Advertisement
Advertisement

More Related Content

Viewers also liked(20)

More from Federico Gobbo(20)

Advertisement

Kien iras Artefarita Inteligenteco? Leciono 1/3

  1. Akademio Internacia de la Sciencoj – Sanmarino Kien iras Artefarita Inteligenteco? 1/3 Ekde la entuziasmo al la realeco Federico Gobbo Amsterdamo / Milano-Bicocca / Torino F.Gobbo@uva.nl 27 Julio 2015 – Internacia Kongresa Universitato, Lille, FR 1 de 27
  2. Origine estis logiko 2 de 27
  3. Informadiko, la nevolita ido de logiko-matematiko Alan Turing (1912-1954) estas la fondinto de informadiko kiel scienco de modernaj komputiloj: anta˘u li, kalkulmaˆsinoj estis konstruitaj de filozofoj kiel Pascal kaj Leibniz, kaj de aliaj sciencistoj. Menciindas almena˘u Charles Babbage. En 1936, kiam li publikigis sian fakartikolon pri komputeblaj nombroj, t.e. la nombroj kiuj povas esti enmetitaj en modernaj komputiloj, li volis solvi la problemon redukti matematikon al logiko, t.e., la programo de Hilbert, kiu estis bremsita de la rezulto obtenita de G¨odel en 1930. 3 de 27
  4. Por jarcentoj komputi estis afero por homoj kun abako Komputistinoj laboras en la grandaj magazenoj de Moskvo, 1958
  5. Sur armiloj de milita vento Estis John von Neumann (1903-1957) – kiu nehazarde abandonis logikon en 1930 – kiu komprenis la eblajn aplikojn de logiko-matematiko en konkretaj maˆsinoj. Dummilite, Alan Turing en Britio kaj John von Neumann en Usono laboris por siaj ˆstatoj tiel, ke ili povis venki la militon. Komputiloj ludis gravan rolon en la malˆcifrado de la enkodigo uzita de la nazioj por ˆcifri siajn mesaˆgojn. El tiu sperto, Turing komprenis, ke komputiloj estis nova speco de maˆsinoj, kompare kun ˆciuj aliaj konstruitaj anta˘ue. 5 de 27
  6. ˆGenerala modelo de komputebla informado sendanto formali ˆgo −−−−−−→ enigo komputado −−−−−−→ eligo interpretado ←−−−−−−− ricevanto 6 de 27
  7. Brita komputilo Colossus Operaciumistinoj enkodigas datumojn dum la dua mondmilito
  8. La entuziasmo pri la novaj bitkomputiloj ˆCi speciala propreco de bitkomputiloj, t.e. la fakto, ke ili povas imiti ˆcian diskret-statan maˆsinon, estas priskribita asertante, ke ili estas universalaj maˆsinoj. La ekzisto de maˆsinoj kun tiuj proprecoj havas la gravan konsekvencon, ke, aparte de konsideroj pri rapideco, ne estas necese desegni variajn novajn maˆsinojn por diversaj komputaj procesoj. Ili povas esti faritaj de unu bitkomputilo, kondiˆce, ke ili estas programitaj lerte por ˆciu celo. Konsekvence, ˆciuj bitkomputiloj estas iusence ekvivalentaj. [. . . ] Nun ni povas denove konsideri la demandon, “ ˆCu maˆsinoj scipovas pensi?” Turing 1950 8 de 27
  9. Kio estus ‘pensanta maˆsino’? Estis John McCarthy (1927-2011) kiu inventis en 1956 la esprimon “Artefarita Inteligenteco” (ekde nun, AI). Tiam, en kurso ˆce MIT li inventis la esprimon kaj aparte programlingvaˆon LISP, kiu estis revolucia tiutempe: ˆgi havis abstraktan sintakson; nemonotonan logikan teknikon nomata ˆcirka˘uskribadon; kaj rubujkolektanton. La˘u li, A.I. esprimas sin per logiko, kiu estas la plej pura, perfekta maniero pensi de la homoj – la˘u la filozofia linio kiun komencis Leibniz ˆgis Turing, tra Frege kaj Hilbert. 9 de 27
  10. La patro de Artefarita Inteligenteco ˆsakludas McCarthy en 1966 ˆsakludas kun kvar kolegoj en Sovetio per komputila transsendo de informoj
  11. La ambigueco de Artefarita Inteligenteco 11 de 27
  12. La unua interpreto: forta AI ˆCu la homa penso estas pure logika? Por la jesrespondanta skolo, ˆciu formo de homa inteligenteco lastanalize baziˆgas je logiko, eˆc emocioj. Do la maˆsino povas imiti la procezon de la homa cerbo – alivorte, reprodukti spegule la homan menson. Tio signifas, la ricevanto de la eliga (postkomputita) informo povas esti kaj homo kaj maˆsino sen esencaj, ontologiaj diferencoj. Tio levis etikajn problemojn: por tiu ˆci skolo, la etika rezonado estas – denove – parto de logiko, do sufiˆcas programi la “leˆgojn de humanistiko” similajn al tiuj en la fantasciencaj1 robotoj de Asimov por havi etikan agenton, kiu povas konduti samkiel homa agento. 1 same kiel ‘sciencfikcia’, sed pli belsona. Proponis William Auld.12 de 27
