleski-Zamenhof, kiu diris
neŭtrala lingvo internacia, citante la sintagmon de la parolado en
Bulonjo-ĉe-Maro de la avo en 1905 (nur unu trovo en la tuta ZE!);
■ tri trovoj estas citaĵoj de la titolo Esenco kaj estonteco de lingvo
internacia, grava Zamenhofa eseo;
■ unu trovo estas citaĵo de la titolo Ekzercaro de la lingvo
internacia “Esperanto”, de Zamenhof;
■ unu trovo estas klarigo de la Zamemhofa uzo lingvo internacia
anstataŭ lingvo helpa okaze de faka prelego;
■ unu trovo estas citaĵo el la Zamenhofa unua lernolibro;
Do, el la 27 trovoj de la ordo NAdj nur 19 estas reale prinotinda.
15 (cc) 2016 F Gobbo
Pli proksima rigardo al la uzo en la ZE
La nura trovo de Lingvo Internacia (majuskle) povas esti kunigita al
lingvo internacia, ĉar ĝi estas en la komenco de frazo.
sintagmo trovoj sintagmo trovoj
lingvo internacia 108 internacia lingvo 4
lingvon internacian 6 internacian lingvon 0
lingvoj(n) internaciaj(n) 1 internaciaj(n) lingvo(j)n 0
Entute 116 4
Estas nur unu trovo en la pluralo; la kunteksto estas:
“novaj lingvoj internaciaj”, [notu la citilojn!] estas nur
projektoj, en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj,
kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime.
Do, lingvo internacia por Zamenhof estas nur Esperanto.
16 (cc) 2016 F Gobbo
Lingvo Internacia kiel objekto 1/3
Rimarkindas, ke la uzo de lingvo internacia (vortordo: NAdj) estas
ĉefe nominativa. En la akuzativa kazo estas nur 6 trovoj. Pli detale,
unuela eltiro venas de Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
Krom mia persona lingvo mi devas posedi ankaŭ lingvon
internacian, por ke mi sen genta altrudemeco povu ĝin uzi.
Ĉiuj aliaj venas de la eseo Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo
Internacia.
17 (cc) 2016 F Gobbo
Lingvo Internacia kiel objekto 1/2
En la daŭro de multaj centjaroj la homoj, ankoraŭ ne tre
bezonante lingvon internacian, ne enpensiĝadis pri tiu ĉi
demando;
[…]
kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj,
por elekti lingvon internacian.
[…]
Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi
vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la
societo.
[…]
ĝis la apero de Volapük kaj Esperanto estis grandega multo da
diversaj provoj krei artan lingvon internacian;
Lingvo Internacia kiel objekto 3/3
Resume, laŭ la du antaŭaj eltiraĵoj, por Zamenhof lingvon internacian
oni:
■ devas posedi;
■ bezonas;
■ elektas;
■ havus (laŭ pli ampleksa kunteksto, nur sekve de elekto);
■ kreis.
19 (cc) 2016 F Gobbo
Kvalitoj de lingvo internacia 1/3
Plej ofte (114 trovoj) Zamenhof uzas la sintagmon lingvo internacia
kiel subjekto, kaj estas interese vidi la kvalitojn kiujn li foje atribuas al
la sintagmo. Laŭ ofteco:
sintagmo kun kunteksto trovoj
la ideo(n) de lingvo internacia 18
la demando (de/pri) lingva internacia 3+3=6
ekzistado (mem) de lingvo internacia 3+1=4
formo(n) de lingvo internacia 4
la afero de lingvo internacia 2
celado(n) al lingvo internacia 2
la enkonduko de lingvo internacia 2
Entute 39
20 (cc) 2016 F Gobbo
Kvalitoj de lingvo internacia 2/3
Krome, estas 6 hapaksoj (t.e. sintagmoj troviĝantaj nur unu fojon en
la tuta ZE).
sintagmo kun kunteksto trovoj
facileco de lingvo internacia 1
gravaj principoj de lingvo internacia 1
malamikoj de lingvo internacia 1
merito de lingvo internacia 1
neŭtrale-homa lingvo internacia 1
rolo de lingvo internacia 1
Entute 6
21 (cc) 2016 F Gobbo
Kvalitoj de lingvo internacia 3/3
La kvalitoj de lingvo internacia estas klaraj. Nun ni vidu, se la uzo de
internacia lingvo indikas aliajn trajtojn.
Ni notu, ke internacia lingvo aperas 4 fojojn en preskaŭ identaj frazoj
de Dogmoj de Hilelismo (1906, Januaro) kaj en Homaranismo, (1906,
post Januaro). Ambaŭ verkojn Zamenhof publikigis anonime aŭ
kiel “unua rondeto hilelista”.
Ni vidu la du citaĵojn kun abunda kunteksto.
22 (cc) 2016 F Gobbo
La uzo de ‘internacia lingvo’ en la ZE
en la daŭro de tuta semajno [en Bulonjo, 1905, 22 diversaj
popoloj, NdR] vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco,
parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo,
konfesis religiajn principojn nur neŭtrale-homajn.
[…]
[la iniciatoroj de la homaranismo, NdR] decidis proponi al ĉiuj
amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon, kiu
inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion.
23 (cc) 2016 F Gobbo
Konkludoj
Laŭ mi en la verkoj pri Hilelismo/Homaranismo en 1906 Zamenhof
konscie ne verkas siastile, sed samkiel li estus “normala”
esperantisto kiu partas la hilelistan rondeton.
En la pionira epoko, pro la influo de Zamenhof, la vortordo NAdj
(lingvo internacia) estis pli prestiĝa ol AdjN (internacia lingvo) sed
ambaŭ estis uzitaj. Eble la populariĝo de la vortordo venis kun la
ekapero de SAT.
Konklude, mia tezo estas la jena: Zamenhof konscie uzis la
markitan vortordon NAdj por substreki la specialecon de
Esperanto.
24 (cc) 2016 F Gobbo
Kromaj pripensoj por pluaj esploroj
Oni notu, ke jam en Vojaĝimpresoj (1895) enestas kaj lingvo
internacia (2 trovoj) kaj internacia lingvo (2 trovoj). Do ambaŭ
formoj troveblas eĉ en la lingvouzo de la pioniroj. Probable
lingvo internacia estis pli uzita, eble pro la apero de revuo Lingvo
Internacia, ekde 1895 ĝis la eksplodo de la mondmilito (1914).
La inversigo de la proporcio favore al internacia lingvo verŝajne venas
post la pionira periodo. Fakte, en Vortoj de Kamarado E. Lanti
(verkojaroj: 1920-1929) aperas nur 2 trovoj en la vortordo NAdj
sed 10 en la vortordo AdjN; tiam, probable la vortordo NAdj lingvo
internacia estis ekkonsiderita konscie-nekonscie Zamenhofa kaj
pionir-stila.
25 (cc) 2016 F Gobbo
Dankon!
Demandoj? Komentoj?
 ⟨F.Gobbo@uva.nl⟩
 @goberiko  federico.gobbo  +FedericoGobbo
 http:/federicogobbo.name/pub/
26 (cc) 2016 F Gobbo

