Successfully reported this slideshow.
We use your LinkedIn profile and activity data to personalize ads and to show you more relevant ads. You can change your ad preferences anytime.

Kien iras Artefarita Inteligenteco? Leciono 3/3

559 views

Published on

Lasta leciono de la kurso por la Akademio Internacia de la Sciencoj ĉe la 100a UK en Lillo, Francio, la 28an de Julio 2015.

Published in: Education
  • Be the first to comment

  • Be the first to like this

Kien iras Artefarita Inteligenteco? Leciono 3/3

  1. 1. Akademio Internacia de la Sciencoj – Sanmarino Kien iras Artefarita Inteligenteco? 3/3 Malfermaj etikaj problemoj Federico Gobbo Amsterdamo / Milano-Bicocca / Torino F.Gobbo@uva.nl 28 Julio 2015 – Internacia Kongresa Universitato, Lille, FR 1 de 30
  2. 2. #1 Kiu kontrolas la konton post la morto de la uzanto? 2 de 30
  3. 3. La kazo de Alison Atkins ˆCi estas la kazo de Alison Atkins.1 Alison mortis kiam ˆsi aˆgis 16 la 27-an de Julio 2012 en Toronto (Kanado), pro malsano al sia kojlo. La fratino, Jaclyn Atkins (studentino, 20 jaraˆga tiam) enmetis la pasvorton de la portebla komputilo de Alison dum la lasta periodo de ˆsia malsano, kiam ˆsi estis izolita en sia ˆcambro. Jaclyn intencis ensaluti la kontojn de Facebook, Twitter, Tumblr, Yahoo kaj Hotmail ˆcar Alison kutime verkis poemojn kaj faris desegnojn, kiujn ˆsi kutime postsendis al la sociaj retoj por konservado kaj diskonigo, sed pro la malsano ˆsi fizike ne povis tion fari. 1 Fonto: Geoffrey A. Fowler,‘Life and Death Online: Who Controls Digital Legacy?’ The Wall Street Journal 5 jan 2013.3 de 30
  4. 4. Problemo de mankanta leˆgo Jaclyn malobeis leˆgon, ˆcar, la˘u la Terminoj de Uz-Licenco inter Alison kaj la societoj kiuj ofertas la servojn de la sociaj retoj, aliaj homoj ne rajtas ensaluti nome de Alison. Verdire Jaclyn a˘utomate konektiˆgis kun la kontoj sen peti la pasvortojn. Jaclyn klopodis ˆsanˆgi la pasvortojn sed sensukcese, kaj fine la kontoj estis blokitaj de la societoj. Notinde, Alison forpasis el Facebook post la fizika morto, precize la 21-an de Novembro 2012, post anonco de la familio al la 500+ kontaktoj pri la morto de Alison. 4 de 30
  5. 5. Kio okazas al nia bitmemoro postmorte? La˘uleˆge, nia bitmemoro estas ˆslosita post nia morto: neniu rajtas plu tuˆsi ˆgin, eˆc ne legi, pro privatecaj kialoj. Interalie, Jaclyn malkovris, ke la fratino konsultis fi-retˆurnalojn kaj blogojn kaj ˆsi klopodis tion kaˆsi al la gepatroj por ke ili konservu belan bildon de la forpasinta filino. Krome, estis kelkaj retleteroj de Alison tre privataj la˘uenhave, kiujn Jaclyn legis. La˘u la Kanada juro, retleteroj estas la˘uleˆge egalaj al paperaj leteroj, do neniu povas malfermi ilin krom la verkinto kaj polico post rajtigo. Do, teorie Jaclyn povintus esti enprizonigita – tio ja ne okazis. 5 de 30
  6. 6. La reago de la kompanioj 1/2 Por Yahoo Inc. ˆciuj datumoj de la forpasinto estas forviˆsitaj kiam la kompanio ricevas atestilon pri la morto de la uzanto, krom papera deklaro por utiligo de la la˘ujuraj heredantoj. Sed preska˘u neniu konas tiun eblecon. Por Microsoft Corp. (la posedanto Hotmail) post “propra dokumentado” la enhavo de la retmesaˆgoj povas estis senditaj al la heredantoj, kiel en la kazo de familio Atkins. Sed sen la intereso de la amaskomunikiloj al la kazo, ˆcu tio eblos en ˆciuj unuopaj kazoj? 6 de 30