  13. Isaac Asimov literature modelas AI
  14. Post la printempa entuziasmo, la AI-vintro Ju pli fantasta kaj fantascienca literaturo populariˆgis, des pli la realaj rezultoj de la forta AI estis mizeraj: rapide buˆgetoj por esplorado estis forprenitaj ˆcie. En 1966, la revo pri ˆgeneral-cela Per-A˘utomata Tradukado draste falis pro manko de rezultoj. En la 1970aj registaroj tra E˘uropo maldonis buˆgetojn por AI. En la 1980aj, la japana projekto pri kvina generacio de komputiloj, kie logiko troviˆgis rekte en la aparataro, estis kompleta malsukceso. 14 de 27
  15. ˆCu elefantoj ˆsakludas?
  16. La dua interpreto: malforta AI En tre influa fakartikolo publikigita en jaro 1990, Rodney Brooks (naskiˆgis en 1954) ˆsanˆgas la vidpunkton: AI devas imiti la rezulton de la naturo, ne la procezon. La ekzemplo estas la elefanto: ˆgi estas inteligenta specio eˆc sen kapablo ˆsakludi. La esplorado komencu ekde pli simplaj animaloj ol la homa, kaj iom post iom alsupri la evoluan ˆstuparon. Konsekvence, AI ne estas abstrakta rezonado sed korpa: robotoj interagu kun homoj kaj aliaj robotoj en la sama medio. 16 de 27
  17. Robotoj eliras fantasciencon kaj eniras nian mondon Rodney Brooks interagas kun roboto Cog en la 1990aj ˆce MIT
  18. Sinfoto de robota veturilo esplorante Marson c NASA 31 Oktobro 2012, robota veturilo Curiosity
  19. ˆGeneralaj konsideroj 19 de 27
  20. Konkretaj rezultoj ˆcefe ne venas de forta AI Post la AI-vintro, kelkaj konceptoj pluvivis sed ekster AI, ˆcefe en inˆgenierio de programaro a˘u en informadiko, sed sen tro da sukceso: la semantika TTT, a˘u ‘Vebo 3.0’; logik-semantika programado (projekto CYC); a˘utomataj babililoj ne ˆsajnas homoj, foje homoj ˆsajnas maˆsinaj (Loebner-Premio por relaigi la Turing-teston). Neniu el tiuj projektoj eliris la kabinetan, akademian fazon. Tamen estis pozitiva rezulto flanke de tio: la ˆcefa ideo, ke maˆsinoj povas esti inteligentaj igis homojn pridemandi kio estas inteligenteco ˆgenerale. 20 de 27
  21. Malforta AI montris ke inteligenteco povas esti imitita. . . Tute male, la malforta AI produktis diversajn konkretajn rezultojn, t.e. ekster la akademia mondo, ˆcar ˆgi: ne pretendas speguli la procezon, sed nur atingi akcepteblan rezulton. Ofte programoj a˘utomate lernas (a˘u ‘maˆsinlernas’) de la enigaj datumoj fare de la uzantoj kaj plibonigas la eligajn rezultojn pere de statistiko. Alivorte: inteligenteco en la maˆsino estas la sumo de la uzado de la programoj fare de inteligentaj homoj. Klara ekzemplo de tio estas la uzo de Esperanto en la malforta AI-programo Guglo Tradukado. 21 de 27
  22. . . . sed homa inteligenteco estas pli ol lanˆci kubon! La teamo de Guglo Tradukado vere surpriziˆgis pri la kvalito de pera˘utomata tradukado kaze de Esperanto... En Esperanto, la kvanto de ekzistaj tradukoj estas kompare malgranda. La germana a˘u la hispana, ekzemple, havas pli ol centoblajn datumojn; aliaj lingvoj kiujn ni ekzamenas por esplorado havas similan kvanton da datumojn kiel Esperanto sed ili ne atingas kompareblan kvaliton ankora˘u. Esperanto estis konstruita por esti facile lernebla fare de homoj, kaj verˆsajne tio helpis pera˘utomatan tradukadon same. Thorsten Brants, Sciencisto Esploristo, Blogo de Guglo Tradukado 22 de 27
  23. Kiu estas la reala telerlavmaˆsino?
  24. La revo pri mastruma maˆsino. . .
  25. . . . kaj la realeco c iRobots Roomba
  26. Dume, fantascienco da˘ure revas... Homandroido Chappie membro de araˆco en la samnoma filmo
  27. Dankon por via atento! Se ne nun, sendu ilin poste al: F.Gobbo@uva.nl Deˆsutu kaj disvastigu ˆci prezenton de ˆci-tie: http:/federicogobbo.name/eo/2015.php CC BY: $ C Federico Gobbo 2015 27 de 27
Advertisement