More Related Content

What's hot

Instrui interlingvistikon
Instrui interlingvistikonInstrui interlingvistikon
Instrui interlingvistikonFederico Gobbo
 
Esperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo
Esperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideoEsperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo
Esperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideoFederico Gobbo
 
Zamenhof tra religione e filosofia: lezioni per il XXI secolo
Zamenhof tra religione e filosofia: lezioni per il XXI secoloZamenhof tra religione e filosofia: lezioni per il XXI secolo
Zamenhof tra religione e filosofia: lezioni per il XXI secoloFederico Gobbo
 
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al InterlingvistikoLa Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al InterlingvistikoFederico Gobbo
 
Teksto projekto funda espo
Teksto projekto funda espoTeksto projekto funda espo
Teksto projekto funda espoLuiz Oliveira
 
Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)
Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)
Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)Luiz Oliveira
 

What's hot (6)

Instrui interlingvistikon
Instrui interlingvistikonInstrui interlingvistikon
Instrui interlingvistikon
 
Esperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo
Esperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideoEsperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo
Esperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo
 
Zamenhof tra religione e filosofia: lezioni per il XXI secolo
Zamenhof tra religione e filosofia: lezioni per il XXI secoloZamenhof tra religione e filosofia: lezioni per il XXI secolo
Zamenhof tra religione e filosofia: lezioni per il XXI secolo
 
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al InterlingvistikoLa Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
La Amsterdama Katedro post kvin jaroj: nuntempaj vojoj al Interlingvistiko
 
Teksto projekto funda espo
Teksto projekto funda espoTeksto projekto funda espo
Teksto projekto funda espo
 
Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)
Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)
Projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)
 

Viewers also liked

Towards a tool to analyze linguistic justice: Essential interdisciplinary par...
Towards a tool to analyze linguistic justice: Essential interdisciplinary par...Towards a tool to analyze linguistic justice: Essential interdisciplinary par...
Towards a tool to analyze linguistic justice: Essential interdisciplinary par...Federico Gobbo
 