  7. 7. La reago de la kompanioj 2/2 La˘u Facebook, nur en 2012 mortis 580000 usonaj uzantoj de la servoj: neniu heredanto rajtas ensaluti, pro la ˆsanco uzi la konton por spami. Notu, ke ekde 2009 la konto a˘utomate pluvivas la uzanton, tiel, ke la kontaktoj povas lasi komentojn a˘u fotojn sur la bitmuro de la forpasinto, samkiel tombejo. Google Inc. ekde la 12-an de Aprilo 2013 malfermis servon por solvi tiun ˆci problemon, la˘u la etika regulo de la kompanio “ne estu malbona”: estas la uzantoj mem kiuj povas specifi kio okazos poste al la datumoj – elekteblas kaj kompleta forigado kaj indikado de 1-10 kontaktoj por mastrumi la konton postmorte. Neniel kontaktoj povas sendi mesaˆgojn samkiel ili estus la forpasinto, la konto estas ‘pasiva’. 7 de 30
  8. 8. ˆCu la konduto de ˆciuj agentoj estis etika? ˆCu la malobeoj de la leˆgo fare de Jaclyn estas pardonindaj? Kiel kontroli nian bitidentecon post la forpaso? ˆCu la kompanioj rajtas decidi pri tiu delikata afero? ˆCu la sistemoj de la kompanioj estas adekvataj? ˆCu ˆgustas, ke forpasinto rajtas decidi la forviˆson de ˆciu datumo (komparu: ˆcu rajtas bruli la paperajn kajerojn de homo ˆus forpasinta sen klara konsento)? 8 de 30
  9. 9. AI-bazaj kompanioj proponas postmortan vivon Ekzistas kompanioj kiel DeadSocial (http://deadsocial.org) kaj LivesOn (http://liveson.org) kiuj a˘utomate analizas la Fejsbukan a˘u Pepejan muron kaj sendas mesaˆgojn kiuj povas ˆsajnigi, ke la forpasinto estas ankora˘u viva. ˆCu ˆci postmorta bitvivo estas etike akceptebla? 9 de 30
  10. 10. “Kiam via koro ˆcesas bati, vi da˘ure pepos” foto de la hejmpaˆgo de LivesOn, 23 Julio 2015
  11. 11. “Ek la konstruado de via bitmemoro (instrukcioj)” foto de la instruiga paˆgo, 23 Julio 2015
  12. 12. #2 Droneaj militoj: kiuj respondecas por la mortigitaj civiluloj? 12 de 30
  13. 13. La klaraj celoj de la droneoj Ekde jaro 2009, la usona registaro plilarˆgigis la uzon de droneoj, senpilotaj flugaj veturiloj, kiel ekzemple la RQ-1 Predator. La AI-inteligenteco de ili rapide pliperfektiˆgas: ekde 2013, droneoj scipovas ekflugi el kirasˆsipo en aperta maro, unu el la plej malfacilaj manovroj, sen homa helpo. La tipoj de celagoj en kiuj oni uzas droneojn estas: 1. la˘ucelaj mortigoj; 2. detruo de militaj konstruaˆoj; 3. klaraj aeraj dueloj; 4. kaˆsaj aeraj dueloj; ˆGis nun, droneoj uzatas nur de malmultaj ˆstatoj; Usono, Britio, Israelo. Mankas oficialaj datumoj de la uzado en multaj kazoj. 13 de 30
  14. 14. Foto de RQ-1 Predator el la Federacio de Amerikaj Sciencistoj (fas.org)
  15. 15. La juro de milito La uzo de Usonaj droneoj en Pakistano estas sub la atento de la amaskomunukiloj almena˘u ekde 2006. La juro en milito (Latine: jus in bello) asertas du principojn, ekstarigitaj post la dua mondmilito: 1. principo de diskriminacio: soldatoj ne rekte ataku civilulojn, kaj devas atenti ne hazarde mortigi civilulojn; 2. principo de proporcio: la uzo de la forto kontra˘u la malamikoj devas proporcii al la malamikaj fortoj mem. 15 de 30