Consapevolezza metalinguistica: i laboratori linguistici alla scuola primaria
Consapevolezza metalinguistica: i laboratori linguistici alla scuola primariaConsapevolezza metalinguistica: i laboratori linguistici alla scuola primaria
Consapevolezza metalinguistica: i laboratori linguistici alla scuola primariaFederico Gobbo
 
Word order and information structure in Esperanto
Word order and information structure in EsperantoWord order and information structure in Esperanto
Word order and information structure in EsperantoFederico Gobbo
 
L’invenzione linguistica alla scuola primaria: la didattica dell’italiano nel...
L’invenzione linguistica alla scuola primaria: la didattica dell’italiano nel...L’invenzione linguistica alla scuola primaria: la didattica dell’italiano nel...
L’invenzione linguistica alla scuola primaria: la didattica dell’italiano nel...Federico Gobbo
 
The art of language invention in schools
The art of language invention in schoolsThe art of language invention in schools
The art of language invention in schoolsFederico Gobbo
 
L'invenzione linguistica come ponte interculturale
L'invenzione linguistica come ponte interculturaleL'invenzione linguistica come ponte interculturale
L'invenzione linguistica come ponte interculturaleFederico Gobbo
 
Approaches to multilingualism of Esperanto speakers
Approaches to multilingualism of Esperanto speakersApproaches to multilingualism of Esperanto speakers
Approaches to multilingualism of Esperanto speakersFederico Gobbo
 
Deliberate metaphors in Esperanto
Deliberate metaphors in EsperantoDeliberate metaphors in Esperanto
Deliberate metaphors in EsperantoFederico Gobbo
 
Esperanto, a language for a Global Identity Can Esperanto foster European ide...
Esperanto, a language for a Global Identity Can Esperanto foster European ide...Esperanto, a language for a Global Identity Can Esperanto foster European ide...
Esperanto, a language for a Global Identity Can Esperanto foster European ide...Federico Gobbo
 
The language ideology of Esperanto
The language ideology of EsperantoThe language ideology of Esperanto
The language ideology of EsperantoFederico Gobbo
 

Viewers also liked (10)

Towards a tool to analyze linguistic justice: Essential interdisciplinary par...
Towards a tool to analyze linguistic justice: Essential interdisciplinary par...Towards a tool to analyze linguistic justice: Essential interdisciplinary par...
Towards a tool to analyze linguistic justice: Essential interdisciplinary par...
 
Consapevolezza metalinguistica: i laboratori linguistici alla scuola primaria
Consapevolezza metalinguistica: i laboratori linguistici alla scuola primariaConsapevolezza metalinguistica: i laboratori linguistici alla scuola primaria
Consapevolezza metalinguistica: i laboratori linguistici alla scuola primaria
 
Word order and information structure in Esperanto
Word order and information structure in EsperantoWord order and information structure in Esperanto
Word order and information structure in Esperanto
 
L’invenzione linguistica alla scuola primaria: la didattica dell’italiano nel...
L’invenzione linguistica alla scuola primaria: la didattica dell’italiano nel...L’invenzione linguistica alla scuola primaria: la didattica dell’italiano nel...
L’invenzione linguistica alla scuola primaria: la didattica dell’italiano nel...
 
The art of language invention in schools
The art of language invention in schoolsThe art of language invention in schools
The art of language invention in schools
 
L'invenzione linguistica come ponte interculturale
L'invenzione linguistica come ponte interculturaleL'invenzione linguistica come ponte interculturale
L'invenzione linguistica come ponte interculturale
 
Approaches to multilingualism of Esperanto speakers
Approaches to multilingualism of Esperanto speakersApproaches to multilingualism of Esperanto speakers
Approaches to multilingualism of Esperanto speakers
 
Deliberate metaphors in Esperanto
Deliberate metaphors in EsperantoDeliberate metaphors in Esperanto
Deliberate metaphors in Esperanto
 
Esperanto, a language for a Global Identity Can Esperanto foster European ide...
Esperanto, a language for a Global Identity Can Esperanto foster European ide...Esperanto, a language for a Global Identity Can Esperanto foster European ide...
Esperanto, a language for a Global Identity Can Esperanto foster European ide...
 
The language ideology of Esperanto
The language ideology of EsperantoThe language ideology of Esperanto
The language ideology of Esperanto
 

More from Federico Gobbo

Open Issues of Language Contestation in Italy
Open Issues of Language Contestation in ItalyOpen Issues of Language Contestation in Italy
Open Issues of Language Contestation in ItalyFederico Gobbo
 
Human-Machine Communication strategies in today’s Esperanto community of prac...
Human-Machine Communication strategies in today’s Esperanto community of prac...Human-Machine Communication strategies in today’s Esperanto community of prac...
Human-Machine Communication strategies in today’s Esperanto community of prac...Federico Gobbo
 
Esperanto as Lingua Receptiva / Esperanto Ricevema
Esperanto as Lingua Receptiva / Esperanto RicevemaEsperanto as Lingua Receptiva / Esperanto Ricevema
Esperanto as Lingua Receptiva / Esperanto RicevemaFederico Gobbo
 
L’utilizzo di lingue inventate come strumento di educazione interculturale in...
L’utilizzo di lingue inventate come strumento di educazione interculturale in...L’utilizzo di lingue inventate come strumento di educazione interculturale in...
L’utilizzo di lingue inventate come strumento di educazione interculturale in...Federico Gobbo
 
One species, many languages
One species, many languagesOne species, many languages
One species, many languagesFederico Gobbo
 
Una lingua comune per l'Europa?
Una lingua comune per l'Europa?Una lingua comune per l'Europa?
Una lingua comune per l'Europa?Federico Gobbo
 
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondoEsperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondoFederico Gobbo
 
Reflecting upon the European Day of Languages
Reflecting upon the European Day of LanguagesReflecting upon the European Day of Languages
Reflecting upon the European Day of LanguagesFederico Gobbo
 
Interlinguistica ed esperantologia oggi: l’esperienza di Amsterdam
Interlinguistica ed esperantologia oggi: l’esperienza di AmsterdamInterlinguistica ed esperantologia oggi: l’esperienza di Amsterdam
Interlinguistica ed esperantologia oggi: l’esperienza di AmsterdamFederico Gobbo
 
Adpositional Argumentation: How Logic Originates In Natural Argumentative Dis...
Adpositional Argumentation: How Logic Originates In Natural Argumentative Dis...Adpositional Argumentation: How Logic Originates In Natural Argumentative Dis...
Adpositional Argumentation: How Logic Originates In Natural Argumentative Dis...Federico Gobbo
 
Complex Arguments in Adpositional Argumentation
Complex Arguments in Adpositional ArgumentationComplex Arguments in Adpositional Argumentation
Complex Arguments in Adpositional ArgumentationFederico Gobbo
 
Assessing linguistic unease to understand (socio)linguistic justice
Assessing linguistic unease to understand (socio)linguistic justiceAssessing linguistic unease to understand (socio)linguistic justice
Assessing linguistic unease to understand (socio)linguistic justiceFederico Gobbo
 
Lingua di contatto e mobilità: il caso dell'esperanto
Lingua di contatto e mobilità: il caso dell'esperantoLingua di contatto e mobilità: il caso dell'esperanto
Lingua di contatto e mobilità: il caso dell'esperantoFederico Gobbo
 
Le lingue di minoranza: il caso dell'esperanto
Le lingue di minoranza: il caso dell'esperantoLe lingue di minoranza: il caso dell'esperanto
Le lingue di minoranza: il caso dell'esperantoFederico Gobbo
 
The Religious Dimensions of the Esperanto Collective Identity
The Religious Dimensions of the Esperanto Collective IdentityThe Religious Dimensions of the Esperanto Collective Identity
The Religious Dimensions of the Esperanto Collective IdentityFederico Gobbo
 
I limiti dell'invenzione linguistica: la tipologia linguistica dall'esperanto...
I limiti dell'invenzione linguistica: la tipologia linguistica dall'esperanto...I limiti dell'invenzione linguistica: la tipologia linguistica dall'esperanto...
I limiti dell'invenzione linguistica: la tipologia linguistica dall'esperanto...Federico Gobbo
 
Sei definizioni in cerca di una disciplina - Interlinguistica tra comunicazio...
Sei definizioni in cerca di una disciplina - Interlinguistica tra comunicazio...Sei definizioni in cerca di una disciplina - Interlinguistica tra comunicazio...
Sei definizioni in cerca di una disciplina - Interlinguistica tra comunicazio...Federico Gobbo
 
Lingva Kafejo: Esperanto
Lingva Kafejo: EsperantoLingva Kafejo: Esperanto
Lingva Kafejo: EsperantoFederico Gobbo
 
Fare musica in esperanto : ieri, oggi, domani
Fare musica in esperanto : ieri, oggi, domaniFare musica in esperanto : ieri, oggi, domani
Fare musica in esperanto : ieri, oggi, domaniFederico Gobbo
 
Hollywood Languages: The Challenge of Interlinguistics in the New Millennium
Hollywood Languages: The Challenge of Interlinguistics in the New MillenniumHollywood Languages: The Challenge of Interlinguistics in the New Millennium
Hollywood Languages: The Challenge of Interlinguistics in the New MillenniumFederico Gobbo
 

More from Federico Gobbo (20)

Open Issues of Language Contestation in Italy
Open Issues of Language Contestation in ItalyOpen Issues of Language Contestation in Italy
Open Issues of Language Contestation in Italy
 
Human-Machine Communication strategies in today’s Esperanto community of prac...
Human-Machine Communication strategies in today’s Esperanto community of prac...Human-Machine Communication strategies in today’s Esperanto community of prac...
Human-Machine Communication strategies in today’s Esperanto community of prac...
 