  16. 16. Civiluloj kaj droneoj ˆCu la droneoj estas soldatoj a˘u armiloj? ˆCu do aplikeblas la principo de diskriminacio? Eˆc anta˘u,e ˆcu Usono estas oficiale militanta kontra˘u Pakistano kaj aplikeblas do la juro de milito? Certas, ke droneoj ja estas uzataj. Post la atakoj de Majo 2011, la Usona registaro koncedis, ke erare droneoj mortigis civilulojn. La˘u la estimoj de primilitokajpacaj NROj, plimalpli 33% de la viktimoj de la droneoj estas civiluloj, ne militistoj. ˆCiukaze, ˆciuj koncedas, ke droneoj estas nek ‘kirurgiaj’ nek seneraraj en siaj agadoj. 16 de 30
  17. 17. La vidpunkto de la viktimoj ˆCu estas diferenco inter esti sub la fajro de droneo kaj de ‘normala’ militaviadilo? Psikologie viktimoj estas eˆc pli terurigitaj de atakoj de AI-gviditaj droneoj: milito iˆgas eˆc pli senhoma ol anta˘ue. ˆCu io ˆsanˆgiˆgas se la droneo estas distance kontrolita de soldato, je la vidpunkto de la viktimoj? Notu, ke ofte oni ne povas klarigi se piloto ˆceestas aviadilon a˘u ne. 17 de 30
  18. 18. La vidpunkto de la soldatoj La uz-interfacoj de la kontroliloj de droneoj tre similas al militaj vidludoj. Por kelkaj monatoj en 2013, en Usono ekzistis medalo al la valoro por ‘cibermilito’, t.e. pro valoro en bataloj kie la soldato distance kontrolas militajn terrobotojn a˘u droneoj. Post la akuzoj pri neseriozeco de la medalo (kromnomita “Nintendo-medalo”) ˆgi estis deklarita “nenecesa”. La milita industrio en 2015 por droneoj estas rapide plilarˆgiganta: la˘u Chris Anderson, direktoro de revuo Wired, temas pri 30 miliardoj da usondolaroj. Finfine, la droneaj militoj (enas la uzo de distance kontrolitaj) igas la militon pli senhoma a˘u malpli senhoma, ˆcar malpli da soldatoj mortas? 18 de 30
  19. 19. La vidpunkto de la AI-fakuloj 1/2 La 17an de Julio 2015 la Instituto por la Estonteco de la Vivo (FLI) verkis malfermitan leteron pri la temo: A˘utonomaj armiloj elektas kaj atakas alpafeblajn celojn sen homa interveno. Ili povas inkludi, ekzemple, armigitajn kvarkopterojn kiuj serˆcas kaj eliminas homojn kiuj havas anta˘udifinitajn kriteriojn, sen ajna decido fare de homoj. AI-teknologio atingas la punkton kie la disvolviˆgo de tiaj sistemoj estas – praktike se ne leˆge – fareblaj en jaroj kaj la vetaˆo grandas: a˘utonomaj armiloj estis priskribitaj kiel la tria revolucio en militarto, post pulvo kaj atomarmiloj. 19 de 30
  20. 20. La vidpunkto de la AI-fakuloj 2/2 Se granda milita potenco puˆsas en la direkto disvolviˆgi AI-armilojn tutmonda armilkuro estos praktike neevitebla, kaj je la fina punkto de ˆci tiu direkto evidentas: a˘utonomaj armiloj iˆgos la Kalaˆsnikovo de l’ morga˘uo. Pasos nur iom da tempo anta˘u la apero de tiaj armiloj en la nigra merkato kaj en la manoj de teroristoj, diktatoroj kiuj volas pli efike kontroli la popolon, sinjoroj de la milito kiuj volas etne purigi la teritorion, ktp. A˘utonomaj armiloj idealas por taskoj kiel murdoj, malstabiligi naciojn, obeigi popolojn kaj elekte mortigi apartan etnan grupon. Pro ˆcio ˆci ni kredas ke milita AI-armilkuro ne estus bonfara por la homaro. 20 de 30
  21. 21. #3 Datumelfoso kaj privateco: kiam datumbazoj interplektiˆgas 21 de 30