Esperanto as Lingua Receptiva / Esperanto Ricevema
Esperanto as Lingua Receptiva / Esperanto RicevemaEsperanto as Lingua Receptiva / Esperanto Ricevema
Esperanto as Lingua Receptiva / Esperanto Ricevema
 
L’utilizzo di lingue inventate come strumento di educazione interculturale in...
L’utilizzo di lingue inventate come strumento di educazione interculturale in...L’utilizzo di lingue inventate come strumento di educazione interculturale in...
L’utilizzo di lingue inventate come strumento di educazione interculturale in...
 
One species, many languages
One species, many languagesOne species, many languages
One species, many languages
 
Una lingua comune per l'Europa?
Una lingua comune per l'Europa?Una lingua comune per l'Europa?
Una lingua comune per l'Europa?
 
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondoEsperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
Esperanto: el Eŭropa lulilo al disvastiĝo tra la tuta mondo
 
Reflecting upon the European Day of Languages
Reflecting upon the European Day of LanguagesReflecting upon the European Day of Languages
Reflecting upon the European Day of Languages
 
Interlinguistica ed esperantologia oggi: l’esperienza di Amsterdam
Interlinguistica ed esperantologia oggi: l’esperienza di AmsterdamInterlinguistica ed esperantologia oggi: l’esperienza di Amsterdam
Interlinguistica ed esperantologia oggi: l’esperienza di Amsterdam
 
Adpositional Argumentation: How Logic Originates In Natural Argumentative Dis...
Adpositional Argumentation: How Logic Originates In Natural Argumentative Dis...Adpositional Argumentation: How Logic Originates In Natural Argumentative Dis...
Adpositional Argumentation: How Logic Originates In Natural Argumentative Dis...
 
Complex Arguments in Adpositional Argumentation
Complex Arguments in Adpositional ArgumentationComplex Arguments in Adpositional Argumentation
Complex Arguments in Adpositional Argumentation
 
Assessing linguistic unease to understand (socio)linguistic justice
Assessing linguistic unease to understand (socio)linguistic justiceAssessing linguistic unease to understand (socio)linguistic justice
Assessing linguistic unease to understand (socio)linguistic justice
 
Lingua di contatto e mobilità: il caso dell'esperanto
Lingua di contatto e mobilità: il caso dell'esperantoLingua di contatto e mobilità: il caso dell'esperanto
Lingua di contatto e mobilità: il caso dell'esperanto
 
Le lingue di minoranza: il caso dell'esperanto
Le lingue di minoranza: il caso dell'esperantoLe lingue di minoranza: il caso dell'esperanto
Le lingue di minoranza: il caso dell'esperanto
 
The Religious Dimensions of the Esperanto Collective Identity
The Religious Dimensions of the Esperanto Collective IdentityThe Religious Dimensions of the Esperanto Collective Identity
The Religious Dimensions of the Esperanto Collective Identity
 
I limiti dell'invenzione linguistica: la tipologia linguistica dall'esperanto...
I limiti dell'invenzione linguistica: la tipologia linguistica dall'esperanto...I limiti dell'invenzione linguistica: la tipologia linguistica dall'esperanto...
I limiti dell'invenzione linguistica: la tipologia linguistica dall'esperanto...
 
Sei definizioni in cerca di una disciplina - Interlinguistica tra comunicazio...
Sei definizioni in cerca di una disciplina - Interlinguistica tra comunicazio...Sei definizioni in cerca di una disciplina - Interlinguistica tra comunicazio...
Sei definizioni in cerca di una disciplina - Interlinguistica tra comunicazio...
 
Lingva Kafejo: Esperanto
Lingva Kafejo: EsperantoLingva Kafejo: Esperanto
Lingva Kafejo: Esperanto
 
Fare musica in esperanto : ieri, oggi, domani
Fare musica in esperanto : ieri, oggi, domaniFare musica in esperanto : ieri, oggi, domani
Fare musica in esperanto : ieri, oggi, domani
 
Hollywood Languages: The Challenge of Interlinguistics in the New Millennium
Hollywood Languages: The Challenge of Interlinguistics in the New MillenniumHollywood Languages: The Challenge of Interlinguistics in the New Millennium
Hollywood Languages: The Challenge of Interlinguistics in the New Millennium
 

‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina nomo de Esperanto en diakrona perspektivo

  • 1. Movebleco kaj Inklu- ziveco en Multlingva Eŭropo ‘Lingvo Internacia’ aŭ ‘internacia lingvo’? Kelkaj konsideroj pri la origina nomo de Esperanto en diakrona perspektivo Federico Gobbo ⟨Amsterdamo / Milano-Bicocca / Torino⟩ ⟨F.Gobbo@uva.nl⟩ Julio 2016, Nitro, Slovakio Esperantologia Konferenco 1 (cc) 2016 F Gobbo
  • 3. Esperanto, morfologio kaj sintakso En la unuaj priskriboj de la gramatiko de Esperanto kaj en siaj Lingvaj Respondoj, Zamenhof donis multan atenton al morfologio, t.e. la vortformado, kaj kompare malmultan atenton al sintakso, t.e. la vortordo. Ĉiuj lingvistoj scias, ke vortordo neniam tute liberas. Esperanto ne estas escepto. Sintakson Zamenhof ne esplicite klarigis en multaj partoj, sed per la konkreta lingvouzo en la originaj tekstoj la lingvo rapide ekstabiligis. Laŭ la kurpusaj analizoj de Esperanto (Gledhill 2000, 1998 kaj Jansen 2008, 2007), la baza vortordo estas SVO (subjekto-verbo-objekto). 3 (cc) 2016 F Gobbo
  • 4. La vortordo de adjektivoj kaj nomoj En la nomaj sintagmoj gravas la pozicio de adjektivoj kaj nomoj. AdjN NAdj Gledhill (2000:98) 97,12% 2,88% Jansen (2008:25) 96,4% 3,6% ZE (Jansen 2008) 88% 12% Ambaŭ ordoj, adjektivo-nomoj (AdjN) kaj substantivo-adjektivo (NAdj) eblas, sed la nemarkita ordo estas AdjN. Notinde, la Zamenhofa Esperanto (ZE) ne tro malsimilas al la posta uzo. 4 (cc) 2016 F Gobbo
  • 5. Kial ‘internacia’ kaj ‘lingvo’ tiel gravas en Esperanto? Laŭ la studo de Melnikov (2015:191), la noma sintagmo Lingvo Internacia estas grava esperantonimo: tiel Zamenhof nomis sian lingvon origine (i.a. en la grava eseo Esenco kaj Estonteco de la Ideo de la Lingvo Internacia); la nomo ‘Esperanto’ fakte estis la plumnomo kiun li uzis por lanĉi la lingvon. Laŭ la Oftecvortaro de Esperanto (Fiedler k.a. 2014) la vortoj lingvo kaj internacia estas relative oftaj. Tio estas pruvo pri ilia graveco en la kulturo de la lingvo (Fiedler 2016, 2010). La esplordemando do estas: kial Zamenhof preferis nomi Esperanton Lingvo Internacia, per markita ordo NAdj, anstataŭ internacia lingvo? Ni faru kvantan kaj kvalitan analizon por respondi. 5 (cc) 2016 F Gobbo
  • 6. Kovrilo de la Unua Libro
  • 7. Esperantistoj multe diskutas pri lingvoj… En Oftecvortaro, multaj vortoj enhavas la vorton lingvo. Ekzemple: vortoj oftecoklasoj cellingvo(jn) 17-19 ĉeflingvo(jn) 17-20 eduklingvo 19 eldonlingvoj 19 etnolingvo(jn) 16-19 faklingvo(jn) 17-19 fikcilingvo(j) 19 florlingvo 19 font(o)lingvo(j) 17-18 fremdlingvo(jn) 15-17 gest(o)lingvo(j) 17-18 … …
  • 8. …kaj pri internacieco En Oftecvortaro, internacia kaj similaj vortoj estas oftaj. Ekzemple: vortoj oftecoklasoj internaci(ajn) 8-17 internaciaĵoj 19 internacias 19 internacie 12-15 internacieca(n) 18-19 internacieco(n) 14-16 internaciiga(n) 18-19 internaciigas 19 internaciigi 17 internaciigis 19 internaciigita(j) 18-19 … …
  • 9. Kvanta analizo de ‘lingvo internacia’ kaj ‘internacia lingvo’
  • 10. Uzo de ‘lingvo internacia’ en la ZE En la tuta verkaro de Zamenhof (987.006 vortoj, el Tekstaro), la sintagmo lingvo internacia (markita vortordo: NAdj) aperas sufiĉe ofte. sintagmo trovoj lingvo internacia 107 lingvon internacian 6 lingvoj internaciaj 1 lingvojn internaciajn 0 Lingvo Internacia 1 Lingvon Internacian 0 Lingvoj Internaciaj 0 Lingvojn Internaciajn 0 Entute 115 10 (cc) 2016 F Gobbo
  • 11. Uzo de ‘internacia lingvo’ en la ZE En la tuta verkaro de Zamenhof (987.006 vortoj, el Tekstaro), la sintagmo internacia lingvo (nemarkita vortordo AdjN) estas ege rara. sintagmo trovoj internacia lingvo 4 internacian lingvon 0 internaciaj lingvoj 0 internaciajn lingvojn 0 Internacia Lingvo 0 Internacian Lingvon 0 Internaciaj Lingvoj 0 Internaciajn Lingvojn 0 Entute 4 11 (cc) 2016 F Gobbo
  • 12. Uzo en la moderna gazetaro En Tekstaro, estas interalie du subkorpusoj el moderna gazetaro: Artikoloj el Monato (1993-1997) kaj La Ondo de Esperanto (2001-2004). Kune ili sumas 1.477.500 vortojn, t.e. ĉirkaŭ 150% de la aro da vortoj de ZE. Jen la uzo de la du sintagmoj. AdjN NAdj internacia(jn) lingvo(jn) lingvo(jn) internacia(jn) Artikoloj el Monato 21 5 La Ondo de Esperanto 143 27 Entute 164 (83,6%) 32 (16,3%) La ekvilibro de la lingvouzo estas tute inversigita kompare al la ZE. 12 (cc) 2016 F Gobbo
  • 13. Eltiroj el la kvanta analizo ■ ni jam sciis, ke la nemarkita vortordo AdjN estis tia eĉ en la ZE; ■ ni montris, ke en la moderna gazetaro la sintagmo internacia lingvo (AdjN) estas multe pli ofta ol lingvo internacia (NAdj); Do, la kvanta analizo montras, ke la Zamenhofa uzo de ‘lingvo internacia’ estis jam markita siatempe kaj eĉ pli ĝi estas markita en la moderna lingvouzo. Nur la kvalita analizo povas respondi al la demando pri la kialo de la markita vortordo NAdj fare de Zamenhof.
  • 14. Kvalita analizo de ‘lingvo internacia’ kaj ‘internacia lingvo’
  • 15. Kelkaj rimarkoj pri la trovoj en la gazetaro El la 27 trovoj de lingvo internacia en La Ondo de Esperanto: ■ unu trovo estas citaĵo de kajero de LOdE de 1917, do ekster la korpuso; ■ unu trovo estas citaĵo de saluto de d-ro Zaleski-Zamenhof, kiu diris neŭtrala lingvo internacia, citante la sintagmon de la parolado en Bulonjo-ĉe-Maro de la avo en 1905 (nur unu trovo en la tuta ZE!); ■ tri trovoj estas citaĵoj de la titolo Esenco kaj estonteco de lingvo internacia, grava Zamenhofa eseo; ■ unu trovo estas citaĵo de la titolo Ekzercaro de la lingvo internacia “Esperanto”, de Zamenhof; ■ unu trovo estas klarigo de la Zamemhofa uzo lingvo internacia anstataŭ lingvo helpa okaze de faka prelego; ■ unu trovo estas citaĵo el la Zamenhofa unua lernolibro; Do, el la 27 trovoj de la ordo NAdj nur 19 estas reale prinotinda. 15 (cc) 2016 F Gobbo
  • 16. Pli proksima rigardo al la uzo en la ZE La nura trovo de Lingvo Internacia (majuskle) povas esti kunigita al lingvo internacia, ĉar ĝi estas en la komenco de frazo. sintagmo trovoj sintagmo trovoj lingvo internacia 108 internacia lingvo 4 lingvon internacian 6 internacian lingvon 0 lingvoj(n) internaciaj(n) 1 internaciaj(n) lingvo(j)n 0 Entute 116 4 Estas nur unu trovo en la pluralo; la kunteksto estas: “novaj lingvoj internaciaj”, [notu la citilojn!] estas nur projektoj, en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Do, lingvo internacia por Zamenhof estas nur Esperanto. 16 (cc) 2016 F Gobbo
  • 17. Lingvo Internacia kiel objekto 1/3 Rimarkindas, ke la uzo de lingvo internacia (vortordo: NAdj) estas ĉefe nominativa. En la akuzativa kazo estas nur 6 trovoj. Pli detale, unuela eltiro venas de Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo. Krom mia persona lingvo mi devas posedi ankaŭ lingvon internacian, por ke mi sen genta altrudemeco povu ĝin uzi. Ĉiuj aliaj venas de la eseo Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia. 17 (cc) 2016 F Gobbo
  • 18. Lingvo Internacia kiel objekto 1/2 En la daŭro de multaj centjaroj la homoj, ankoraŭ ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensiĝadis pri tiu ĉi demando; […] kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. […] Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo. […] ĝis la apero de Volapük kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian;