  22. 22. Konstrui AI-indekson por specifa celo Kio povas okazi al privateco kiam statistiko rilatigas la datumojn el diversaj fontoj? ˆCi studkazo havas kompanion kiel ˆcefan agenton, t.e. Target, usona korporacio por la granddistribua supervendejo (http://www.target.com) kaj la Indekso por Predikti Gravedon.2 Ekde 2002 Andrew Pole, statistikisto, komencas labori por Target ellaborante indekson kiu povas predikti se klientino estas graveda la˘u la varoj kiujn ˆsi aˆcetas en la vendejo. Notu, ke tiu praktiko malobeas neniun specifan leˆgon. 2 Fonto: Charles Duhigg, ‘How Companies Learn Your Secrets’, NY Times 16 feb 2012.22 de 30
  23. 23. Fotomuntado el blogo Slate.com
  24. 24. Konstrui AI-indekson por specifa celo La kolegoj de Andrew Pole de la merkatika departemento klarigas, ke anedokte ili scias, ke la aˆcetumado de gravedulinoj en la dua trimonata periodo eliras la kutimojn kaj aˆcetas sovaˆge iom de ˆcio. La celo de la merkatikistoj de Target estas oferti rabatojn por varoj specifaj por gravedulinoj, kiel ekzemple vestaˆojn, vitaminojn, suˆcbotelojn, ktp. Se la graveda klientino estas ‘kaptata’ en la gravedo-periodo tre probable ˆsi restos fidela al Target en la postaj jaroj. 24 de 30
  25. 25. La korporacia politiko rilate al la klientoj Target ordinare priskribas la profilojn de la klientoj detale de jaroj, per esencaj personaj datumoj (naskiˆgdato kaj -loko, sekso, ktp), per fideligaj kardoj, retmesaˆgoj, alklakoj en la retejo, demandaroj, ktp. Tiuj datumoj estas interplektitaj per analizaj AI-teknikoj kies rezultoj estas for de la kontrolo de la programistoj a˘u de statistikistoj kiel Andrew Pole. La indekso povas predikti la etnan grupon, la hobiojn de la klientinoj kiuj probable iˆgos gravedaj. Post iom da tempo, Pole individuas 25 varojn kies aˆceto indikas la probablecon de klientino esti graveda en la tria-sesa monato en la momento de la aˆcetumado mem. 25 de 30
  26. 26. Alvenas protesto el Mineapoliso Unu tagon en 2012, sinjoro M. el Mineapoliso eniras Target-vendejon de sia urbo kriante, ke sia filino, adoleskantino 16-jaraˆga, ricevis en la familia poˆstkesto rabatofertojn por vestaˆoj por infanoj kaj aliaj varoj tipaj por gravedulinoj. Sinjoro M. minacas jure plendi kontra˘u la korporacion por “instigo al frua patriniˆgo”. La direktoro de la Target-vendejo pardonpetas pro la eraro kaj promesas, ke alta funkciulo de la korporacio telefonos al sinjoro M. por garantii, ke la kazo estas solvita. 26 de 30
  27. 27. La telefonvoko kaj la sekvo Kiam alvenas la telefonvoko de la funkciulo de Target, estas sinjoro M. la pardonpetanto: la indekso pravis: la filino estis ja graveda ekde tri monatoj! Post la kazo la merkatikistoj ˆsanˆgas kliento-politikon: se la indekso indikas probablan gravedan staton, la rabatofertoj estas pli variaj, inkludante varojn por la patro kaj la familio, tiel, ke la mesaˆgo estu pli kaˆsita. Fakte tiamaniere klientinoj uzas la rabatofertojn eˆc pli ol anta˘ue por ke familianoj ne malkovru ilian staton. ˆCu la reago de Target estis etike ˆgusta? Kaj de sinjoro M.? 27 de 30
  28. 28. Lasta konsidero 28 de 30
  29. 29. Kien iras AI, finfine? AI ne estas nur spekulacio por fora malfora estonteco sed male ˆgi estas konkreta reala fenomeno kiu influas nian ˆciutagan vivon je persona, socia kaj eˆc politika niveloj. 29 de 30
  30. 30. Dankon por via atento! Se ne nun, sendu ilin poste al: F.Gobbo@uva.nl Deˆsutu kaj disvastigu ˆci prezenton de ˆci-tie: http:/federicogobbo.name/eo/2015.php CC BY: $ C Federico Gobbo 2015 30 de 30

×