  • 19. Lingvo Internacia kiel objekto 3/3 Resume, laŭ la du antaŭaj eltiraĵoj, por Zamenhof lingvon internacian oni: ■ devas posedi; ■ bezonas; ■ elektas; ■ havus (laŭ pli ampleksa kunteksto, nur sekve de elekto); ■ kreis. 19 (cc) 2016 F Gobbo
  • 20. Kvalitoj de lingvo internacia 1/3 Plej ofte (114 trovoj) Zamenhof uzas la sintagmon lingvo internacia kiel subjekto, kaj estas interese vidi la kvalitojn kiujn li foje atribuas al la sintagmo. Laŭ ofteco: sintagmo kun kunteksto trovoj la ideo(n) de lingvo internacia 18 la demando (de/pri) lingva internacia 3+3=6 ekzistado (mem) de lingvo internacia 3+1=4 formo(n) de lingvo internacia 4 la afero de lingvo internacia 2 celado(n) al lingvo internacia 2 la enkonduko de lingvo internacia 2 Entute 39 20 (cc) 2016 F Gobbo
  • 21. Kvalitoj de lingvo internacia 2/3 Krome, estas 6 hapaksoj (t.e. sintagmoj troviĝantaj nur unu fojon en la tuta ZE). sintagmo kun kunteksto trovoj facileco de lingvo internacia 1 gravaj principoj de lingvo internacia 1 malamikoj de lingvo internacia 1 merito de lingvo internacia 1 neŭtrale-homa lingvo internacia 1 rolo de lingvo internacia 1 Entute 6 21 (cc) 2016 F Gobbo
  • 22. Kvalitoj de lingvo internacia 3/3 La kvalitoj de lingvo internacia estas klaraj. Nun ni vidu, se la uzo de internacia lingvo indikas aliajn trajtojn. Ni notu, ke internacia lingvo aperas 4 fojojn en preskaŭ identaj frazoj de Dogmoj de Hilelismo (1906, Januaro) kaj en Homaranismo, (1906, post Januaro). Ambaŭ verkojn Zamenhof publikigis anonime aŭ kiel “unua rondeto hilelista”. Ni vidu la du citaĵojn kun abunda kunteksto. 22 (cc) 2016 F Gobbo
  • 23. La uzo de ‘internacia lingvo’ en la ZE en la daŭro de tuta semajno [en Bulonjo, 1905, 22 diversaj popoloj, NdR] vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neŭtrale-homajn. […] [la iniciatoroj de la homaranismo, NdR] decidis proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion. 23 (cc) 2016 F Gobbo
  • 24. Konkludoj Laŭ mi en la verkoj pri Hilelismo/Homaranismo en 1906 Zamenhof konscie ne verkas siastile, sed samkiel li estus “normala” esperantisto kiu partas la hilelistan rondeton. En la pionira epoko, pro la influo de Zamenhof, la vortordo NAdj (lingvo internacia) estis pli prestiĝa ol AdjN (internacia lingvo) sed ambaŭ estis uzitaj. Eble la populariĝo de la vortordo venis kun la ekapero de SAT. Konklude, mia tezo estas la jena: Zamenhof konscie uzis la markitan vortordon NAdj por substreki la specialecon de Esperanto. 24 (cc) 2016 F Gobbo
  • 25. Kromaj pripensoj por pluaj esploroj Oni notu, ke jam en Vojaĝimpresoj (1895) enestas kaj lingvo internacia (2 trovoj) kaj internacia lingvo (2 trovoj). Do ambaŭ formoj troveblas eĉ en la lingvouzo de la pioniroj. Probable lingvo internacia estis pli uzita, eble pro la apero de revuo Lingvo Internacia, ekde 1895 ĝis la eksplodo de la mondmilito (1914). La inversigo de la proporcio favore al internacia lingvo verŝajne venas post la pionira periodo. Fakte, en Vortoj de Kamarado E. Lanti (verkojaroj: 1920-1929) aperas nur 2 trovoj en la vortordo NAdj sed 10 en la vortordo AdjN; tiam, probable la vortordo NAdj lingvo internacia estis ekkonsiderita konscie-nekonscie Zamenhofa kaj pionir-stila. 25 (cc) 2016 F Gobbo
  • 26. Dankon! Demandoj? Komentoj?  ⟨F.Gobbo@uva.nl⟩  @goberiko  federico.gobbo  +FedericoGobbo  http:/federicogobbo.name/pub/ 26 (cc) 2016 F Gobbo